Marjorie Cohn
Printvriendelijke versie

La duba rajto milite ‘protekti’ (n-ro 410 jul/aŭg 2011)

 Usono, Francio kaj Britio bombadas Libion per stealth- kaj batalaviadiloj. Kvankam NATO transprenis la atak-operaciojn en Libio, tamen Usono memstare tien lanĉas Hellfire-raketojn elde senpilotaj Predator-aviadiloj. Kiom da civitanoj mortis dum tiuj atakoj estas nekonata.

Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Francio depost la 4-a de aprilo ankaŭ bombadas Eburbordon en Okcidenta Afriko. Tie Laurent Gbagbo ja rifuzis cedi la ŝtatpotencon al la nov-elektita prezidento post la kontestataj balotoj fine de 2010. Tiam ekflagris perfortaj incidentoj. La Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon, insiste deklaris ke UN  ‘estas neŭtrala en tiu konflikto’. Francio, la iama koloniisto de Eburbordo, siaflanke disponas pri pli ol 1500 armeanoj surloke. Ilia bombado sur Eburbordon okazas por igi efektiva la Rezolucion 1975 de la Sekureca Konsilio de UN. Same kiel Rezolucio 1973 pri Libio, ankaŭ tiu nova rezolucio celas ‘protekti la loĝantaron’.

R2P

[Ne tajperaro sed kripta mallongigo de la angla ‘Responsibility to Protect’, do la koncepto ke iuj konsideras sin rajtigitaj armee interveni en ekstera konflikto por tie protekti ‘la loĝantaron’ ]

La Ĉarto de UN ne permesas uzi militan perforton por humancela interveno. La armea interveno en Libio kaj Eburbordo estas pravigitaj per la  R2P-doktrino. Tiu doktrino estiĝis el la frustracio pro la malsukceso de la klopodoj eviti la genocidon en Ruando. Ĝi estis adoptita en la fina dokumento de la Monda Ĝenerala Asembleo de UN en 2005. Ĉi tiu doktrino tamen ne troviĝas en internacia traktato kaj ankaŭ ne evoluis ĝis uzinda normo en internacia juro. Paragrafo 138 en la fina dokumento de la UN-pinto 2005 proklamas, ke ĉiu unuopa ŝtato estas respondeca por sekurigi sian loĝantaron kontraŭ genocido, militkrimoj, etna purigo kaj krimoj malhumanaj. Paragrafo 139 aldonas, ke la internacia komunumo, pere de UN,  ankaŭ ‘estas respondeca por konvena agado je nivelo diplomatia kaj humana,  kaj rajtas utiligi aliajn pacajn rimedojn (konforme al la ĉapitroj VI  kaj VIII de la UN-ĉarto)  por sekurigi la loĝantaron kontraŭ genocido, militkrimoj, etna purigo kaj malhumana traktado’.

Laŭ ĉapitro VI de la Ĉarto, en konflikto kiu minacas la internacian pacon kaj sekurecon, la diversaj partioj nepre devas ‘serĉi solvon per intertraktado, perado, repacigo, arbitracio, jura aranĝo, helpo far regionaj instancoj, alvoko de regionaj interkonsentoj aŭ aliaj  libere elektitaj pacaj metodoj’. En   ĉapitro VIII temas pri regionaj instancoj kiel NATO, Araba Ligo kaj Afrika Unio. Ĝi specifas ke regionaj instancoj ‘faru ĉion eblan por atingi pacan solvon en kazo de regionaj konfliktoj’. Nur se pacaj metodoj estas elĉerpitaj aŭ senefikaj, tiam la Sekureca Konsilio rajtas permesi agadon laŭ ĉapitro VII de la UN-ĉarto. Tia agado povas esti bojkoto, embargo, rompo de diplomatiaj rilatoj, blokado  aŭ operacioj surteraj, surmaraj kaj enaeraj.

La tiklaj rezolucioj 1973 kaj 1975 

Rezolucio 1973 de la Sekureca Konsilio komenciĝas per  alvoko por ‘tuja militpaŭzo’. Ĝi  

krome rememorigas pri ‘la respondeco de la libiaj aŭtoritatoj sekurigi sian loĝantaron' kaj rekonfirmas ke ‘dum armaj konfliktoj la diversaj partioj estas ĉefe respondecaj por ĉion fari favore al la sekureco de la civitanoj kaj de ties loĝlokoj’.

Sed ... anstataŭ klopodi atingi militpaŭzon, oni tuj decidis arme interveni.  Tamen, ĉiuj eblaj pacaj iniciatoj neniel estis elĉerpitaj antaŭ ol la milita invado jam komenciĝis. Altnivela internacia teamo, konsistanta el reprezenntantoj de Araba Ligo, Afrika Unio kaj la ĝenerrala sekretario de UN, estintus sendita al Tripoli por intertrakti pri vera militpaŭzo. Oni samtempe estus povinta instali mekanismon por prepari elektojn kaj sekurigi la civitanojn. Cetere, post voĉdono pri rezolucio 1973 Libio proponis akcepti internaciajn observantojn en la landon. Krome, la ŝtatestro Kadafi deklaris sin preta, sub iuj kondiĉoj, por demisii kaj forlasi Libion. Tiuj proponoj estis tuj rifuzitaj far la oponantoj.

Rezolucio 1975 temas pri Eburbordo kaj estas simila al rezoucio 1973. Ĝi permesas utiligon de ‘ ĉiuj rimedoj necesaj ... por sekurigi civitanojn, kiujn minacas fizika perforto’. Ĝi ankaŭ insistas je la ‘primara respondeco de ĉiu ŝtato defendi sian loĝantaron’ same kiel je la devo de la konfliktantaj partioj en arma konflikto por ‘ĉion entrepreni cele al sekurigo de la civitanoj’.

La Ĉarto de UN devigas la membro-ŝtatojn pace solvi ĉiun internacian konflikton. Membro-ŝtatoj ne minacu pri uzo de perforto nek tiun efektive utiligu. Perforto kontraŭ la internacia integreco de ŝtato aŭ de ties politika sendependeco ne kongruas kun la celoj de UN. Nur kiam ŝtato agas sindefende  (reage al arma atako de alia lando) ĝi rajtas arme ataki laŭ la Ĉarto de UN. Sed nek Libio nek Eburbordo atakis alian landon. Usono, Francio kaj Britio en Libio  kaj Francio en Eburbordo neniel agadas sindefende.

Duobla moralo

Sed ne mankas cinismo en la mondo se temas pri uzo de milita perforto por sekurigi civitanojn. Ekzemple, Obama decidis ataki en Libio sed ne en Barejno. Ties reĝimo ja utilas al Usono kies kvina mararmeo tie sekure troviĝas. Tamen en Barejno la reĝimo uzas mortigan perforton por frakasi la vastan kontraŭ-reĝiman proteston.  La gazeto Asia Times eĉ informis ke, antaŭ ol interveni en Libio, Usono faris akordon kun Saud Arabio tial ke ĉi lasta trankvile invadu Barejnon  por tie subpremi la kontraŭ-regimajn manifestaciojn. Interŝanĝe  Saud Arabio zorgu pri plena apogo de la Araba Ligo por permesi la no-fly-zonon super Libio [malpermeso al Libio aviadile flugi super sia teritorio].

Sed la agado de la eksterlandaj intervenantoj praktike ampleksas multon pli ol nur garantii la no-fly-zonon. Prezidento Obama, la franca prezidento Sarkozy kaj la brita ĉefministro Cameron publikigis la 14-an aprilo en International Herald Tribune opinio-tekston por deklari ke la NATO-trupoj plubatalos en Libio  ĝis prezidento Kadafi estos perdinta sian regpovon. Tamen, rezolucio 1973 ne estas mandato por ŝanĝi reĝimon. Kiam Obama defendis sian militan agadon en Libio li deklaris: ‘iuj nacioj eble kapablas nei kruelaĵojn en aliaj landoj. Usono estas alia nacio’. La R2P-principo tamen ne estis aplikita por malhelpi Israelon bombadi la Gaza-strion fine de 2008 kaj komence de 2009. Tiuj atakoj kaŭzis la morton de 1400 palestinanoj, plejparte civitanoj. Tuj post starigo de la no-fly-zono super  Libio la Araba Ligo petis al la Sekureca Konsilio starigi similan zonon super la Gaza-strio por tiel sekurigi ĝiajn civitanojn kontraŭ israelaj aeratakoj. Sed Usono, senkritika aliancano de Israelo, neniam estus permesinta voĉdonadon pri tia rezolucio, kiom ajn da palestinanoj Israelo mortigu. Kruda ekzemplo de duobla moralo.

Kien kondukos nin tia precedenco? 

La milita agado en Libio kaj Eburbordo montras  danĝeran precedencon por ataki landojn kies regantoj ne (plu) estas por-Usono aŭ por-Eŭropo. Ekzemple, kio ja povus malhelpi Usonon enscenigi diversajn protestojn, prezenti ilin en sekvemaj novaĵ-agentejoj kiel amasprotestojn por poste legitimi militistan atakon al, ni diru, Venezuelo, Kubo, Irano aŭ Nord-Koreio? Ĉu troigo? Ni ne forgesu ke, dum la Bush-periodo, Vaŝingtono altrenis senfundajn, mensogajn akuzojn por legitimi sian neleĝan invadon en Irakon.

Dum diskuto pri la R2P-doktrino en la Ĝenerala Asembleo de UN la 23-an julio 2009 la registaro de Kubo prezentis kelkajn pripensindajn demandojn,  kiujn adeptoj de la intervena doktrino serioze konsideru: ‘Kiu decidas ke  urĝas necese interveni en certan ŝtaton? Kiajn kriteriojn oni tiam uzu kaj en kiu kadro oni laboru? Kiu decidas ke la aŭtoritatoj de ŝtato ne sekurigas la loĝantaron kaj kiel oni tion decidas? Kiu decidas ĉu pacaj rimedoj ne sufiĉas en certa situacio kaj surbaze de kiuj kriterioj? Ĉu malgrandaj ŝtatoj ankaŭ rajtas interveni kun realaj perspektivoj en aferojn de pli grandaj ŝtatoj? Ĉu kiu ajn evoluinta lando permesus - same principe kiel praktike - ke humancela interveno okazu sur ĝia teritorio? Kiel kaj kie ni distingu inter interveno rilata al la R2P-doktrino kaj interveno por politikaj aŭ strategiaj celoj? Kaj kiam politikaj konsideroj superu la humanajn?’

La debato pri tiu demandaro sendube pluos. Laŭ multaj membro-ŝtatoj de UN tiu problemo troviĝas sur glita, labirinta tereno.

 

Marjorie Cohn

Profesorino pri Juro

Subsekretario Ĝenerala de la

Internacia Asocio de Demokrataj Juristoj

 

 

 

El la revuo Vrede n-ro 410  (julio – aŭgusto 2011)

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by