Jean Pascal Zanders
Printvriendelijke versie

Kemia militado en Belgio (n-ro 426 / mar – apr 2014)

La moderna uzado de kemiaj armiloj komencis dum la Mondmilito I. Ambaŭ militantaj partioj uzis toksajn gasojn celante kaŭzi dolorajn vundojn kaj fari mortviktimojn. Tiuj kemiaj armiloj ekestis pro aldono de konataj komercaj kemiaj produktoj al norma municio kiel obusoj kaj aliaj artileriaj pafaĵoj. Kloro, fosgeno (asfiksiaĵo) kaj iperito (kiu kaŭzas dolorajn brulvundojn) estas ekzemploj de produktoj ofte uzataj dum la Unua Mondmilito. Post la Unua Mondmilito la Ĝeneva Konferenco malpermesis la uzadon de kemiaj armiloj [red.] .

 

Dum la Unua Mondmilito la frontlinio tranĉis tra la belga provinco Okcidenta Flandrujo. Ĝi pli-malpi iris de la apudmara Nieuwpoort, ĉe enfluejo de la rivero Izero, laŭ la urboj Diksmuide kaj Ieper al la franca limo (vidu aldonitan mapon). Ambaŭ ekstremaĵoj de la frontlinio estis alterne okupitaj de la francaj kaj britaj trupoj. La belga armeo okupis la mezon. En februaro 1918 la teritorio kontrolita de la belgaj trupoj etendiĝis ĝis la Norda Maro kaj ĉirkaŭ junio de tiu jaro la belga armeo estis militakirintaj la plej granda parto de Ieper kaj ĉirkaŭaĵo. Ĝis la lasta serio de la aliancaj ofensivaj atakoj fino de 1918, la belga fronto restis relative stabila. Post la Unua Batalo por la Izero (aŭtuno 1914), kiu neniigis la germanan esperon rapide konkeri la francajn Manikhavenojn, la situacio ĉe la belga fronto restis relative trankvila, kvankam je regulaj tempoj violentaj bataloj okazis, speciale ĉirkaŭ la urbo Ieper. Post la Unua Batalo por la Izero parto de la Izerebenaĵo estis intence inundita por haltigi la germanan elmarŝon. La konsekvenco de tio estis ke la teritorio ne plu taŭgis por ofensivaj operacioj. La relativa silento sur batalejo kaj el tio sekvanta espero plani kaj ekzekuti surprizatakon, klarigas probable kial eksperimentoj estis faritaj kun novaj toksaj materioj en Flandrujo.

kaart westhoek WOI

Ĵurnalo De Standaard (6.03.2014), fonto: In Flanders Fields Museum, Ieper.

Aprilo 1915

La 22an de aprilo 1915 estas la naskiĝtago de la moderna kemia militado. Efektive, tiun tagon la germanaj trupoj malfermis, je distanco de 7 km kaj fronte al la francaj trupoj, pli-malpli 6000 cilindrojn kaj liberigis tiel 150 ĝis 168 tunojn da klorgaso. La venengasa nubo estis akompanita de larmigaj grenadoj kiuj samtempe estis ekpafitaj sur la norda flanko, la limo inter la francaj kaj la belgaj trupoj. Sed tiam, la kemia atako ankoraŭ ne apartenis al la militista doktrino kaj la germanaj trupoj fakte ne sukcese profitis de sia strategia surprizatako. Inter la 24a de aprilo kaj la 24a de majo Germanio lanĉis ankoraŭ 8 kloratakojn. Tiuj atakoj estis tamen fundamente malsamaj ĉar ili subtenis lokajn ofensivojn kaj tiele servis taktikajn celojn. En tiuj ĉi kazoj la kvanto de liberigita gaso estis multe malpli granda ol je la 22a de aprilo 1915 kaj rudimentaj protektrimedoj kontraŭ la gaso ebligis teni la liniojn.

Antaŭ la lanĉado de la granda kloronubo en aprilo oni jam uzis gasogrenadojn plenigitaj per T-Stoff (oxylil bromido aŭ benzyl bromido) aŭ miksaĵo de T-Stoff kaj B-Stoff (bromoacetono). Ekzemple, nur du belgaj soldatoj el la 6a Divizio sin deklaris malsanaj post la T-grenada atako de la 14a de februaro 1915. En marto 1915 francaj trupoj en Nieuwpoort estis bombarditaj per miksaĵo de T- kaj B-Stoff (ĉar nur T-Stoff ne donis kontentigajn rezultojn). Post la okupo de Hill 60 (haltaĵo pli-malpli 5 km sud-oriente de Ieper) la germana artilerio kontraŭ-atakis per larmigaj grenadoj. Kaj dum la horoj antaŭ la kloroatako de la 22a de aprilo 1915, la 45a Algeria Divisio estis grave bombardita per detonaciaj substancoj kaj T-Stoff. Tiu speco de atako kun kemiaj substancoj estis senĉese faritaj dum la Dua Batalo por Ieper printempe 1915. Kvankam la germanoj supertaksis la influon de T-grenadoj, ili estis evidente uzataj la unuan fojon por taktikaj celoj je la 24a de aprilo 1915. Apud Lizerno (pli-malpli 10 km norde de Ieper) la germanaj trupoj ekpafis 1200-opoj da ili kiuj alvenis malantaŭ la belgaj linioj kaj tie kreis muron de gaso. Tiu gasomuro malhelpis helptrupojn alveni ĝis la frontlinio. La parko ĉirkaŭ la Kastelo de Boezinge, kie aliancitaj trupoj estis koncentritaj, estis atakita sammaniere. Ni scias ke, post la Dua Batalo por Ieper en 1915, ankoraŭ du gasoatakoj okazis sur la belga teritorio. Dum la unua, kiu okazis en aŭgusto 1916, oni uzis larmigajn grenadojn kaj dum la dua atako, la 19an de decembro, apud Ieper, por la unua fojo nubo de fosgeno estis uzata. En 1916 la unuaj britaj kemiaj atakoj ekis el la belgaj tranĉeojoj. Gasoatakoj estis en 1916 ne ofte uzataj en Flandrujo.

chemische wapens soldaten WOIBritaj trupoj blindigitaj pro larmiga gaso dum la Unua Mondmilito, Norda Francio, 1918.

Julio 1917

La jaro 1917 estis turnpunkto rilate al la kemia militado pro 3 kialoj. Unue, la nombro de gasoatakoj en Belgio altiĝis konsidere post la 23a de aprilo 1917. Pli kaj pli estis uzata artileria municio ŝarĝita per gaso, kiel grenadoj kaj bombopafiloj, anstataŭ cilindroj. La uzado de gasoteknikoj estus ekde tiam enkorpigotaj en la planado de militistaj operacioj. Due, la germanoj uzis dum la nokto de la 12a ĝis la 13a de julio la unuan fojon iperiton. 50 000 iperitogrenadoj estis elpafitaj sur la teritorio ĉirkaŭ Ieper. Du tagoj antaŭe la germanoj uzis la unuan fojon artileriogrenadojn kun Blaŭkreuz (diphenylchloroarsino), klopodante eviti la antaŭrimedojn faritaj por ŝirmi la trupojn kontraŭ la gaso.

Trie, la subakviĝintaj teritorioj, kiuj antaŭe ŝirmis la belgajn trupojn kontraŭ la gasonuboj, ne plu funkciis kiel bariero nun ke la cilindroj estis grandskale anstataŭigitaj per artileriogrenadoj. Kemia militado estis ekde tiam ofta fenomeno ĉe la frontlinio. Estas malmulte diskonata ke Belgio en la aŭtuno de 1917 komencis uzi gasogrenadojn dum la reprezaliaj atakoj. En 1918 la belgaj trupoj granskale lanĉis gasogrenadojn kiel reprezalio, minactimigo kaj kontraŭ-atako. Ĉar Belgio estis plejparte okupita dum la milito, ĝi ne povis mem produkti kemiajn armilojn. La necesajn produktojn por la fabrikado de tiuj armiloj estis aĉetitaj precipe en Francio. Ekzemploj de tiuj krudmaterialoj estas hidrogenocianido, fosfeno, kaj por la decida ofensivo de 1918 iperito. Belgio aĉetis klorpikringrenadojn en Britujo. Kvankam ne estas klare kiel Belgoj akiris ilin, ili posedis evidente grandajn kvantojn de germanaj T-Stoff ĉar la armejaj uzoinstrukcioj pri konkeritaj municioj amplekse priskribis ilian uzadon. La belgaj trupoj lancis ĉirkaŭ 260 000 kemiajn grenadojn (t. e. 25% de ĉiuj lanĉitaj gasogrenadoj lanĉitaj ĉe la belga fronto) kaj 55% de tiuj grenadoj estis uzataj dum la decida ofensivo ekde la 28 de septembro 1918.

Kemia Militado

Oni povas disdividi la kemian militadon en Flandrujo en kvar fazoj. Unue, de aprilo 1915 ĝis decembro 1915, superregis la gasonubaj atakoj kaj jam T-grenadoj estis uzataj tie kaj tie ĉi. Nieuwpoort kaj Ieper estis la plej gravaj batalfrontoj. En la centra frontsektoro la riveroj kaj inunditaj kampoj apartigis la malamikajn batalliniojn kaj tio verŝajne klarigas la foresto de atakoj per gasocilindroj. Dum la dua fazo de la milito, de decembro 1915 ĝis marto 1917, malmulte (dekopo) da militaj operacioj kun venengasoj estis faritaj. Ili okazis plejparte en la regiono ĉirkaŭ Ieper. En tiu dua fazo oni enkondukis novajn kemiajn produktojn, kiel fosfeno, kaj la britoj ekis unuan kemian kotraŭatakon. La uzado de cilindroj estis iom post iom anstataŭigitaj per artileriaj grenadoj. La tria fazo, de aprilo 1917 ĝis septembro 1918 estis karakterizita per drama ŝanĝo en la tipo de la kemia militado. La uzado de venengasoj estis enkondukitaj en la armeajn strategiojn de la batalantaj armeoj kaj kemiaj substancoj estis grandskale ekuzataj por diversaj celoj. Krome novaj konsistaĵoj estis uzataj kiel iperito, kiu ŝanĝis la percepton la kemia militado. Dum la tria batalo por Ieper (ekde julio ĝis novembro 1917) ĉiuj antagonistaj armeoj lanĉis amase artileriajn grenadojn kiuj pleparte entenis venengasojn.

En Flandrujo du specifaj okazaĵoj influis la disvolviĝojn. La 23an de aprilo 1917, ne atendita vento ĉirkaŭ Nieuwpoort ŝanĝis la direkton de grandega kloronubo kreita de la germanoj. Tiu klorogaso kiu devis trafi la francajn trupojn, ŝvebis laŭlonge la frontlinio kie la belgoj troviĝis. Ĝis tiam la belgaj komandantoj kaj soldatoj ne tro maltrankviliĝis pri la kemia militado pro la riveroj kaj inunditaj kampoj kiuj protektis ilin kontraŭ tio. Sed nun ili nepre devis organizi protektadon kontraŭ la gasoj. Tri monatoj poste , dum la tria batalo por Ieper kaj post pluraj germanaj gasoatakoj kontraŭ la belgaj pozicioj, la belga armeo decidis sin provizi je kemiaj municioj. Pro nekonataj kialoj la belga armeo nur je la fino de oktobro aŭ komenco de novembro, post dumsemajnaj germanaj gasoatakoj, uzis unua foje kemiajn armilojn. Ekde aprilo 1917 la tuta fronto en Flandrujo estis la sceno de ĝenerala kemia militado. La uzo de iperito estis tre efika en Flandrujo ĉar la inundita sektoro ne plu estis faktoro kiu malhelpis la difuzon de venennuboj. Tamen, vere efikaj atakoj nur eblis sude de Diksmuide. Kiam la belgaj trupoj komencis plivastigi siajn liniojn direkte Ieper, pligranda engaĝiĝo je gasoatakoj iĝis neevitebla. La enkonduko de iperito havis ankaŭ tujan influon sur la belga aliro al la kemia militado. Ĝis la fino de la tria fazo de la kemia militado en Flandrujo kaj eĉ dum la germana printempa ofensivo de marto 1918, la belga politiko pri la uzado de venengaso restis limigita al reprezaliaj atakoj. Ekde la komenco de la kvara fazo, de septembro 1918 ĝis la armistico je la 11a de novembro, la belga ĉefkomando proklamis direktivojn pri la uzado de gaso kiel parto de la ofensivaj operacioj. La disponebleco de iperitgrenadoj (liveritaj pere de la francoj) iĝis eĉ kondiĉo por la partopreno de la belgoj al la finala ofensivo, kiu ekis je la fino de septembro 1918. Dum la finala fazo de la kemia militado en Flandrujo la belgaj, britaj kaj francaj trupoj intense uzis la gasomunicion en la prepara atakfazo, kiu precipe viziis la germanajn artileripoziciojn. La brita speciala brigado subtenis taktikajn misiojn per porteblaj grenadoj. La germanaj trupoj uzis gason kiel parto de la defensiva strategio. La civiluloj malantaŭ la germanaj linioj ne ricevis kontraŭgasmaskojn kaj multaj viktimoj falis dum la kemiaj atakoj de ambaŭ batalantaj partioj. Komence de novembro 1918 oni ankoraŭ ĉiam abunde uzis gason. Belga komunikaĵo pri la periodo de la 2a ĝis la 11a de novembro menciis “intensa aktiveco”.

Epokfarantaj momentoj

Diversaj epokfarantaj momentoj en la historio de la kemia militado okazis en Flandrujo. Kloro, fosgeno, blaŭkreŭz, kaj iperito ĉiuj estis uzataj la unuan fojon ĉe la belga fronto. Iperito dankas sian nomon al la Okcident Flandria urbo Ieper, kie oni amase uzis tiun gason. Pli grava ol la enkonduko de tiuj gasoj estas eble la rapida adopto de la strategio de ĝenerala uzado de kemiaj armiloj en Okcident Flandrujo, kiu ekis kelkajn monatojn antaŭ la Tria Batalo por Ieper. Tiu strategia ŝanĝo ege influis militistojn kaj civilulojn dum la restanta parto de la milito. Plue, la intertempe plibonigita artilerio plifacile trafis celojn malantaŭ la linioj okupitaj de civiluloj. Por la jaro 1918, Oni taksas ke 40% de la militviktimoj kaj 80% de la viktimoj pro la kemia militado estis belgaj militistoj. La psikologiaj efikoj de la kemia militado ankoraŭ longtempe post la armistico postefikis. Ĉiu kiu estis trafita per kemiaj gasoj atendis longan kaj doloran dolorigan resaniĝon. Kaj plie ni ankoraŭ ne menciis la multajn akcidentojn kun neeksplodita municio.

(Eltiraĵo el “The destruction of old chemical munitions in Belgium” de Jean Pascal Zanders, 1997, www.the-trench.org

El la revuo Vrede n-ro 426 (marto – aprilo 2014)

 

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by