Soetkin Van Muylem
Printvriendelijke versie

Ĉu time silenti aŭ riske informi ? (n-ro 409 / maj-jun 2011)

Bradley E. Manning ne sole estas soldato sed ankaŭ informo-analisto en la usona armeo. Ekde la somero 2010 li estas malliberigita post akuzo pro kaŝa havigo de 250.000  klasifikitaj dokumentoj pri la militoj en Afganio kaj Irako al la fama (aŭ fifama...) diskoniga retejo Wikileaks. En majo aŭ junio 2011 la advokato de Manning esperas scii kiam kaj kiel okazos la proceso de lia kliento. 

La dokumentoj kaj vidbendoj kiujn Manning transdonis al Wikileaks konkrete pruvas la militkrimojn de la usonaj trupoj en Irako kaj Afganio. Ili ankaŭ mencias la vaste uzatajn torturo-teknikojn kiujn praktikas la irakaj aŭtoritatoj kun scio de la usona armeo. Krome, ili donas nombrojn pri viktimoj mortpafitaj ĉe la usonaj checkpoints (kontrol-postenoj) same kiel la altajn nombrojn da civitanaj militviktimoj (multe pli altaj ol tiuj menciitaj en la komuna gazetaro). Precipe la vidbendo collateral Murder  [kromefika murdo] estigis ĝeneralan indignon. En tiu filmeto, aperinta en aprilo 2010 ĉe Wikileaks, oni vidas kiel usonaj soldatoj en armita Apache-helikoptero entuziasme mortpafadas grupon da irakaj loĝantoj same kiel du ĵurnalistojn de la agentejo Reuter. La triumfaj komentoj de la pafintoj dum tiu agado estas profunde ŝokaj.

Ĉionpova, netuŝenda nacia sekureco 

Soldato Bradley  Manning jene pravigis sian decidon transdoni klasifikitajn informojn al ekstera diskoniganto: “Mi volas ke kiu ajn homo sciu la veron ... ĉar publiko ne- aŭ misinformita ne kapablas taŭge decidi”. Sed tiu konscienca montro de nuda vero neniel plaĉis al la malpli noble inspiritaj aŭtoritatoj. La 23-jaran soldaton oni arestis en Irako kaj, depost majo 2010, li  estas enkarcerigita. Li estis akuzita i.a. pri kopiado de klasifikita materialo al sia privata komputilo kaj pri diskonigo al  senpermesaj uloj de materialo rilata al la nacia sekureco. Post lia aresto oni lin transportis al milita bazo en Kuvajto. Depost julio 2010 li troviĝas en ege sekura izol-karcero de mararmea bazo de la usona ŝtato Virginia. Komence oni formulis 12 akuzojn kontraŭ li. En marto 2011 aldoniĝis 22 pliaj akuzoj, inter kiuj ‘helpo al la malamiko’, akuzo  kiu lin minacas per mortpuno. Kvankam la prokuroroj deklaras ne postuli mortpunon, tamen la juĝisto povas ĝin decidi. Ĉiukaze la juna soldato riskas ĝismortan enkarcerigon pro supozata endanĝerigo de la nacia sekureco.

Sed kontraŭe,  Bradley Manning funde utilis al la nacia sekureco anstataŭ ĝin endanĝerigi. Li ja informis la usonan loĝantaron pri la plej grava minaco al ĝia sekureco, nome la ĉiama,  senskrupula militemo de ĝia registaro. Tiel, en 2003, prepare al la milita invado en Irakon, la administracio de prezidento Bush konscie mensogis pri supozataj amasdetruaj armiloj de Saddam Husein. Usono tiam iniciatis preventan militon, tute superfluan kaj neleĝan, kontraŭ la iraka popolo. Tiu invado kaŭzis morton de unu miliono da civitanoj kaj puŝis en mizeron nenombreblan kvanton da vidvinoj kaj orfoj. Ĉirkaŭ 4 milionoj da familioj time vagadis en Irako mem kaj proksimume sama kvanto fuĝis eksterlanden. Laŭ irakaj akademianoj temis pri konscia kampanjo por plendetrui la ekzistantan ŝtato-strukturon. Cetere, la invado okazigis sektan konflikton inter ŝijitoj kaj sunitoj kiu akre pludaŭras nuntempe. 

Estas apenaŭ imageble ke la homo kiu, pro moralaj motivoj, decidis publike diskonigi la  militkrimojn de sia lando, nun estas traktata kiel danĝerega krimulo.  Ne la veraj respondeculoj pri popola suferado (eksa prezidento Bush, ministro pri Defendo Robert Gates, ...) devos sin pravigi antaŭ la usona justico, sed jes la eta soldato kiu kuraĝis ilin implicite denunci kiel militkrimulojn.

Kruela karcera reĝimo

La konkretaj cirkonstancoj kiujn Manning devas alfronti dum sia enkarcerigo estas apenaŭ kredeblaj kaj, en januaro 2011, ili instigis viglan proteston de Amnesty International.  En aprilo pli  ol 250 eminentaj usonaj juristoj protestis en aperta letero pri “la humiligaj kaj nehomaj cirkonstancoj” kiujn Bradley Manning devas suferi dum sia mallibereco. Inter la subskribintoj troviĝas Laurence Tribe, profesoro ĉe la Harvard-universitato, kiu siatempe instruis al prezidento Obama kaj lin konsilis ĝis la komenco de 2011. La subskribintoj de la letero deklaras, ke la kondiĉoj de mallibereco altruditaj al Manning estas tiom krude pezaj ke tio fakte ekvivalentas al torturado.

Bradley Manning troviĝas tute izolita en tre sekurita karcero sen fenestroj. Tage li rajtas dum nur unu horo ‘promeni’ en iom pli granda ĉambro, mane kaj piede ligita. Se li dum la promeno haltas, tiam la ‘distra horeto’ tuj  estas interrompita kaj oni lin rekondukas al la izolkarcero. Dum la 23 horoj en tiu izolkarcero Manning ne rajtas fari korpekzercojn. Li ankaŭ ne rajtas dormi inter la 5-a matene (la 7-a je semajno-fino) ĝis la 8-a vespere. Se li spite klopodas tamen dormi oni lin devigas resti stare.  Li ĉiam devas esti videbla, kio signifas ke li ne havas litkovrilojn nek kusenojn kaj ke oni malpermesas lin sin turni muren por dormi. Ĝis la 11-a de marto oni devigis lin dormi nuda aŭ nur en sporto-kalsono. Krome, ĉiumatene li devas sin prezenti nuda por inspektado. Ĵurnalistoj ne povas lin viziti kaj li ne rajtas korespondi kun ili.

Cinika pravigo

P.J.Crowley, proparolanto ĉe la ministrejo de Eksterlandaj Aferoj, en marto 2011 dum prelego por universitataj eminentuloj deklaris,  ke la traktado de Bradley Manning “far miaj kolegoj ĉe la ministrejo de Defendo estas ridinda, malefika kaj stultega”.  Eksterlanadaj Aferoj tuj reagis deklarante ke tio estis la propra opinio de Crowley. Du tagojn post sia prelego Crowley subite demisiis, verŝajne pro forta premo el la Blanka Domo. Tiu incidento instigis iujn ĵurnalistojn demandi al prezidento Obama lian opinion.  Li simple respondis, ke la ministrejo pri Defendo lin certigis ke ĉiuj faritaj aranĝoj, inklude la izolado, estis konvenaj kaj respondis al usonaj normoj. Laŭ Obama, kelkaj el tiuj aranĝoj estis necesaj por certigi la sekurecon de la arestito mem. Tamen, la psikiatroj de la malliberejo plurfoje oficiale deklaris, ke Manning ne estas danĝera por si mem nek por aliaj homoj.

La tuta afero rilate al la Crowley-incidento ankaŭ altiris la atenton de Unuiĝintaj Nacioj. La internacia organizaĵo tiam decidis enketi pri la konkretaj cirkonstancoj de la reteno de Manning. La Speciala Raportisto pri Torturo de UN, Juan Mendez, akre admonis la usonan registaron pro tio ke oni  praktike ne permesis lin persone interparoli kun Manning. Tian oficialan kritikon la UN-instancoj kutime faras nur al diktatoraj reĝimoj en la mondo. Mendez deklaris esti “profunde ŝokita kaj malkontenta pro la maniero de la usona registaro serĉi  eliromotivojn por malhelpi min renkontiiĝi kun sinjoro Manning”. Mendez plie deklaris ke la usona ministerio pri Defendo lin ne permesas fari ‘oficialan’ viziton al la malliberulo. Li povas peti permeson nur por ‘privata’ vizito, kio konkrete signifas, ke tia vizito nepre okazu kun  ĉeesto de gardisto kaj ke ĉio kion Manning diras povas esti akuze uzata kontraŭ li dum la jam planita milita tribunalo. Ni sciu, ke ‘ne-kontrolitaj’ vizitoj eksplicite apartenas al la UN-mandato de Mendez.

Kamuflita torturado

Kvankam Usono ofte sin montras tre kritika rilate al landoj kiuj enkarcerigas homojn pro  politikaj motivoj, kaj certe rilate al landoj kiuj mistraktas siajn politikajn arestitojn, tamen la traktado de soldato Manning estas klara ekzemplo de subprema politiko kontraŭ politikaj disidentoj. Obama, kiel prezidento, povus facile riproĉi al Pentagono la mistraktadon de Manning. La 8-a amendo de la usona konstitucio ja malpermesas ‘abomenindajn kaj nekutimajn punojn’. La mallibereja reĝimo trudita al Bradley Manning tute certe apartenas al tiu kategorio. Eĉ pli grave: li jam suferas puno-reĝimon antaŭ ol esti oficiale kondamnita!

La fama rusa verkisto kaj sovetia disidento Aleksandro Soljeniĉin ie skribis, ke gardistoj de la fifama Ljubjanka-malliberejo en Moskvo, kun 3-minuta intervalo spionis  la kaptitojn tra eta vidtruo. Manning, en sia izolkarcero ne sole estas observata en intervaloj de 5 minutoj sed ankaŭ devas laŭte respondi al demando ĉu li bonfartas!  En 16-hora tago tio respondas al 200 interrompoj. Senĉesa demandado.Tia traktado estas parto de karcera reĝimo kiu torturadas la kaptiton sen lin tuŝi nek postlasante fizikajn ŝpurojn. Tiel oni detruas la menson de la viktimo. La malmultaj homoj kiuj povis viziti Bradley Manning  diras ke la kruda reĝimo kiun li devas toleri jam postlasis ĉe li signojn de mensa perturbo. David House, amiko de Manning kiu lin vizitis en januaro 2011, deklaras ke Manning je certa momento ekhavis katatonian konduton. Krome, la advokato de Manning, David Coombs, sciigis en februaro ke la ĝenerala sanstato de lia kliento danĝere malprogresis. La usona registaro klare volas lian  plenan kolapson antaŭ la proceso. 

Proparolanto de la mararmea bazo kie Manning estas malliberigita, deklaras ke ĉi lasta estas traktata egale kiel ĉiu alia kaptito kun statuto de maksimuma sekureco. Se tio efektive estas vera, tiam ni konsternite prikonsideru la homdetruajn karcermetodojn de la usona armeo. Kion ajn suspektato estu farinta, la Pentagono neniel rajtas lin/ŝin malhome dum longega tempo izoli kaj senpersonigi. 

Kiun sorton por Manning?

En ĉijara aprilo okazis manifestacio apud la mararmea bazo kie Manning estas enkarcerigita, por postuli lian liberigon. Dekojn da manifestantoj tiam estis arestitaj, inter ili la 80-jara Daniel Elsberg. Tiu homo, morale motivita same kiel Manning, en 1971 havigis al la gazetaro sekretajn dokumentojn pri la usona milito en Vjetnamio [la tielnomataj Pentagon papers]. Elsberg opiniis, ke lia registaro faris nejustan militon kaj ke la administracio de la tiama prezidento Johnson konscie mensogis al la parlamento kaj al la publiko pri la militado. Elsberg estis arestita kaj juĝata antaŭ tribunalo surbaze de la spionado-leĝo. Sed la argumentoj kaj metodoj de la akuzantaj informado-servoj estis tiom ĥaosaj kaj neleĝaj, ke la juĝisto fine decidis nuligi la proceson. Elsberg iĝis libera.

Estas apenaŭ imageble ĉu Manning ĝuos same feliĉan sorton kiel Elsberg. La severe kruda karcero-reĝimo  kiun la armeo-estroj aperte trudas al soldato Manning klare montras  ke oni publike volas montri ekzemplon de la puno kiu trafos ĉiun novan diskoniganton de sekretaj informoj. Ili estu avertitaj!Dum la Mezepoko ofte okazis, ke mesaĝisto de malbona novaĵo estis mortigita. En ĉi tiu aktula kazo la diskoniganton de kaŝitaj milito-krimoj oni psike strangolas, tre malrapide. Kio estas la plej barbara?

El la revuo Vrede n-ro 409 (majo – junio 2011)


Noto: internacia peticio por liberigo de Bradley Manning troviĝas en la retejo  avaaz.org

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by