Artikel
Isra Saleh el-Namey
Printvriendelijke versie
Tags 
La infanoj de Gaza elkreskas kun psikaj traŭmatoj

Foto: Al Jazeera Creative Commons Repository

La infanoj de Gaza elkreskas kun psikaj traŭmatoj

Daŭris lontempe por la patrino de Mansour antaŭ ol ŝi povis interrilati kun la ŝanĝita personeco de sia 12-jara filo. Li estis gaja kaj bonega lernanto, sed iĝis nun agresiva kaj malobeema knabo. Liaj poentoj ne estas laŭdeziraj kaj nokte li estas timema kaj li havas koŝmarojn.

Lia patrino povas dati la tranformiĝon de Mansour: la Israela milito en Gaza en 2014.

Dum la atakoj la familio devis forlasi sian domon kaj transloĝiĝis al UN-rifuĝejo, lernejo kiu poste ankaŭ estis bombardita. Ekde tiam Mansour prefere restis sola, kaj en la lernejo kaj hejme. Li ankaŭ komencis lit-urinadi. “ Li facile ektimas, ekzemple de laŭtaj bruoj kiel tondro,” rakontas lia patrino. Tio estas tipaj karakterizaj signoj de posttraŭma stresĝeno (PTSĜ), kvankam sanhelpantoj en la ‘Gaza Community Mental Health Program’ (GCMHP) daŭre atentigas ke en Gaza neniam temas pri “post”. GCMHP estas la plej konata menszorgo-donanto en Gaza kaj estis fondita en 1990. Ĝi notis fortan plialtiĝon de la nombro de infanoj kaj plenkreskuloj kun PTSĜ ekde la atakoj de 2014.

Unua Helpo

Dum la ses monatoj post la milito 51% de la infanoj kiuj estis flegitaj en la GCMHP estis diagnozitaj kun PTSĜ. “De post la milito la homoj estas tiel okupitaj pri la ordigado de siaj aferoj ke ili neglektas sian psikilogian bonfarton” deklaras Zahia al-Qarra, mensa sanhelpanto ĉe GCMHP. “ La grandega streso, suferita dum la 51 tagoj de bombardado, plus la du antaŭaj grandskalaj israelaj atakoj dum la pasintaj 8 jaroj, kaj la jam 9 jaroj daŭra israela blokado kiu malhelpas la rekonstruadon, estas trafintaj la tutan loĝantaron,” diras al-Qarra. Studoj datitaj de antaŭ la atako de 2014, jam montris ke alta grado de PTSĜ regis inter la Gaza loĝantaro, sekve de la elmetado al antaŭaj militoj kaj traŭmoj. “ Nia laboro konsistas el la prizorgado de psikoligia unua helpo al trafitaj komunumoj,” diras al-Qarra. La GCMHP konstatis alarmigan plialtiĝon de infanoj kiuj montras unu aŭ pli da simptomoj de PTSĜ: atentoĝenoj, somnambulado, memorperdo, koŝmaroj kaj timĝenoj.

Unu kaj duona jaro post la milito Mansour ĉiam timas ke li mortos. Li pensas ke venenaj insektoj penetros sian ĉambron kaj mordos lin. “ Mi sentas ke mi vagadas kun tranĉilo en mia koro” li diras. La fonto de tiuj timoj ne estas mistero. La familia domo ankoraŭ ĉiam havas la cikatrojn de la intensaj bombardadoj kiuj la kvartalo Beit Hanoum en la nordo de Gaza travivis dum la ofensivo de 2014. Mankas mono kaj materialo por ripari la truojn en la muroj. Bildigo de la timo ofte okazas ĉe infanoj laŭ al-Qarra. GCMHP klopodas stimuli infanojn kiel Mansour esprimi siajn timojn alimaniere. “ Ni vidas la cikatrojn tre eksplicite en liaj rakontoj aŭ desegnaĵoj” diras al-Qarra. “Ili havas la inklinon desegni detruitajn konstruaĵojn kaj mutilitajn kadavrojn sur la tero”.

Prioritatoj & Subteno

GCMHP diras ke ĝi disdividis 28 profesiajn mensajn sanhelpantojn en 9 moveblaj klinikoj klopodante tiumaniere kontraŭstari la kreskantajn bezonojn. Laŭ al-Qarra tiuj specaj klinikoj atingis jam preskaŭ 21.500 da infanoj kaj plenkreskuloj kiuj alimaniere neniam ricevus flegadon kaj kiuj certe ne povus sin permesi tion. Medicina flegado sur loko kie multaj homoj suferas pri psikaj traŭmatoj estas preskaŭ nevenkebla defio. Pro la granda demando GCMHP devas prioritate prizorgi la familiojn de mortintoj kaj vunditoj. Ankaŭ tiuj kies domoj komplete aŭ parte estis detruitaj, troviĝas ĉe la supro de la listo.

Tamen klinikaj intervenoj ne povas sukcesi sen pli larĝa socia subteno. “ Alpaŝo bazita sur la komunumo estas integra parto de nia traktado. La familio, lernejo kaj ĉiuj aliaj kulturaj kaj relegiaj institucioj ludas rolon en la subteno de homoj kun mensaj sanproblemoj” eksplikas al-Qarra. “Ni klopodas trankviligi la infanojn. Ni provas sekurigi ilin kiel eble plej multe, sed la rememoroj al la milito estas profunde ankritaj en iliaj mensoj. En Gaza fakte neniu sentas sin sekura. Sinsekvaj israelaj bombardadoj estas kaŭzintaj enormajn damaĝojn en jam malriĉigita regiono, kiu estas totale sendefenda kontraŭ tiuj atakoj. Diri ke ĉio iam pliboniĝos – speco de konsolo kion plenkreskuloj volonte donas al infanoj – sonas false kiam oni ne sukcesas rekonstrui la domojn, kiam ne estas laboro, kiam ne estas espero por la estonteco. Krome, absolute ne estas certa ke la hororo, de kio la Palestinanoj en Gaza jam estis atestantoj, jam finiĝis. “Je ĉiu datreveno de la fino de milito oni aŭdas la homojn spekuli pri sekvonta okazonta milito”, diras al-Qarra. La internaciaj promesoj faritaj en oktobro 2014 pri konsiderindaj sumoj por la rekonstruo de Gaza, donis al la homoj maloftan momenton de optimismo. Sed la plimulto de tiu mono ne estas transdonita kaj la israela blokado de provizoj restas valida. La rezulto estas ke la malespero revenis kun ankoraŭ pligranda intenseco.

Isra Saleh el-Namey estas jurnalisto en Gaza.

www.electronicintifadah.net







El la Revuo Vrede n-ro 437 (januaro-februaro-marto)

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by