Artikel
Ramzy Baroud
Printvriendelijke versie
La interkonsento de la jarcento
Foto: Banksy graffiti in Bethlehem

La interkonsento de la jarcento

Post plurfoja prokrasto, la 28an de januaro dum gazetara konferenco, usona prezidento Trump fine malkaŝis detalojn pri sia plano pri Mez-Oriento, kiun li baptis la "Interkonsento de la Jarcento".

La kontestata israela prezidento Benhamin Netanyahu, kiu triumfe staris apud li, devis certe kompreni, ke la trafa momento de la anonco - nur kelkaj semajnoj antaŭ la tria ĝenerala elektado de Israelo en unu jaro - estis adaptita al lia hejma tagordo.

La 80-paĝa dokumento konsistas el ofte remaĉitaj israelaj proponoj, kiuj antaŭe estis malakceptitaj de la palestinaj kaj arabaj registaroj ĉar ili ne respondis al la plenumado de minimumaj normoj kiel justeco, egaleco kaj homaj rajtoj. La respondo de la prezidento de la Palestina Aŭtoritato, Mahmoud Abbas, do ne estis surprizo. Li senprokraste forĵetis la planon de Trump al la "rubujo de la historio".

La Plano

Ne mirinde, Trump atribuis ĉion al Netanyahu kion li kaj Israelo iam volis.

La usona opinio pri "paco" en Mez-Oriento bezonas neniun malkonstruadon de ajna kontraŭleĝa juda setlejo kaj agnoskas Jerusalemon kiel la "nedividebla" ĉefurbo de Israelo. Ĝi inkluzivas kondiĉitan kaj deformitan palestinan ŝtaton, kiu estos nur atingebla sur baze de malprecizaj atendoj. Ĝi tute malakceptas la rajton de reveno por palestinaj rifuĝintoj kaj eĉ ne mencias unu foje la vorton "okupado”.  Evidentiĝas, ke nur Israelo profitas de la usona plano. La cionisma diskurso, surbaze de la eble plej granda teritoria gajno kun la eble plej malmulte da ĉeesto de palestinanoj finfine triumfis.

Samtempe la palestinanoj ricevis nenion krom la promeso de la tioma miraĝo de palestina ŝtato, sen teritoria kontinueco kaj sen reala suvereneco. La zorgoj de la palestinanoj daŭre estas ignorataj, same kiel la palestinaj rajtoj estis ignorataj jam dum multaj jaroj, eĉ dum la kulminaj tagoj de la "pacprocezo" komence kaj meze de la jaroj 1990.

Dum la konversacioj tiutempe ĉiuj fundamentaj aferoj ĉiam estis prokrastitaj ĝis la “finala statuso-intertraktadoj”, kiuj neniam okazis
La "Interkonsento de la Jarcento" nur validigas la statuson de antaŭ la milito kiel antaŭvidita kaj praktikita unuflanke de Israelo. La plano de Trump do malsukcesos solvi la konflikton. Plie, ĝi nur plimalbonigos ĝin, ĉar Israelo nun ricevis blankan ĉekon por akceli sian kolonian entreprenon, plue ankrumi sian armean okupadon kaj plue subpremi palestinanojn. Kaj ili certe daŭre rezistos.
Rilate al la ekonomia ero de la plano (kiu okupas 50 el la 80 paĝoj), la historio montris, ke en milita okupado ne povas ekzisti ekonomia prospero.

Palestina Gvidado

Palestina gvidado ne povas esti senkulpigita de sia respondeco al la palestina popolo kaj de sia ne negebla malsukceso ellabori kompletan nacian strategion. Tuj post kiam Trump proponis sian planon, Abbas alvokis ĉiujn palestinajn frakciojn, inkluzive siajn rivalojn en la Hamas-movado, kuniĝi kaj disvolvi komunan strategion por kontraŭbatali la "Interkonsenton de la Jarcento".
Sed Abbas jam delonge sciis, ke ĉi tiu usona-israela komploto estis alvenonta, do kial li atendis tiel longe por alvoki komunan strategion? Nacia unueco inter la palestinanoj neniam estu uzata kiel intertraktada atuto, kiel fortimiga rimedo aŭ kiel lasta rimedo celanta validigi la neefikan Abbas en la okuloj de lia popolo.
La Palestina Aŭtoritato (PA) nun alfrontas ekzistecan krizon. Ĝia ekesto en 1994 celis marĝenigi la pli demokrati-ampleksan Palestinan Liberigan Movadon (PLO). Laŭ la novaj usonaj diktatoj, la utileco de la PA estis delonge malaktuala. Por Israelo, la PA  nur estas utila por konservi sekurecan kunordigon kun la israela militistaro, kio signifas esence, ke ĝi garantias la sekurecon de la kontraŭleĝaj kaj armitaj judaj setlantoj en okupita Palestino. Abbas ne povas antaŭvidi veran daŭran nacian unuecon, dum li daŭre diligente plenumas la rolon, kiun Israelo kaj ĝiaj aliancanoj postulas de li.

La "falsa plano" de Trump ne esence ŝanĝas usonan eksteran politikon en Israelo kaj Palestino. La usona favortraktado de Israelo anstaŭas Trump jam dum jardekoj. La plano metis definitivan finon al la marioneta spektaklo de la tiel nomata "pacprocezo", kiu dividis la palestinanojn en "modera" kaj "ekstremisma" kampo. Nun, el la vidpunkto de Vaŝingtono, ĉiuj palestinanoj fariĝis "ekstremismaj", ĉiuj same evitendaj kaj marĝenigitaj.

Abbas grave eraras, kiam li pensas, ke la malnova politika diskurso povas esti savita. La problemo pri la palestina gvidado estas, ke malgraŭ ĝia oftaj kontraŭagadoj kaj koleraj kondamnoj, ĝi ne prenas sendependajn iniciatojn aŭ ne kuraĝas funkcii ekster la usona-israela paradigmo. Tio estas la plej granda defio en ĉi tiu fazo. Tamen, la 11an de februaro, kiam prezidento Abbas ricevis la ŝancon korekti historian maljustecon metante palestinajn naciajn prioritatojn sur la tagordo en la Sekureca Konsilio de UN, per politika diskurso tute sendependa de Vaŝingtono kaj ĝiaj aliancanoj, li restis. piedfrapetante surloke. Abbas estis delonge ostaĝita per la diskurso, kiu kvalifikas lin kaj lian palestinan aŭtoritaton kiel "moderuloj" en la okuloj de Israelo kaj Okcidento. Malgraŭ lia klara malakcepto de la "Interkonsento de la Jarcento", Abbas forte deziras konservi siajn akreditojn tiel "moderaj" kiel eble plej longe.

En la pasinteco Abbas donis multajn paroladojn ĉe UN, sed li neniam sukcesis impresi la palestinanojn. Ĉi-foje povintus esti aliel, sed dum lia UN-alparolado Abbas diris nenion novan, kio ĉi-kaze estas pli malbone ol diri nenion. Li referencis al estonta palestina ŝtato kiel "svisa fromaĝo", aludante al ŝtato fragmentita de judaj setlaĵoj, vojoj por kolonistoj kaj israelaj militaj zonoj. Eĉ la termino “svisa fromaĝo”, kiu jam estis raportita en iuj komunikiloj kiel nova priskribo ene de ĉi tiu ĉiam pli nenecesa diskurso, estas malnova kaj estis uzata plurfoje de la palestina gvidantaro ekde la tielnomata "pacprocezo" antaŭ kvarona jarcento.

UN-alparolado

Abbas faris sian eblon por aspekti extraordinare decidema, per emfazo de certaj vortoj, ekzemple kiam li komparis la israelan okupadon kun la apartheid-reĝimo. Tamen, lia agado estis nekonvinka, malperfekta kaj foje senutila. Abbas parolis pri sia granda "mirego" kiam Washington proklamis Jerusalem la nedividebla ĉefurbo de Israelo kaj sekve translokigis sian ambasadon al la okupita urbo kvazaŭ tio estis neantaŭvidebla. La translokigo de la ambasado estis unu el la plej gravaj promesoj de Trump al Israelo, eĉ antaŭ lia inaŭguro en januaro 2017. "Kaj tiam la financa subteno, kiun ili donis al ni, estis haltigita", diris Abbas plende, aludante al la usona decido en 2018 retiri subtenon al la PA. "Mi ne scias, kiu donas al Trump tiajn terurajn konsilojn. La Trump, kiel mi konas lin ne estas tiela", Abbas aldonis strange, kvazaŭ por sendi la mesaĝon al la usona registaro, ke la PA ankoraŭ fidas la juĝon de ĝia prezidento. "Mi ŝatus memorigi al ĉiuj, ke ni kunlaboris en la paca konferenco en Madrid, la intertraktadoj de Washington, la Oslo-Akordo kaj la pinta konferenco de Annapolis surbaze de la internacia juro," diris Abbas. Tiamaniere li signalis, ke li restas dediĉita al la politika agendo de preterpasita epoko, kiu ne estis fruktodona por la palestina popolo.

Abbas tiam skizis imagitan realon, en kiu la PA tiel nomate konstruas "la naciajn instituciojn de moderna kaj demokratia ŝtato laŭ leĝo bazita sur internaciaj valoroj, travidebleco, respondeco kaj kontraŭbatalo de korupteco". Li eĉ invitis la Sekurecan Konsilion sendi komitaton por esplori la akuzojn de korupto en la PA – konsterniga kaj tute nenecesa invito pro la fakto, ke la Palestina Gvidantaro devas simple postuli de la internacia komunumo por helpi fiksi internacian leĝon kaj ĉesigi la israelan okupadon.
La prezidento de la PA, kompreneble, kiel kutime kondamnis palestinan "terorismon" promesante, ke palestinanoj "ne sin turnos al perforto kaj terorismo malgraŭ la agoj kontraŭ ni." Abbas esprimis sian intencon daŭrigi laŭ la vojo de "populara kaj paca rezisto" - kiu cetere tute ne ekzistas.

La parolado de Abbas al UN estis fiasko el ĉiuj vidpunktoj. La minimumo kion li povintus fari estis esprimi fortan kaj kolektivan palestinan politikan diskurson. La reala danĝero de la "Interkonsento de la Jarcento" ne troviĝas en la faktaj terminoj de la sinistra plano, sed en la fakto, ke la palestina gvidado probable trovos manieron kunekzisti kun ĝi, koste de la subpremita palestina popolo. kondiĉe ke la mono de la donantoj daŭre fluas kaj Abbas povos daŭre sin nomi prezidento.

Ramzy Baroud estas ĵurnalisto kaj redaktoro de ‘The Palestine Chronicle’

Ĉi teksto estas kompilo de 2 artikoloj el www.ramzybaroud.net

El la Revuo Vrede n-ro 453 (januaro-februaro-marto)

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by