Artikel
Dogan Cemal
Printvriendelijke versie
Tags 
La subakvigo de la naskiĝejo de la civilizacio

La subakvigo de la naskiĝejo de la civilizacio

Hasankeyf estas unu el la plej malnovaj kontinue loĝataj lokoj sur tero, sed nova baraĵo minacas tiun arkeologian juvelon en Turka Kurdio.

En Kurdio alproksimiĝas la finstadio de unu el la plej polemikaj baraĵoj en la mondo. Lokaj loĝantoj, civilsociaj organizaĵoj kaj internaciaj aktivuloj tamen ankoraŭ ĉiam batalas por bloki la projekton. La Ilisu-baraĵo troviĝas en la sudoriento de Turkio sur la Tigriso-rivero. Tiu giganta artefarita lago senhejmigos ĉirkaŭ 78 000 homojn, la plimulto de ili kurdoj. 199 vilaĝoj kaj la historia urbo Hasankeyf tute aŭ parte subakviĝos. Ankaŭ ĉirkaŭ 3000 nomadaj familioj kiuj vivas en la regiono estos forpelitaj. Preskaŭ la duono de la damaĝitaj homoj – kaj inter ili ĉiuj nomadoj – ne posedas teron aŭ ne havas proprietaktojn. Ili do neniun kompenson ricevos. Nek tero estas provizita, eĉ ne por agraraj vilaĝanoj kiuj povas prezenti proprietakton, ankaŭ ne iu kompenso por la perdo de ilia fonto de enspezoj. Ili povos maksimume esti certaj pri tro malalta elaĉetsumo por sia proprietaĵo. Poste ili devas mem zorgi aliloke pri nova restadejo. Ĉiuj damaĝitaj familioj estos do konfrontitaj kun la perdo de siaj domo kaj porvivaĵo, la perturbo de siaj komunumaj kaj familiaj strukturoj kaj ebla estonto en malriĉeco en pli grandaj urboj.

La centralizisma sinteno de la turka registaro ne permesas iun ajn eblecon por partopreno de la damaĝita loĝantaro aŭ civilsociaj organizaĵoj rilate iu ajn aspekto de la projekto. Ĉio estas preskribita kaj decidita en Ankara, kie la Ŝtathidrolika Konstrukompanio (SK) kunordigas la projekton nome de la turka registaro. Ankara sciigis ke la damaĝita loĝantaro estos turkaj ĵurnaloj anoncis ke la Ilisu-projekto estas preta je 97%. Tio estas pridiskutebla ĉar oni ankoraŭ daŭre konstruas la hidro-elektran centralon sur la tereno kaj i. a. la novaj pontoj kaj reloĝigata sekvontan jaron kaj ke la regiono estos subakvigata je la komenco de 2019. En junio ĉi jare la vojoj apenaŭ pretiĝas.

Hasankeyf

Unu el la plej malnovaj kontinue loĝataj lokoj sur tero, la 12000 jara malnova urbo Hasankeyf, estos subakvigita kaŭze de la baraĵo. Estas loko de ekstraordinara beleco kiu estas difinita kiel la mezopotamia naskiĝejo de la civilizacio. En Hasankeyf kaj ĝia tuj apuda ĉirkaŭaĵo troviĝas centoj da monumentoj kaj miloj da neolitikaj grotoj el kiuj multaj estis loĝataj ĝis antaŭ ne longe. Hasanbeyt troviĝis dum jarcentoj sur la Silka Vojo kaj estis unu el la plej grandaj urboj en la mezepoko. Spuroj estas troveblaj de 20 diversaj orientaj kaj okcidentaj kulturoj. En la tuta regiono oni bezonus ankoraŭ fari dum multaj jaroj prudentajn  kaj sistematikajn arkeologiajn elfosadojn por prizorgi ke la kultura heredaĵo ne perdiĝu. La malnova urbo Hasanbeyt plenumas la condiĉojn por esti rekonita de Unesko kiel kultura heredaĵo, sed la turka ŝtato nemiam prezentis peton pri tio. Malgraŭ la multnombraj alvokoj de aktivuloj por protekti la regionon, Unesko ankoraŭ entreprenis neniun agadon.

En 2010 la turka registaro komencis la konstruon de la betonbloka urbo “Nova Hassankeyf”,  kien la loĝantoj de la damaĝita regiono eventuale povas transloĝiĝi.  Tamen, ili devas pagi por la novaj domoj, kiuj kostas du- aŭ trifoje pli ol la kompenso kiun ili ricevas de  la registaro. Tio grave ŝuldigus multajn familiojn. Laŭ la “Iniciato por Gardi Hasanfeyf Vivanta”, du trionoj de la homoj el la damaĝita regiono kiuj prezentis peton por apartamento en Nova Hasankeyf estis rifuzitaj de SK. La novaj apartamentoj estus anstataŭe venditaj al pli riĉaj homoj el aliaj urboj, kio kaŭzus tute alian socian strukturon en la nova urbo. SK antaŭvidas ke la unua parto da apartamentoj estos disponeblaj je la fino de 2017, sed laŭ onidiroj la konstruaĵoj estas  subkvalitaj, ĉar ege tro haste konstruitaj.

En majo la Zeymel Bey Tombomonumento, la unua de naŭ fragilaj monumentoj, estis komplete transloĝigita kun la celo konstrui “kulturan parkon” en Nova Hasankeyf. Unu de la nuraj du eŭropaj entreprenoj kiuj estas envolvitaj en la tuta Ilisu-projekto, estas la nederlanda Bresser Eŭrasia, kiu okupiĝas specife pri la translokado de la hasankeyfaj arkeologiaj monumentoj. Tiele la entrepreno kunkulpas pri la fakta detruo de grandvalora heredaĵo. La ironio de la detruo de urbo, kiu estis loĝata de post 10 000 antaŭ Kristo por konstrui “kulturan parkon” ŝajne tute preterpasas la atenton de la turka registaro. Ankara volas plenigi kun rubo pli ol 200 neolitikajn grotojn en la ĉirkaŭaĵo de la urbo. En aŭgusto malkonstru-entrepreno ricevis la taskon eksplodigi rokmuron per dinamito. La detruo, registrita sur videobendoj kaj fotoj, kolerigis homojn kaj organizaĵojn en la regiono kaj en tuta Turkio. La provincestro kaj la SK defendis sin klarigante ke la celo estis protekti la lokan loĝantaron kontraŭ falantaj ŝtonegoj. Mehmet Ali Aslan, parlamentano por la pro-kurda Demokrata Popola Partio (HDP), por protesti sin katenigis al roko,  pro kio la malkonstruado estis kelktempe haltigita. Mehmet deklaris ke li revenos kun pli da homoj se la dinamito-teamo rekomencus la laboron.

En 2015 la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj akceptis la proceson de kvin individuoj kiuj kontestas la detruon de kultura heredaĵo. Ili atendas verdikton ĉi jare.

Milistigo

Ĵurnalistoj Elza Egret kaj Tom Anderson priskribas en freŝdata artikolo en la brita magazino Red Pepper kiel ili vojaĝis la lastajn jarojn kvar foje al la Hasankeyf-regiono por kontroli la progreson de la baraĵo. El la intervjuoj kun la lokaj loĝantoj en 2015 montriĝis jam klare ke la sumoj proponitaj al ili por la devigaj transloĝiĝoj estis absolute ne sufiĉaj. Dum ilia lasta vizito al la regiono, Egret kaj Anderson, survoje al la loko de la Ilisu-baraĵo estis konfrontitaj kun militistaj kontroloj kaj esplordemandadoj. Kiam ili vizitis Novan Hasankeyf la polico avertis ilin ne fotografi. De tiam la situacio nur pli malboniĝis. Publikaj manifestacioj preskaŭ neebliĝis kaj la regionoj ĉirkaŭ Hasankeyf estis deklaritaj militistaj terzonoj. “La militistigo atingis tian nivelon ke ne plu eblis viziti la lokon kiel sendependa esploristo”, deklaris la Iniciato por Gardi Hasanfeyf Vivanta. Tiu ĉi somero Mathias Depardon, fotografisto  por National Geographic, estis arestita en Hasankeyf kie li laboris je raporto pri la kultura heredaĵo de la regiono. Li estis sen pardono elpelita.

La turka registaro promocias la baraĵon kun la perspektivo de elektro, “ekonomia kreskado, pli altaj enspezoj kaj novaj eblecoj por regiono kiu urĝe bezonas tion”. Tamen estas ankaŭ kelkaj nepublikaj kialoj por la konstruo de la baraĵo. Unue ĝi forpelos la kurdan popolon el iliaj vilaĝoj, disrompigante la konekton inter iliaj tero kaj kulturo.  Turkio klopodas jam dum multaj jardekoj asimili la Kurdojn en la lando. “Asimilado estas ege pli facila en urboj, kie la homoj parolas malpli la kurdan lingvon kaj kie la rilatoj kun la tradicia kurda kulturo estas pli malforta”, klarigas la kurda aktivulo Ercan Ayboga. “Tiu baraĵo subpremos, kontrolos kaj ekspluatos la Kurdojn”. Ercan rakontas ke la Ilisu-projekto ankaŭ rilatas al kapitalisma profitemo. “Ĝi ŝanĝos la ekonomiajn karakterizojn de la tuta regiono. Ĝi senhejmigos la homojn kaj asimilos ilin en la kapitalista produktadciklo.

Alia kialo pro  kiu Turkio nepre volas konstrui la baraĵon estas limigi ankoraŭ pli la liberecon de moviĝo de la gerilanoj de la PKK (Kurda Laborista Partio). La konstruado de turkaj militistaj fortikaĵoj sur la montpintoj kiuj ĉirkaŭas la baraĵon, jam certigas por la turka armeo pligrandan kontrolon de la tuta regiono.

La evakuadoj en la regiono, kaŭzitaj de la Ilisu-baraĵo, apartenas al pli vasta  politiko de perforto kaj trudinsistaj transloĝigoj en Bakur, la kurda regiono ene de la turkaj limoj. En la jaroj1990 miloj da kurdoj estis murditaj aŭ malaperis por ĉiam. Pli ol 3000 kurdaj vilaĝetoj estis detruitaj ĝis tuta forigo. Ekde 2015 la turka ŝtato lanĉis la plej grandan militistan kampanjon pri senhejmigo de la kurdoj depost la jaroj 1990. En diversaj urboj en tuta Bakur la kurdaj enloĝantoj sin deklaris aŭtonomaj de la turka ŝtato kiel reago al la perforto de la armeo kaj la subpremado de la kurdaj movadoj. Ili barikadis siajn kvartalojn por ne allasi la armeon  kaj policon. La respondo de la militistoj estis senkompata. Ili atakis la enloĝantoj kun tankoj kaj helikopteroj. Ekde tiam la kurdaj komunumoj en la urboj estas konfrontitaj kun arestadoj, mallibereco kan kunordigitaj atakoj de la polico kaj armeo. Laŭ Ercan Ayboga la inundigado kaj detruo de Hasankeyf estas en la logiko de la detruoj kaŭzitaj en partoj de almenaŭ sep urboj en Bakur dum la lastaj semajnoj kaj monatoj.

La kurda loĝantaro de la Sur-distrikto en la provinco Diyarbakir (Amed en la kurda lingvo) estas nuntempe ankaŭ viktimo de la trudinsistaj transloĝigoj. Sur estis unu el la regionoj kiuj sin deklaris sendependaj. Post la subpremado de la rezisto en Sur en 2016, la turka armeo detruis trionon de la malnova urbo. Forpeladoj ankoraŭ  ĉiam okazas kaj celas rompi la solidarecon en la komunumo kaj plivalorigi la urbon por pli riĉa publiko. La risko de perforto kaj senhejmigo ege pligrandiĝis pro la solidigo de la ŝtatpotenco ekde la fiaska puĉo kontraŭ la reĝimo de prezidento Erdogan en julio 2016. Ekde tiam centmiloj da homoj en tuta Turkio estas arestitaj kaj malliberigitaj, pli ol 140 komunikilkanaloj estis ĉesigitaj kaj pli ol 2000 lernejoj fermitaj. Pro la nacia reprezalio pluraj regionoj en la ĉirkaŭaĵo de Hasankeyf estas deklaritaj militistaj terzonoj. Tie svarmas Armitaj sekurecaj servoj kiuj  devas “protekti” la Ilisu-projekton.

Akvo kiel armilo

La turka registaro pretendas ke la Ilisu-baraĵo havos “grandegajn medio-avantaĝojn”. Tamen ĝi subakvigos 400 km da valoraj naturareo kaj havos katastrofajn sekvojn por la ekosistemo de la Tigrisobaseno. La malofta Eŭfrato-testudo (Rafetus eŭphraticus) estas nur unu de la multnombraj malaperontaj specioj kiuj troviĝas tie. La baraĵo havos ankaŭ gravajn konsekvencojn por Sirio kaj pli speciale por Irako. Ambaŭ landoj dependas de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato por sia akvoprovizado en la urboj kaj por la irigacio de siaj kulturgrundoj. La konservkapacito de la Ilisu-rezervujo povus dum monatoj haltigi fluon de la Tigriso al Irako, kio signifas gravan profanadon de la rajto pri akvo por la loĝantoj de la bordaj ŝtatoj kiuj troviĝas laŭflue de la baraĵo. La mezopotamiaj marĉoj en Irako – grava ekosistemo – estos detruitaj.

Krom tio la barado de la Tigriso ebligas Turkion uzi akvon kiel politika armilo. En 1992 la tiama ĉefministro de Turkio, Suleyman Demirel, diris:”Sirio, nek Irako povas havi rajtojn je la turkaj riveroj, same kiel Ankara ne povus havi rajtojn pri ilia nafto. Tio estas afero de suvereneco. Ni havas la rajton fari kion ni volas. La akvofontoj apartenas al Turkio kiel la naftofontoj al ili. Ili ne partoprenigas siajn oleofontojn kun ni kiel ni ne partoprenigas niajn akvofontojn kun ili”. Aktivulo Erkan Ayboga diras:” Turkio jam en la pasinteco uzis la akvon kiel politika armilo kontraŭ Sirio kaj faras tion nun kontraŭ la aŭtonoma kurda regiono Rojava, en la nordo de Sirio. Inter aprilo kaj junio de tiu ĉi jaro, Ankara haltigis la akvon de la Eŭfrato tiel ke Rojavo havis problemojn de manko de elektro kaj konsiderindan malpliiĝon de akvorprovizado por duonmiljono da homoj.

Bedaŭrinde la Ilusu-baraĵo ne signifas la fino de la historio. Turkio estas unu el la plej agemaj baraĵkonstruistoj en la mondo. Ĝi jam nombras 635 grandajn baraĵojn. La Ilisu-baraĵo dependas de la Sud Anatoli Projekto (SAP) kiu celas la konstruadon de 22 baraĵoj kaj 19 hidro-elektraj centraloj sur la Tigriso kaj la Eŭfrato. Laŭ kelkaj ekspertoj la elfinita SAP-projekto malpliigus la akvofluon al Sirio de 40% kaj al Irako de prefere 80%. Kiel parto de la SAP-projekto oni planas i. a. la konstruadon de baraĵo en Cizre, laŭflue de la Ilisu-baraĵo. Por funkcii, la Cizre-baraĵo plene dependus de la Ilisu-baraĵo.  La plano antaŭvidas ke la dua baraĵo kaptas la akvon kiu venas de Ilusu kaj forkondukas ĝin por la irigacio de la agrikulturo. La konstruado de la Sizre-baraĵo rezultos tre probable en plia izolado kaj forpelado de la kurdoj de iliaj teroj.

Rezisto estas necesa

La pasintajn jarojn aktivuloj organizis tra la tuta mondo faskon da agadoj por klopodi haltigi la konstruon de la Ilisu-baraĵo. La kampanjoj sukcesis veki sufiĉe da atento. Ili kaŭzis malakcelojn kaj kunhelpis por ke la eŭropaj eksport-kreditinstitucioj retiriĝis el la Ilisu projekto. En 2009 la famkonata turka kantisto Tarkan aliĝis al kelknombraj agadoj por la konservado de Hasankeyf kaj en 2012 kaj 2013 baraĵ-aktivuloj el Sudirako kaj eĉ el Brazilio iris al la malnova urbo por protesti. Jam en 2006 oni fondis la lokan: “ Iniciato por Gardi Hasanfeyf Vivanta”-n. Estas kolektivo de aktivuloj kaj 88 organizaĵoj, inter alie medio-organizaĵoj, virin- kaj homajrajtoj-organizaĵoj, kulturasocioj, neregistaraj sindikatoj kaj reprezentulojorganizaĵoj de la damaĝitaj komunumoj. La koalicio atentigas pri la decida intereso ne delasi la batalon nun kiam la Ilusi-projekto atingas sian finstadion. Estas ankaŭ grave konscii ke Ilisu ne estas la fino de la historio kaj estas ankaŭ necese daŭre rezisti kontraŭ la same malutilaj turkaj planoj pri estontaj baraĵprojektoj. La pli kaj pli militistigo de la regiono kaj la kreskanta reprezalio de la ordokonservadservoj ekde 2015 ne evidentigas tion. Internacia apogo kaj solidareco estas pro tio des pli gravaj.

El la revuo Vrede n-ro 443 (julio aŭgusto septembro)

 

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by