Artikel
Tobias Franz
Printvriendelijke versie
Tags 
La Sabotado de la Paco

Foto: Manuel Chacon/Creative Commons (Marcha por la paz, Barrancabermeja, Santander)

La Sabotado de la Paco

La efektivigo de la pacinterkonsento, farita inter la Kolombia registaro kaj la FARC (Revolucia Militistaro de Kolombio) en la aŭtuno de 2016, evidentiĝis ankoraŭ ne sukcesa. Precipe la kresko de perforto kontraŭ la maldekstraj aktivuloj  kaj komunumgvidantoj konstituas grandan minacon.

Depost la parlamenta ratifiko de la fina interkonsento, fine de novembro 2016, dekstraj kvazaŭmilitistoj kaj lokaj drogbandoj  jam murdis 24 sociajn gvidantojn, el kiuj 16 en la komenco de tiu ĉi jaro. Nova golfo de perforto atingis eĉ la stratojn de Bogotà, kie freŝdataj bombatencoj kontraŭ manifestaciantoj kaj la policistoj klopodas submini la pacprocezon.

Kolombio estas lando kun longa historio de sistema kaj perforta supremado de maldekstraj kampanjuloj, feministaj aktivuloj, rasminoritatoj, ktp. La nuntempa prezidento Santos forstrekis sian pasintecon de ministro de  Defendo sub la fifama kaj dekstra prezidenteco de Alvaro Uribe (2002-2010). Li volas fasoni la post-konfliktan Kolombion, sed la pli kaj plia nombro de murdoj en regionoj kiuj antaŭe estis kontrolitaj de la FARC dubigas pri la kapableco kaj la preteco de la ŝtato protekti la marĝenajn civitanojn. La dekstra politika kampo, sub la gvidado de la antaŭa prezidento Uribe, klopodas aktive, kun la helpo de kvazaŭmilitistaj grupoj, plenigi la  potenc- kaj sekurecvakuon postlasita de la malmobilizitaj FARC-ribeluloj.

La celo ne nur estas la submino de la pacinterkonsento, sed ankaŭ la plivastigo de la teritoria atingopovo. Uribe, liaj narkotik-kapitalismaj amikoj, bienuloj kaj granskalaj brutbredistoj troviĝas en vetkuro por akiri malmultekostajn grundojn kun riĉaj naturaj fontoj. La narkotik-kapitalistoj kaj elitaj politikaj grupoj aliancitaj kun la agronomia industrio  timas ke farmistoj, senhejmigitaj pro la konflikto, revenos por repostuli siajn grundojn kiel estas reguligita per la pacinterkonsento. Dum la pasintaj 5 jardekoj de milito la Kolombia ŝtato, kun la helpo de kvazaŭmilitistoj, eksproprietigis amase rurajn grundojn  profite al  oligarkoj, agro-industriistoj kaj transnaciaj minejentreprenoj.

La dependeco de la elito de la drogenspezoj, de la plia militistigo de la lando kaj de la plivastigo de la ekonomia kreskadmodelo bazita sur la ekstrakto de naturaj riĉecoj de Kolombio,  estas la plej grava motivo malantaŭ la daŭra ciklo de perforto en la ruraj regionoj de la lando. Tiuj kiuj plej ofte estas konfrontitaj kun tio estas la multnombraj komunumaktivistoj, la farmistorganizacioj, sociallaboristoj kaj maldekstraj politikistoj kiuj aktive aspiras al daŭra paco, politika reprezentado kaj socia justeco. Estas maltrankvilige ke la pasintajn monatojn ĝuste ili estis konfrontitaj kun la plej granda minaco de perforto ekde jaroj.

Ekonomio

Dum la FARC-ribeluloj senarmigas kaj malmobilizas, nova ondo de perforto divastiĝas pli speciale en la regionoj kiujn ili antaŭe kontrolis. Temas pri pli ol ol 240 urboj kaj vilaĝoj tra la tuta  Kolombio. La plej multaj troviĝas en zono kie indiĝenaj grupoj, Afro-Kolombiaj komunumoj kaj malgrandaj farmistoj loĝas.

La militistaj trupoj de la registaro aliflanke estas konfrontitaj kun la granda defio adaptiĝi. Dum jardekoj ili batalis kontraŭ malamiko kiu nun ne plu estas. Multe da FARC-ribeluloj (kaj farmistoj) daŭre kalkulas je la militistigitaj enspezoj de la drogindustrio. Ili timas vivon en ekonomia marĝeno dum la malmobilizitaj ribeluloj rajtas ricevi ĉiumonatan monhelpon de poksimume 200 dolaroj, parto de ili preferas daŭre labori en la kontraŭleĝaj industrioj. La kvazaŭmilitistaj grupoj, kiuj nun klopodas profiti de la potencvakuo por pligrandigi sian parton en la profitdona drogkomerco, jam komencis la rekrutadon  de eks/antaŭaj FARC-ribeluloj kaj proponas ĉiumonatajn salarojn de 620 dolaroj – pli ol la duoblo de la minimuma salajro de la lando.  Por malalte aŭ neinstruita individuo la enpaŝado en la kolombia ekstreme fleksiĝema labormerkato liveras necertan kaj malbone pagitan postenon – se posteno estas disponebla en la formala sektoro. Kolombio havas post Kostariko la plej alta nombro de senlaboruloj de Sudameriko. Krome, la minimuma salajro estas inter la plej malaltaj de Sudameriko, dum la kostoj de vivtenado estas pli altaj ol la regiona averaĝo. Tio estas la rezulto  de la tradicie, novliberale direktita kolombia registaro, kiu ne estis kapabla aŭ preta krei ekonomian politikon de longdaŭra kaj inkluziva industria kreskado. Por rompi la ciklon de malriĉeco, dependeco de drogenspezoj kaj perforto, rapida aplikado de la nuntempa pacinterkonsento ne sufiĉas. Kolombio bezonas kompletan kaj ĝisfundan revizion de la novliberala ekonomia kreskadmodelo. Sen tiuj agadoj ĉiuj klopodoj por rompi la cirklorezonon de subevoluinteco, de drogo kaj perforto, restados nesukcesaj.

 

Tobias Franz estas postdoktoriĝa esploristo ĉe la Universitato de los Andes en Bogoto, Kolombio.

 

El la Revuo Vrede n-ro 441(januaro februaro marto)

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by