Vrede

Home Kio estas Vrede ?

Kio Estas Vrede vzw ?

En la nederlanda ‘Vrede’ signifas ‘Paco’. Kun tia nomo nia retpaĝaro povas aparteni nur al iu pacmovado. Ni aktivas pri internacia politiko, triamonda disvolvado kaj pri la vasta paco-rilata problemaro. Krome, ni kontraŭstaras ĉian diskriminacion, tiujn de raso, de religio, de sekso aŭ de sociala stato. Nia baza deirpunkto emfazas, ke ĝusta kompreno de la monda situacio estas nemankenda fundamento por ebligi justan socian agadon. Nia centra ideo jenas :

Malpli da militaj elspezoj, pli da sociala justeco.

Politikaj kaj ekonomiaj eventoj  je internacia nivelo pli kaj pli influas nian ĉiutagan vivon. Tial homoj sin spontane organizas preter la ‘oficialaj instancoj’ por aŭdigi sian voĉon, defendi propran vidpunkton kaj interesojn. Politiko ja estas io tro grava por ĝin konfidi nur al profesiaj politikistoj. Jam dum duonjarcento tio estas nia agadkampo ĉar  

Monde nenio pli gravas ol paco !

 
Iom da historio
 
En marto 1949 fondiĝis en Belgio la Belga Pacdefenda Asocio kiu ĉefe agadis por atomarmila malpermeso, malkoloniado kaj paca kunekzistado. Dum la sekvanta jardeko la agado rilatis al la apelacio de Stokholmo kontraŭ atomarmiloj kaj al tiu de Vieno pri porpaca pakto inter la 5 grandpotencoj. Dum la 60-aj jaroj ni tre aktive
partoprenis al ĉiujaraj marŝoj kontraŭ atomarmiloj same kiel al pluraj protestmarŝoj kontraŭ la milito en Vjetnamio.
 
En 1972 la originala Belga Pacdefenda Asocio estis malfondita kaj ĝin anstataŭis la aktuala Vrede v.z.w  [Societo sen profita celo]. Dum la jaroj ′70 kaj ′80 aldoniĝis al nia aktiveco solidara subteno al la liberigo de la portugalaj kolonioj, al la subpremitaj popoloj de Ĉilio kaj Centra Ameriko. Pludaŭris, kunlabore kun aliaj novaj pacmovadoj en Flandrio, intensa agado kontraŭ atomarmiloj kaj la instalado de longdistancaj raketoj en Eŭropo.
 
Ekde la jaroj ′90  Vrede plivastigis siajn bazajn sekureco-principojn kaj aldonis al malarmado kaj disvolvado la koncepton ekologio. La nocio porpaca ekonomio tiel evoluis al  daŭre naturprotekta disvolvado. Estiĝis oftaj kontaktoj kaj sistema kunlaboro kun pluraj engaĝintaj organizaĵoj.
 
 

Jam depost 50 jaroj nia dumonata revuo ‘Vrede’ prezentas vastan garbon da artikoloj kaj da opinioj kiuj rilatas al nia agadkampo. El tiu revuo ni ĉi tie prezentas tradukon de elektitaj artikoloj ekde la jaro 2000. 

 

Laatst aangepast op dinsdag, 28 juli 2009 21:22  

Zoeken

VREDESTELEX

Banner

Agenda

mei 2012
m d w d v z z
30 1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31 1 2 3

Banner