Ludo De Brabander
Printvriendelijke versie

La nerompebla ligo inter Usono kaj Israelo (n-ro 406 / nov-dec 2010)

Jam depost jardekoj Usono sin altrudas kiel peranto en la konflikto inter Israelo kaj Palestino. Sed ĉu ĝi kapablas vere plenumi tian rolon dum ĝi samtempe estas la plej potenca aliancano de nur unu el ambaŭ konfliktantoj, nome de Israelo ? Usono ja fortege armadas Tel Aviv-on kaj ĝin diplomate protektas kontraŭ ajna kritiko aŭ kondamno.
 
Ankaŭ dum la regado de prezidento Obama la malgranda sed milite potencega Israelo tre streĉe interrilatas kun Usono, kvankam ĉi tiu superpotenco baraktas en Mez-Oriento kun kontraŭstaraj interesoj. Tamen Israelo estas okupanta ŝtato kiu rifuzas apliki plurajn UN-rezoluciojn kaj regule estas superŝutita per peza kritiko pro perforto de homaj rajtoj kaj okazigo de militkrimoj. La usona diplomata subteno al Israelo estas unika. En Unuiĝintaj Nacioj ofte Usono estas la sola por apogi preskaŭ senkondiĉe Israelon kiam ĉi tiu estas kondamnita aŭ devas pravigi iun agadon.
 
En sia dube fama alparolo en Kairo (aprilo 2009) prezidento Obama deklaris al la arabaj aŭskultantoj, ke la ligoj inter sia lando kaj Israelo estas nerompeblaj. Sed, rimarkinde, li aldonis, ke li ne agnoskos la legitimecon de aldonaj israelaj kolonioj ĉar tiuj estas rompo de antaŭaj akordoj kaj ankaŭ subfosas ĉian porpacan klopodon. Sekve al tiu deklaro la israela ĉefministro Netanyahu kontraŭvole decidis ordoni portempan moratorion pri konstruado de novaj kolonioj. La usona registaro oficiale defendas la ideon de du-ŝtata solvo. Sed ĝi mem ne difinas la landlimojn nek la rilatojn inter ambaŭ ŝtatoj kaj preferas, ke tio rezultu el la intertraktado. Sed pluekzistas grava problemo : la potencrilato inter ambaŭ partioj estas ege malegala kaj Israelo posedas ĉiujn ludkartojn. Krome, Vaŝingtono ĉiam rifuzis severe riproĉi Israelon pro ties abundega konstruado en Okcidenta Jordan-bordo. La nuna israela registaro bone scias, ke ankaŭ kun Obama tiu sinteno ne ŝanĝiĝos. Eĉ se Obama tion nepre volus, ĝi en Usono signifus politikan memmortigon.
 
En la usona parlamento oni unuanime akordiĝas, ke Israelo havu plenan apogon senkondiĉan en ĉiuj regionaj dosieroj (Irano, palestinanoj, Libano, …) . La politiko de Obama fakte apenaŭ malsamas al tiu de liaj antaŭuloj. Tion bele ilustras la parolado kiun la (tiama) senatano Obama faris, la 4-an de junio 2008, por AIPAC, potenca cionisma influ-grupo : "La defendo-kunlaboro inter Usono kaj Israelo estas sukceso kaj ĝi estu plifortigenda". Krome : "Ni devas liveri militan materialon al nia aliancano Israelo laŭ la samaj kriterioj validaj por NATO-membroj. Mi ĉiam intervenos por ke Israelo rajtu sin defendi en Unuiĝintaj Nacioj kaj en la mondo".
 
Ĉu Usono vere estas taŭga peranto en tiu kompleksa konflikto ?
 
 
 
Usonaj interesoj
La usona politiko en Mez-Oriento plejparte rezultas el ĉefstrategiaj interesoj kaj el la problemo de energio-akiro. Jam kiam finiĝis la Dua Mondmilito la usonaj oleo-gigantoj kontrolis 42 % de la oleo-produktado en la regiono (arabaj landoj). Tamen, la tiama prezidento Truman apogis la cionismajn aspirojn. Li ja kredis (kontraŭe al lia ministro pri Eksterlandaj Aferoj, George Marshall) ke ŝtato orientita al Usono, kun loĝantaro venanta el Eŭropo kaj poste el Usono, estus pli fidinda ol la kapricaj arabaj landoj kiuj, cetere, ekfariĝis viktimoj de tut-araba naciismo.
 
Usono estis la unua lando kiu oficiale rekonis Israelon en 1948 kaj kun ĝi havis plenajn diplomatiajn rilatojn. Sen Usono la nova ŝtato Israelo ne estintus kapabla pluvivi. En la komencaj jaroj 1950 la lando importis dekoble pli ol ĝi eksportis kaj la militaj elspezoj formanĝis preskaŭ la duonon de la registara budĝeto. Jam en 1949 la usona registaro decidis ne imposti privatajn mon-donacojn por Israelo. Paŝon post paŝo la mono-fluo pliiĝis. Inter 1949 kaj 1965 Israelo meze ricevis 63 milionojn da dolaroj jare, el kiuj 95 % kiel ekonomia
kaj nutraĵa helpo.
 
En 1959 oni lanĉis modestan programon por milita helpo. Sed la kreskanta araba naciismo devigis Vaŝingtonon forte pliigi la militan subtenon al Israelo. El tio rezultis ampleksa milita helpo-programo kiu inkluzivis liveradon de aviadiloj kaj raketoj. James Feron skribis la 11-an de junio 1966 en The NewYork Times, ke "… Usono devas sin apogi je surloka potenco kiel antaŭa linio por tiel eviti tro rektan engaĝitecon. Israelo komprenis, ke ĝi bone respondas al tiu difino".
 
Milita subteno
Ekde 1976 Israelo estis la plej grava ricevanto de usona helpo ĝis en 2003 Irako ‘ĝuis’ tiun rolon. Dum la lastaj dek jaroj la totala, ĉiujara milita helpo al Israelo variis inter 2,5 kaj 3,5 miliardoj da dolaroj. En 1998 estis decidite ke la ekonomia helpo malaperu favore al pliigo de la milita. En 2007 ambaŭ landoj faris novan, dekjaran akordon por globala milita helpo de 3 miliardoj jare. El tiu sumo Israelo rajtas elspezi kvaronon enlande. La restantaj tri kvaronoj estu nur por aĉetado de usonaj armiloj. La tiama ministro pri Internaj Aferoj deklaris, ke "sekura kaj forta Israelo estas io favora por Usono" kaj ke "paco ne estos atingebla sen potenco".
 
Ekzistas akordo laŭ kiu Usono garantias la liveradon de oleo al Israelo en kriza situacio. Krome, leĝo el 2007 rajtigas la usonan ministron pri Energio donaci monhelpon al israelaj institutoj por esploro kaj komercado de alternativaj energifontoj kaj por plibonigi energio-efikecon. Aldone al tiu vasta helpo Israelo ankaŭ profitas per partopreno al militaj projektoj kiel la Strategia Defendo-Iniciato (SDI). Sub ĉi lasta Israelo ellaboras la antiraketo-sistemon Arrow, por kiu la usona subteno jam atingis 1 miliardon da dolaroj. La rezulto de ĉio ĉi estas kolosa milita frap-potenco, per kiu Israelo kapablas, se necese, defendi la usonajn interesojn en la regiono.
Israelo disponas pri solide ekipita aerforto, pri raketoj longdistancaj kaj nuklea arsenalo kun, laŭtakse, kelkcento da nukle-kapoj. Krome, la usonaj informado-servoj povas akiri valorajn informojn de siaj israelaj kolegoj por sekretaj operacioj. Aliflanke, la militoj inter Israelo kaj la arabaj landoj estis idealaj eventoj por testi usonajn armilojn kaj la dummilitaj spertoj rezultis en tio, ke la fortike ellaborita milita industrio de Israelo fariĝis ege dezirata partnero por la usona milit-industria sektoro. Per sia potenca arsenalo Israelo fortege frapis la radikale naciismajn grupojn en Libano, Jordanio, Palestino kaj aliloke. Tio same validas por la naciismaj reĝimoj kiuj klopodis mem kaj plene kontroli la oleo-rezervojn.
 
 
Konsento inter usonanoj
Ekzistas konsento en la usonaj amaskomunikiloj kaj politika elitaro – tra limoj de la politikaj partioj - pri apogo al Israelo kaj ties politiko de okupado. Tio ankaŭ validas por la pli maldekstremaj ĉe la demokratoj kiuj, por aliaj eksterlandaj situacioj, sin montras apostoloj de homaj rajtoj kaj demokratio. Tamen ĉi tie ne sole strategiaj motivoj gravas sed ankaŭ intervenas io alia. Israelo ja elvokas historiajn sentimentojn en rilato kun la holokaŭsto kaj el tio naskiĝas reala timo esti konsiderata fia antisemito. En Usono oni ankaŭ sentas iun similecon kun la pionira spirito de la unuaj cionistoj en iliaj Kibuco-komunumoj. Plie, ekzistas multmiliona, dekstrema anaro de kristanoj kiuj havas ne sole bibliajn argumentojn por subteni la cionisman strebadon sed ankaŭ vidas Israelon kiel frontlandon por haltigi la ‘invademan’ islamon. Ilia influo kreskis dum la lastaj jaroj.
 
El Gallup-enketo komence de 2010 rezultis, ke 63 % de la usonanoj simpatias al Israelo. Krom grupo sen opinio, nur 15 % favoras la palestinanojn. La forto kaj influo de la judaj kaj cionismaj premgrupoj ja neniel estas subtaksenda. La plej influa organizaĵo estas AIPAC, kiu ĉiujare, en sia kongreso, sukcesas kompromiti la usonan politikan eliton. Kaj, evidente, ĉeestas ankaŭ la premgrupo de la armilindustrio por kiu ege gravas gardi la profitdonan militan kunlaboron kun Israelo. La armilindustrio cetere abunde provizas la baloto-kason de ambaŭ partioj por tiel akiri politikan influon.
 
Se Vaŝingtono vere deziras ekigi pacprocezon, tiam ĝi posedas ĉion por devigi Israelon sekvi la internacian juron kaj por ĝin devigi akcepti justan pacakordon. Sed, bedaŭrinde, estas iluzie kredi, ke ĝi efektive tiel agos.
 
 
 
Ludo De Brabander
 
 
 
 
El la revuo Vrede n-ro 406 (novembro-decembro 2010)
 

 

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by