Georges Spriet
Printvriendelijke versie

Alternativo por NATO (n-ro 403 / maj-jun 2010)

 Malferma letero al politikistoj

La Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) devas malaperi. Ĝi ja estas kvazaŭ dinosaŭro – natosaŭro imperiisma – kiu postvivis la Malvarman Militon

NATO nepre malaperu ĉar ĝi metas la sekurecon de Eŭropo sub la strategion de Usono. Ĝi malaperu ĉar ĝi plu konsideras nuklearmilon centra apogilo nepre bezona. Ĝi malaperu pro tio ke ĝi pluadoptas la t.n. first-strike strategion [‘rajto’por kiel unua lanĉi nuklearmilan atakon], same pro tio ke ĝi planas konstruon de raketŝildo (kio aŭtomate pliintensigos la armil-konkurson ĉe la ne-aliancanoj). Ĝi malaperu ĉar ĝi estas plene submetita al la domina fluo de la okcidenta socio, pli precize de la anglosaksa modelo kie ĉefrolas la financo-grupoj de Wall Street kaj de la City. Kaj ĝi malaperu ĉar ĝi ambicias fariĝi policisto por la tuta mondo ( ni pensu pri Afganio kaj pri la streĉaj rilatoj kun la armeoj de Japanio, Aŭstralio kaj Israelo).
 
Eŭropa Unio sin ĉene ligis al NATO per siaj oficialaj ĉefdokumentoj rilataj al internacia politiko. Aliflanke, la Traktato de Lisboa preskribas ke ĉiu ŝtato-membro estas devigata pliigi sian militan potencon: jen du fundamente malpravaj decidoj. Ĉu niaj politikaj gvidantoj ne volas aŭ ne kuraĝas memstare pensadi ekster la preskribita pensujo ?
 
Ĉe nia pacmovado Vrede ni ne malaprobas forigon de nia propra nacia defendo kaj ties transprenon far Eŭropa Unio. Sed atentu: ĉe ni ‘defendo’ vere signifas ‘defendo-n’, do ĝi neniel estas iu milita protekto de nebule difinita sekureco kiu, en praktiko, ĉiam estas kruda interveno. Kaj nia koncepto jam depost jardekoj koncernas strategion de ‘defenda defendo’ je nivelo kiom eble plej malalta. Tio signifas, ke onisin ne preparu al sendado de trupoj por milita interveno. Ni ĉi rilate ege insistas je la fakto ke Eŭropa Unio ne havas (aŭ apenaŭ havas) malamikon kiu ĝin milite minacas. Tiu plej malalte ebla nivelo de milita defendo-kapablo sekve povas esti tre malalta. Resume, la unua principo de nia alternativo al la militema NATO estas eŭropa defenda ‘defendo’ je nivelo tre malalta.
 
Sed kion fari se en iu lando aŭ regiono okazas homtrafa katastrofo kiun nur milita interveno povas haltigi ? En tiaj cirkonstancoj nur la Unuiĝintaj Nacioj (UN) rajtas kaj devas interveni. Do, la nepre bezonata funda refaro de la Sekureca Konsilio de UN estas tasko urĝe plenumenda. La rapide evoluanta monda ekonomio baldaŭ devigos la Unuiĝintajn Naciojn fari tiun strukturan reorganizon. Cetere, la monda krizo, financa kaj ekonomia, en 2008 kaj 2009, klare montris ke la ĝistiamaj ‘gvidaj centroj’ (Usono, Eŭropo kaj Japanio) perdas influokapablon profite al ‘kresko-landoj’ kiel Ĉinio, Barato, Brazilo kaj Ruslando. Taskoj ordonitaj far UN ne plu estu konfiditaj al NATO  aŭ al Eŭropa Unio. Se la ĝisnuna okcidenta kontrolo ene de UN pludaŭras tiam tio riskas konduki al kolapso de tiu internacia organizaĵo. La malnova ideo de memstara milita strukturo, ene de kaj propra al UN, denove estu serioze ekzamenata por efektiva realigo. Nur estu akceptebla milita interveno kiu estas decidita far UN, kiun plenumas bone ekipitaj ‘UN-blukaskoj’. Tia interveno nepre estu laŭleĝa, do ne profita al potenco-ludo de iu mondgvida ŝtato.
 
Krome, ĉiu lando (aŭ grupo da ili) faru interkonsentojn kun siaj najbaroj. Ĉi rilate ni pensas pri politika tuteŭropa sekureco-strukturo, kiel tiu de la estinta Helsinki-procezo, el kiu poste rezultis la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). En tia tuteŭropa sekureco-strukturo validu i.a. jenaj principoj: la membro-landoj ne sin ataku milite, ili reciproke respektu la landlimojn, iliajn konfliktojn solvu internaciaj tribunaloj. Sed precipe Ruslando plendas ke en OSKE oni daŭre ‘ĉikanas’ pri homaj rajtoj dum oni sisteme silentas pri la aliaj punktoj de la Helsinki-akordo, nome pri ekonomia kunlaboro, teknologio, medio-protektado kaj sekureco-problemoj. Cetere, la OSKE apenaŭ kapablas plenumi sian veran, fundamentan taskon pro la ekspansiema politiko de NATO. Sed ankaŭ la bombado far NATO super eksa Jugoslavio same kiel la unuflanka sendependeco-deklaro de Kosovo rekte kontraŭas la Helsinki-akordon. En nia pacmovado Vrede ni ĉiam malaprobis la libermerkatan tendencon kiu eniris la novajn gviddokumentojn de OSKE post kiam malaperis la Malvarma Milito. Ni forte pledas por reiro al la kernaj principoj pri sekureco de la Helsinki-akordo.
 
Ĉio supre dirita pri tuteŭropa sekureco same validas por akordo kun la landoj ĉirkaŭ Mediteraneo, kaj ankaŭ kun Usono kaj Kanado. Samsence estas dezirinde fari akordojn pri kunlaboro kun la novaj kresko-regionoj en la nuna plurcentra mondo.
 
Blinde fidi je la (konvencia) milita supereco de kelkaj landoj okcidentaj, kiel subteno al strategia koncepto kiu vidas militan minacon en ĉiu problemo … estas la plej danĝera evoluo imagebla. Kaj la nuna gvidlinio kiun ellaboras la Alta Reprezentanto de Eŭropa Unio kaj kie estas fuŝ-idee interligitaj triamonda disvolviĝo, peace-keeping [paco-savo], enlanda sekureco kaj eksterlanda sekureco, …estas vere katastrofa !
 
Kiu kuraĝas konscie vidi kaj alfronti tiun realon ?
 
 
 
Georges Spriet
Sekretario de Vrede v.z.w.
 
 
 
 
El la revuo Vrede n-ro 403 (majo-junio 2010)
 

 

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by