Artikel
Antoine Uytterhaeghe
Printvriendelijke versie

Ampleksa strategia ofensivo en Pacifiko (n-ro 413 / jan-feb 2012)

Dum pinta renkontiĝo en 2011, al kiu ĉeestis la internacia gazetaro, la usona prezidento Obama kaj la ĉinia gvidanto Hu Jintao ride manpremis, sed tiu sceno neniel kapablis vualigi la fonan malamikecon kaj konkurencon inter ambaŭ landoj. Tamen, en novembro 2011 prezidento Obama ronde vojaĝis en Azio, kie liaj fundaj intencoj pli klare aperis.

En la revuo Foreign Policcy [Eksterlanda Politiko] la usona ministro pri Ektsterlandaj Aferoj, Hillary Clinton, deklaris, ke la 21-a jarcento estos tiu de ĉia usona ĉeesto en Pacifiko. Ŝi ankaŭ deklaris, ke dum la venontaj jaroj Usono vaste investos diplomatie, ekonomie, strategie kaj ĉefe armile en tiu regiono de Azio. Cetere, la gazeto Washington Times informis, ke la Pentagono  ellaboris specialan militistan koncepton kiu, laŭ Leon Panetta (usona ministro pri Defendo), kondukos al pli vasta militista ĉeesto en Pacifiko. Kompreneble, tiaj planoj por usona militista konstruo en Pacifiko renkontas viglan reagon en Ĉinio, kiu sentas sin minacata. Sekve de tio la ĉinia doktrino pri ‘pacema releviĝo’, enkondukita en 2002 far prezidento Hu Jintao, estis praktike flankenmetita. Tiel, inter 2005 kaj 2010 la armea buĝeto de Ĉinio duobliĝis.

Militista kuratinga klopodo

Kvankam Usono konsiderinde superas Ĉinion militiste kaj teknologie, tamen Bejing fervore strebas je rapida malpliigo de tiu handikapo dank’al vastega moderniga programo kaj al forta pliigo de sia defendo-buĝeto. La fina celo estu rompi la nunan absolutan superecon de Usono en la maroj kaj landoj de tiu mondo-parto. Ĉinio nun plene okupiĝas pri konstruado de pinte teknologia armilaro. Komence de 2011 aperis en la ĉinia interreto informoj pri kaj fotoj de ĵus realigita bombo-aviadilo laŭ stealth-teknologio, t.e. ege malfacile detektebla per radaro. Ankaŭ aperis fotoj de pintteknika batalaviadilo J-20 sur la startejo de la esplora instituto de Cheng-chu. Tiaj publikaĵoj akre kontrastas kun la kutima sekretemo de Bejing rilate al armado.

Alia ĉinia projekto iom zorgigas Vaŝingtonon: la konstruado de nova raketo-sistemo kontraŭ mararmea ŝiparo. Tiu surtera balista raketo mezdistanca, tipo Donfeng 21-D, estas satelite stirebla kaj kapablas ataki malamikajn aviadilŝipojn kaj aliajn batalŝipojn. La unua aviadilŝipo de Ĉinio sekure revenis hejmen en aŭgusto 2011 post sia unua prova krozado. (...)  Se pravas diversaj gazeto-informoj, Ĉinio intencas konstrui, dum la venontaj jaroj, tutan floton da aviadilŝipoj. Provizore Usono sendiskute dominas la marojn tutmonde, sed Ĉinio opinias ke ĝi mem kapablos ege perturbi la forto-rilatojn en okcidenta Pacifiko dank’al propra floto potenca.

Ĉinio havas marbordon de pli ol 14.000 kilometroj kaj sentas sin minacata  pro la planoj de Usono por sin pli ofte aktive montri en tiu regiono. Krome, Ĉinio alfrontas diversajn konfliktojn kun Vjetnamio kaj Tajvano, pri  kontestitaj teritorioj, insuloj kaj koralrifoj apud gravaj ŝipvojoj ... kie oni pensas trovi abundajn oleo- kaj gaso-rezervojn.

Do, por Ĉinio sufiĉe da argumentoj por konsiderinde pliigi sian maramean atako-forton. La ĉinia armeo jam disponas pri kreskanta floto, batalaviadiloj kaj submarŝipoj ekipitaj per krozo-raketoj. Spertuloj opinias, ke Ĉinio jam posedas 10 submarŝipojn kun nukle-armiloj kaj supozas, ke pluraj aliaj estas en konstrua fazo.

La tutan nukle-arsenalon de Ĉinio oni taksas je proksimume  240 nukle-kapoj (la 4-a plej granda en la mondo).  La spino de la strategia nukle-armilaro konsistas el balistaj raketoj, el kiuj verŝajne 20 kapablaj atingi usonan celon (Alasko kaj Havajo). Proksimume 300 celoj en Japanio, Sud-Koreio, Hindio kaj Ruslando ankaŭ estas atingeblaj far tiuj raketoj. Ĉinio aldone  disponas pri pli ol 400 balistaj raketoj por mallongaj distancoj, kapablaj transporti ankaŭ taktikan nukle-kapon.

La ĉinia armil-konkurso koncenas ne sole nian terglobon. La apudtera spaco ja estas promesplena. En januaro 2007 Ĉinio sukcese utiligis raketon por detrui orbitantan vetero-sateliton kiu ne plu funkciis. Fakte tio estis provo por detrui kiun ajn sateliton. Ĝis tiam nur Ruslando kaj Usono disponis pri tiaj anti-satelitaj raketoj kaj la ĵusa evento  estigis kapdoloron ĉe la respondeculoj en ambaŭ tiuj hegemoniaj landoj. Aliflanke, en Hong-kong la gazeto Ming Pao Daily raportis, ke Ĉinio dume testis aviadilon kapablan flugi ekster la teratmosfero. Tio similas al la usona spaco-aviadilo X-37B, batalaviadilo por enspacaj operacioj kiel detruo de satelitoj kaj spaco-stacioj.

Ĉinio ankaŭ intencas ‘baldaŭ’ posedi  propran spaco-stacion. Grava provo tiucele estis la lanĉado (la 31-an oktobro 2011) de la senhoma spaco-kapsulo ‘Shenzou 8’ ekde la lanĉado-bazo  de Jiuquan. Tiu kapsulo dufoje sin aŭtomate kaj sukcese kuplis al la kosmo-modulo ‘Tiangoing 1’ kiu jam depost septembro 2011 orbitas ĉirkaŭ la Tero. Tiamaniere, post Usono kaj Ruslando,  Ĉinio estas la tria lando kiu tian manovron kapablas fari.

Usono pli intense engaĝiĝas 

La freŝdata rondiro de prezidento Obama tra la azia-pacifika regiono tikle malkvietigis la gvidantojn de Ĉinio. Obama ja plurfoje faris deklarojn kiuj konfirmis la reorientigon de la usona ekstera politiko en tiu regiono. Dum gazetara konferenco en la aŭstralia ĉefurbo Canberra Obama deklaris, ke usonaj marsoldatoj estos lokitaj en la urbon Darwin, en norda  Aŭstralio. Li ankaŭ parolis pri pli intensa uzado de la aŭstralia aerspaco same kiel de diversaj mararmeaj bazoj.  Tio estas la unua militista ekspansio de Usono en tiu regiono post la fino de la vjetnamia milito en 1975. (...)

Tiu nove orientita politiko ne estas freŝdata inspiro de Obama sed rezultas de la profundaj ŝanĝoj, dum la lastaj jardekoj, de la monda ekonomio. Ĉinio ja fulme kreskis ĝis nivelo de superpotenco kiu minacas la ekonomion de Usono kaj, sekve, ties politikan hegemonion. La ekonomia ekspansio de Ĉinio estas streĉe ligita al giganta restrukturado de la produkto-metodoj post la azia financa krizo de 1997 kaj 1998.  La ekonomioj en orienta kaj sud-orienta Azio sin adaptis al provizado-vojoj ekde ĉinia produktado. Inter 2000 kaj 2010 la jara komerco de Ĉinio kun la sud-orienta aziaj nacioj (ASEAN) saltis de 39,4  al 292,8 miliardoj da dolaroj. Tiuj ekonomiaj sukcesoj trovis respondon en pluraj regionaj komerco-traktatoj kaj pliigis la influon de  Ĉinio dum kunsidoj de, ekzemple, la Orient-Azia Pinto, kie Usono ne kundecidas.

La Obama-administracio tute ne feliĉis pri tiu situacio. Ekde la komenco  de la Obama-epoko naskiĝis planoj por akiri pli da influo kaj kontrolo sur la dinamika ekonomio en la regiono de Azia-Pacifiko kaj samtempe bremsi la kreskantan potencon de Ĉinio.  Sed  Obama iĝis prezidento en januaro 2009, meze en la ekonomia krizego de 2008-2009 kaj li sentis sin devigita iri plurfoje al Bejing por tie humile peti al la ĉniaj gvidantoj, ke ili aĉetu pli da usonaj obligacioj, tial ke lia lando akiru  nepre bezonatajn financojn. Dume tiu fazo jam forpasis kaj la originaj planoj rilate al Azio denove fariĝis unuarangaj. Obama tiam subskribis kun ASEAN iun Traktaton de Amikeco kaj Kooperado, kio permesis al Usono partopreni al la regionaj kunvenoj kiuj rilatis al ASEAN. Usono tie sin tuj altrudis. Dum ASEAN-kunveno pri regionaj konfliktoj (pri kontestitaj teritorioj en la Sud-Ĉinia Maro)  Hillary Clinton aplombe deklaris, ke tiu afero tuŝas la ‘nacian intereson’ de Usono. La ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Yang Jiechi, nomis tiun deklaron de Clinton ‘atako al Ĉinio’. Pluraj similaj tablo-konfliktoj inter Usono kaj Ĉinio poste sekvis, ĉiam kun rilato al kontestitaj teritorioj.

Aliancanoj por bremsi Ĉinion 

Dum la du lastaj jaroj Usono konsiderinde plifortigis siajn strategiajn kaj militistajn ligojn en la azia Pacifiko, ĉefe kun Japanio, Hindio kaj Aŭstralio. Ĝi liveris milito-ŝipojn al Filipinoj, partoprenis al komunaj militistaj ekzercoj kun Vjetnamio (la unuan fojon post la tiea milito...), lokis en Singapuro nov-generacian milito-ŝiparon, anoncis kolosan armilo-liveradon al Tajvano kaj nuligis sian propran malpermeson kunlabori kun la fifamaj Kopassus-trupoj en Indonezio.

Videble, Usono fervore klopodas plisolidigi en Azio (same kiel en Mez-Oriento) sian militistan pozicion. Samtempe ĝi agadas je nivelo diplomatia por plifirmigi  ĉiun ligon kun siaj regionaj aliancanoj. Krome, Usono aktive klopodas ‘malglui’ landojn  el la influsfero de Ĉinio. Bela ekzemplo estas Mjammaro (antaŭe nomita ‘Birmo’). Kiel unua (depost 50 jaroj) grava delegito de Usono, ties ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Hillary Clinton, fine de novembro 2011 faris historian viziton al la lando. Oficiale tiu vizito celis nur apogi demokratajn iniciatojn, sed  Vaŝingtono fakte manovris por erodi la grandan influon de Ĉinio super Mjammaro kiu - hazarde -  troviĝas centre de strategia regiono en Azio kie, krome, abundegas naturaj riĉaĵoj.

Usono agadis je ekonomia nivelo por kontraŭi Ĉinion, ekzemple per plivastigo de la Trans Pacifika Ekonomia Partnereco, ia libermerkata pakto kiu ekskludas Ĉinion. La sukceso de tiu agado estas malfortuno por Ĉinio, ĉar ĝi signifas konkurencon por la libermerkato kiun ĝi mem planis, kadre de ASEAN+3. Ĉi lasta reprezentas ĉiujn ASEAN-membrojn plus Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.

Malkvietiga konkludo 

Per sia freŝdata militista, diplomatia kaj ekonomia ofensivo en la azia Pacifiko, Usono  (denove) ekludas danĝeran ludeton. La ĉefimpulso por tia agado estas la relativa ekonomia malprogreso de la usona imperiismo kaj la vigla suprenleviĝo de Ĉinio. La senbrida kaj parada demonstro de militista potenco far Usono  celas iel kompensi la propran ekonoian malfortiĝon por tiel klopodi gardi la mondan dominadon.

Bejing bonege konscias, ke la usona ofensivo en tiu regiono celas akiri pli da kontrolo pri la internaciaj marvojoj, de kiuj Ĉinio dependas por alporto de energio kaj krudmaterialoj el Afriko kaj Mez-Oriento. Kernan pozicion ĉi tie okupas la Malaka Markolo, kiu ja estas la vivnecesa alporto-vojo de oleo por Ĉinio. La aŭstralia norda urbo Darwin, kie Usono instalos siajn marsoldatojn, troviĝas tre konvene por atingi ne sole tiun markolon sed ankaŭ la internaciajn marvojojn en la Hindia Oceano. La agresema strategio de la Obama-administracio en Azio plifortigas la naciismajn kaj militemajn frakciojn en Bejing. Zorgiga ja estas la deklaro de Song Xiaojun, prominenta strategia analisto en Ĉinio, ke la ĉiniaj strategiaj nukle-armiloj estu direktitaj al Aŭstralio pro ties senhezita apogo al Usono, al kiu ĝi disponigas siajn militistajn havenojn kaj aerodromojn. La ŝpruca apero de tia rezonado rezultas ĉefe el la senpripensa, malsaĝa eksterlanda politiko de Usono, ankaŭ sub Obama. 

Antoine Uytterhaeghe

El la revuo Vrede n-ro 413 (januaro-februaro 2012)

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by