Artikel
Soetkin Van Muylem
Printvriendelijke versie
Kiel la mondo profitas de la riĉeco de Afriko

Foto: Uganda (U.S. Army/John Hanson)

Kiel la mondo profitas de la riĉeco de Afriko

Afriko estas riĉa – en potenca minerala riĉeco, instruitaj laboristoj, prosperaj novaj entreprenoj kaj biodiverseco.

La afrikaj popoloj devus prosperi kaj la afrikaj ekonomioj devus flori. Tamen multege da homoj en la 47 afrikaj landoj vivas en malriĉeco, dum granda parto de la riĉeco estas forprenita de la kontinento pere de entreprenantoj el la resto de la mondo. Pli speciale la okcidentaj kaj industriigitaj landen eltiras pli el Afriko ol ili enigas. Samtempe ili trudas ekonomiajn modelojn kiuj nutras malriĉecon kaj malegalecon.

En 2015 la afrikaj landoj ricevis 144.5 miliardojn da eŭroj precipe depruntoj, mondonacoj de eksterlandaj familianoj kaj financa helpo. Samtempe 181,3 miliardoj da eŭroj estas fitransigitaj el Afriko. Fakte la afrikaj landoj estas netaj kreditdonadoj por la resto de la mondo, en 2015 sumo de 37 miliardoj da euroj.

Afrikaj landoj ricevis kiel financa helpo ĉirkaŭ 17 miliardojn da eŭroj, sed la forsavo de kapitaloj, precipe per la multnaciaj entreprenoj kiuj ekzemple intence misdeklaras la valoron de siaj importoj kaj eksportoj por pagi malpli da impostojn, estas trifoje pli alta (60,7 miliardoj da eŭroj). Dum la afrikanoj ricevas 27.7 miliardojn da eŭroj de personaj eksterlandaj mondonacoj (ekz. de eksterlandaj familianoj), multnaciaj entreprenoj, kiuj aktivas sur la kontinento, transigas jare ekvivalentan sumon (28.6 miliardoj da eŭroj) al siaj hejmlandoj. En 2015 afrikaj registaroj ricevis 29.3 miliardojn da eŭroj kiel deprunto, sed repagis kiel rentumo nur sur ekzistantaj ŝuldoj 16.1 miliardojn da eŭroj. Intertempe la ĝenerala ŝuldŝarĝo kreskas fulmrapide. Laŭ taksado 25.9 miliardoj da eŭroj estas ŝtelitaj de Afriko per kontraŭleĝa arbarekspluatado, fiŝkaptado kaj komerco en bestoj kaj plantoj. Plue estas ankaŭ la nerektaj kostoj kiujn la resto de la mondo postulas de Afriko, ekzemple la kostoj kiujn la kontinento devas fari por adaptiĝo al la klimatoŝanĝo, kostoj kiuj plialtiĝas ĝis 9.5 miliardoj da eŭroj jare, aŭ por limigi la klimatoŝangojn, ekzemple reorientado al karbonmalriĉa afrika ekonomio, kies jaraj kostoj estas ankoraŭ pli altaj (23.2 miliardoj da eŭroj). Oni povas adicii tiujn kostojn al la mono kiu estas forprenita el Afriko ĉar ili ampleksas elspezojn – do perdo de monrimedoj – por kontraŭi procezojn pri kiuj la kontinento historie ne respondecas.

Kia helpo?

evoluhelpprogramoj tio estas, uzante la malplej severan esprimon, misgvidado. Tiuj landoj Kiam la registaroj de la riĉaj landoj pretendas ke ili helpas Afrikon per siaj devus serioze rekonsideri sian rolon, ĉar momente ili kaŭzas multe da damaĝo. Unue miliardoj estas ŝtelitaj de la afrikanaj civitanoj pro tio ke tutmonde oni faras tro malmulte por malhelpi la imposteskapadon kaj –eviton. La riĉaj landoj faras malmulte aŭ nenion por bridi la finance malpurajn praktikojn de siaj multnaciaj entreprenoj kiuj estas aktivaj en Afriko. Oni devus redifini evoluhelpon aŭ evoluhelpo devus esti redifinita kiel ‘riparpago’ por la senĉesa forpreno de riĉeco kaj alia damaĝo kaŭzita de riĉaj landoj. La amplekso de tiu riparpagoj devus esti difinita baze de la reala damaĝo kaj ne fiksita arbitre de la riĉaj registaroj ‘el la bonkoreco’. Okcidentaj industriigitaj landoj malprave akiras la reputacion de bonfarantoj kiuj disdonas siajn riĉecojn al malriĉaj afrikaj landoj en formo de evoluhelpo. La malo estas vera. La nuntempa forpreno de riĉeco el malriĉa al riĉa mondo estas krome la daŭrigo de la historia tendenco kiu retroiras ĝis la kolonia epoko. La sociologo Hamza Alavi taksas la fluon de riĉeco de Hindio al Britio inter 1793 kaj 1803 je ĉirkaŭ 2 milionoj jare, la ekvivalento de multe da miliardoj hodiaŭ. La brita teologo Robert Beckfort faris proksimuman taksadon de la riĉeco kiun la britoj forprenis el la afrikaj landoj dank al la sklavokomerco kaj li atingis astronomian sumon de 7.5 mil miliardoj da britaj pundoj.

Ŝtelo

Afrikaj multnaciaj entreprenoj produktas riĉecon laŭ la sama ekspluatmaniero kiel siaj kontraŭuloj el la tutmonda Nordo. La 500 plej grandaj afrikaj entreprenoj deklaris en 2014 komunan debiton de 623 miliardoj da eŭroj. En 2015 la afrikaj landon eksportis 207 miliardoj da eŭroj je mineraloj kaj oleo al cetera parto de la mondo. La valoro de la mineralprovizo en la afrika grundo estas kompreneble ankoraŭ multfoje pli granda. Nur la sudafrika mineralriĉeco estas taksita je 2.2 mil miliardoj da eŭroj. La valoro de la nemalkovritaj mineralaj provizoj de la Demokrata Respubliko Kongo estas taksita je 21.4 mil miliardoj da eŭroj. La majoritato de la afrikanoj ne profitas el tio. La nuntempa maniero de ekspluatado kondukas eĉ al malriĉeco. Kiam multnaciaj entreprenoj eksportas krudmaterialojn kiel mineraloj, la registaroj enspezas pro tio malmulte da impostoj. En gravaj sektoroj kiel minekspluatado kaj la fosiliaj hejtaĵo-industrio, la entreprenoj ofte ricevas ankoraŭ aldonajn impostavantaĝojn, pro kio la totala sumo de pagitaj impostoj ankoraŭ pli malaltiĝas. Por la koncernaj entreprenoj estas krom tio facile eviti la pagendajn impostojn. Per impostplanizado kaj la uzado de impostparadizoj ili faras imposteviton. La fiskpolitiko de multaj afrikaj landoj estas, ne surpriza, la rezulto de jam delonge ekzistanta strategio de la okcidentaj registaroj insisti pri malaltaj impostoj por altiri eksterlandajn investadojn.

Mono forfluas el Afriko, ĉar la natura riĉeco de la kontinento estas simple la posedaĵo de kaj/ aŭ ekspluatita de eksterlandaj privataj entreprenoj. Nur en minoritato de eksterlandaj investadoj la afrikaj instancoj havas akciulecon. En tiu kazo temas ofte pri malgrandaj partoprenoj, plejparte inter 5 kaj 20% de la akcioj. Freŝdata raporto de War on Want konstatas ke 101 entreprenoj, notitaj sur la londona borso, estas envolvitaj en la ekstrado de nur 5 afrikaj naturaj riĉecoj, nome oleo, oro, diamanto, karbo kaj plateno. Tiuj 101 entreprenoj aktivas en 37 afrikaj landoj. 59 de ili estas registritaj en Britujo kaj 25 aliaj en impostparadizoj kiel la Britaj Virgulininsuloj, Gernezojo (Guernsey) kaj Jerzejo (Jersey). La 60.7 miliardoj da eŭroj kiuj ĉiujare estas eltiritaj el Afriko, en formo de kontraŭleĝaj financaj fluoj (forsavoj de kapitaloj), signifas 6.1% de la Brutta Nacia Produkto (BNP) de la tuta kontinento.

La afrika loĝantaro estas efektive priŝtelita per procezo kiu ege pliriĉigas malgrandan minoritaton de la Afrikanoj pro la fakto ke ĝi ebligas ke la riĉeco forfluas el Afriko. 165.000 personoj en Afriko posedas kune 767.7 miliardoj da eŭroj. En 2016 vivis tie 24 miliarduloj kun kolektiva riĉeco de 74.4 miliardoj da eŭroj. Kie tiuj homoj plasis sian riĉecon? En la kutimaj sekretaj lokoj kie la impostoj estas malaltaj kiel en la Manikaj Insuloj, Svislando kaj Britujo. Pristudo de la London School of Economics taksis ke riĉaj afrikanoj en 2014 kaŝis ne malpli ol 446 miliardoj da eŭroj en eksterlandaj impostparadizoj. Tio estas 30% de la tuta afrika financa riĉeco. La fakto ke tiu riĉeco ne estas impostita, signifas ke la afrika elito ŝtelis kaj ŝtelas tiele miliardoj da dolaroj de siaj propra enloĝantaro.

Malriĉeco

Tamen, la afrikaj registaroj povus havi bonan uzadon de tiu mono ĉar la mizero sur la kontinento estas sub-raportita kaj ĉiam daŭre kreskas. La ciferoj la plejofte citataj estas tiuj de la Monda Banko: la nombro de ‘ekstremaj malriĉaj’ homoj en Afriko plialtiĝis de 284 miljonoj en 1990 ĝis 388 miljonoj hodiaŭ (la elcento en la sama periodo tamen malaltiĝis de 56% ĝis 46%). La Mondo Banko difinas ‘ekstrema malriĉeco’ tamen kiel: individuoj kiuj devas vivi de 1.90 US-dolaroj tage aŭ malpli. Tio estas kompreneble erarige ĉar iu kiu vivas de 2 dolaroj tage estas evidente ankaŭ ekstreme malriĉa, sed ne plu estas notita en la statistikoj. Malriĉeclimoj estas do ĉiam ne ekzaktaj kaj iomete arbitraj. Se la malriĉeclimo estus fiksita iom pli alte, ekzemple je 3.10 US-dolaroj tage, ni havus 670 miljonoj da ekstremmalriĉaj homoj en Afriko. Aliaj internaciaj institucioj taksas la nombron de malriĉuloj signife pli alta ol la Monda Banko. La Afrika Evolu Banko kalkulis ke ĉirkaŭ 82% de la Afrikanoj en 2011 vivis kun 4 US-dolaroj aŭ malpli tage. Tio koncernus pli ol 800 miljonoj da homoj. La fakto ke la afrika malriĉeco estas tiel imponega kaj ankoraŭ plivastiĝas, pruvas la urĝecon de la abolicio de la nuntempa sistemo kiu forrabas la riĉecon el Afriko. La mondaj elitoj havas kompreneble neniun esencan intereson en la ŝanĝo de sistemo kiu avantaĝas ilin. Agado kaj kontraŭstaro de la civila socio, kaj en la tuta Sudo kaj la tuta Nordo, estas la sola espero.

Konkludo

Financaj evoluprogramoj kiuj devigas privatigon en gravaj sektoroj (kiel publikaj servoj) kaj kiuj ordonas liberan komercon kaj investadojn kiel kondiĉo pordoni helpon, plifortigas procezon per kiu la mondo ege pli profitas de la afrika riĉeco, ol la loĝantaro de la kontinento. La evoluhelpo nur alportas profiton al la afrikano kiam ĝi estas disligita de la okcidentaj entrepreninteresoj kaj estas bazita sur la realaj bezonoj de la kontinento.

Tiu artikolo estas bazita sur la raporto’Honest Accounts 2017. How the world profits from Africa’s wealth’.

El la revuo Vrede n-ro 442 (aprilo-majo-junio 2017)

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by