Artikel
Ludo De Brabander
Printvriendelijke versie
Libana ‘You Stink’-protesto. Sekvo de daŭra politika paralizo

Foto: ObservingEgo

Libana ‘You Stink’-protesto. Sekvo de daŭra politika paralizo

Tiu ĉi somero Libano estis dum multaj semajnoj teatro de stratprotesto. Kio komencis kiel reago al la amaso da mastrumaj ruboj kiun oni ne plu kolektis, evoluis al ĝenerala plendo kontraŭ la politika klaso. Manifestaciantoj riproĉas al la politikaj potenculoj nepotismon kaj celadon al propra intereso. La lando treniĝas jam dum jaroj de unu politika krizo al alia. La milito en la najbara lando Sirio kaj la granda alfluo de refuĝintoj nur pligravigis la situacion.

Rekta kaŭzo de la granda protestmanifestacioj sub la slogano ‘You Stink' estas disputo pri la kolektado de mastrumruboj. La plej grava rubejo en la najbaro de la ĉefurbo Bejruto estas plenplena. La magistrata kontrakto kun la rubaĵoprilaborada firmao Sukleen finiĝis. La registaro ne sukcesis pritrakti novan kontrakton. Sukleen, kiu estas intense ligita al la potenca Hariri-familio de la antaŭaj ĉefministroj Rafik kaj (filo) Saad Hariri, kondutas kiel monopolisto kaj alkalkulas tro altajn prezojn, tiel estas la plendoj. Sukleen havas ankaŭ duban reputacion rilate al la medio kaj ne respektis la laŭkontraktajn kondiĉojn pri mediprotekta prilaborado de la rubaĵo. La rubaĵokrizo estas nur la lasta aspekto de la malbona servodonado en la lando. Ekzemple, 25 jaroj post la interna milito (1975-1990), Libano ankoraŭ ĉiam luktas kun multnombraj, kelkfoje longdaŭraj kurentinterrompoj. Malantaŭ tio ĉi la rivaleco en la politika kasto ludas rolon. Ĝi havas sektecan bazon, kiu la lastaj jaroj grave paralizas la politikan strukturon.

SEKTISMO

La sektismo estas malnova doloro en la lando. La francaj koloniistoj aplikis politikon de dividi kaj imperi. Ili dividis sian mandatlandon (Sirio kaj Libano, 1923-1943) plejparte laŭ etnik-kulturaj linioj, krom tio aktive uzante la ekzistantajn kontrastojn. Kvankam Libano en la komenco estis antaŭdestinita por kristana enklavo en la regiono, la Francoj elektis por la kreado de ‘Pligranda Libano’: la kristanaj kaj druzaj teritorioj de la Otomana provinco ’Libanamontaro’ estis kunigitaj kun distriktoj kie ankaŭ aliaj popolgrupoj vivis (Tripolo, Cidono kaj la Bekaa), kvankam tiuj prefere vidis sian estonton ene de ‘Granda Sirio’. Inter la etne, kulture kaj relegie dividita loĝantaro de la kolonia Libano regis granda malkonkordo pri la nacia identeco. Post la sendependeco la kristanaj politikaj protagonistoj elektisokcidentan direkton, dum la plejmultaj islamanoj sentis alogon al la araba naciismo, kiel propagandita de la egipta prezidento Nasser.

La konfesia diverseco de la libana loĝantaro estis institucie ankrita okaze de la sendependeco per Nacia Pakto (1943) kun dividkriterioj por gravaj politikaj postenoj kaj parlamentanoj laŭ religi-kulturaj linioj. Tiel validas la regulo ke la prezidento estas kristana, la ĉefministro sunaisto kaj la prezidanto de la parlamento ŝijaisto. Kristanoj obtenis, surbaze de popolnombrado de 1932, la majoritaton en la parlamento. Demografiaj evoluoj tamen zorgis ke la dividkriterio de tiu statika kofesia sistemo ne plu reflektis la realon (kristanoj minoritatiĝis). La malaktualiĝinta arkitekturo kaŭzis kreskantan malkontenton ĉe tiuj kiuj sin sentis malavantaĝitaj. La sekvo estis interna milito. Kvankam, jam dum tuta postmilita historio, klopodoj por abolicii la konfesian sistemon superas finfine malmulte ŝanĝiĝis. Estas vere ke la interkonsentoj de Taifo (novembro 1989), kiuj ĉesigis la sangan libanan internan militon (1975-1990), restarigis la instituciajn neekvilibrecojn, sed konfirmis tamen la sektismajn principojn de la politika sistemo.

KORUPTO KAJ NEPOTISMO

La lastaj jaroj Libano denove luktas kun pliprofundiĝanta krizo sekve de la sektismaj rivalecoj kiuj ankoraŭ ĉiam ekzistas en la lando. La lando estas jam pli ol unu jaro sen prezidento, dum la Libana parlemento jam du foje pludaŭrigis sian mandaton sen elektadoj pro manko de interkonsento pri la reformo de la elektsistemo. La lando estus tro malsekura por organizi elektadojn. Due, okazas pligrandiĝanta malkontenteco ĉe la loĝantaro (trans la konfesiaj limoj) pri la gvidanta politika kasto, al kiu oni riproĉas malbonan regadon, korupton, klientofidigon kaj nepotismon. La politika servodono estus sekve de tio sufiĉe malbona.

La libanaj manifestaciantoj plendas ke politikaj potencpozicioj alportas ekonomiajn avantaĝojn, dum multe da homoj apenaŭ sukcesas ekvilibrigi sian buĝeton. Tio ankoraŭ pligraviĝis pro la amasa alfluo de rifuĝintoj el la najbarlando Sirio – cetere ankaŭ la tria krizo kiu trafas nuntempe (momente) Libanon. Fine, la sektismo ĝuis favoran venton pro la enmiksiĝo de la libanaj milicioj en la siria konflikto.

POLITIKA PARALIZO

Post la murdo de la antaŭa ĉefministro Hariri en 2005, Libano dividiĝis en du grandaj politikaj aliancoj: unu por-Sirio kaj unu kontraŭ-Sirio. Post la fino de la interna milito en Libano, Sirio fakte kontrolis la landon per konstanta militista ĉeesto. Internacia premo kaj kontraŭ-Siriaj protestmanifestacioj zorgis ke en 2005 Sirio devis retiri siajn trupojn. Laŭ la pro-Sirio-8-marto-alianco, kun la ŝijaista Hezbollah kaj la kristana Libera Patriota Movado kiel plej gravaj komponantoj, la retiriĝo de Sirio estis konsekvenco de usona kaj israela enmiksaĵo celante la malfortigon de la Hezbollah-rezisto kontraŭ Israelo. La interna milito en la najbara lando Sirio akrigis ankoraŭ la kontraston inter la du libanaj partioj. Hezbollah, kiu disponis pri potenca armita milicio, kuris helpe al la siria reĝimo. Tio provokis frustritajn reagojn ĉe la libanaj sunaistoj kiuj subtenas la sunaistan opozicion en Sirio kaj riproĉis Hezbollahon kuntreni Libanon en la siria interna milito. Kvankam la efektiva enmiksado de libanaj sunaistoj en Sirio restis limigita, aperis en Libano mem radikalaj sunaistaj islamanoj kiuj starigis violentan kampanjon. En 2013 kaj 2014 ili plenumis pluraj memmortigajn kaj aliajn atencojn kiuj celis precipe la Hezbollah-batalantojn, ŝijaistajn kvartalojn, iranajn celojn kaj la libanan armeon. La memmortigaj atencoj legitimigis poste denove aldonajn sekurigajn antaŭrimedojn, kiel la instalo de kontrolpostenoj kaj armitaj patroloj.

La akrigitaj kontrastoj malfaciligis la elekton de nova prezidento, posteno kiu tradicie estas ŝuldata al la kristanoj. La du plej gravaj kristanaj partioj (la Libanaj Fortoj de Samir Geagea kaj la Libera Patriota Movado de Michel Aoun) troviĝas en du kontraŭaj politikaj aliancoj. La prezidento devas esti elektita per du triona majoritato de la parlamento, sed ekde aprilo 2014 jam 25-foje oni vane klopodis tion. Aŭ la bezonata majoritato, aŭ la bezonata kvorumo ne estis atingita. Ŝajne neniu partio volas moderigi sin.

La plej grava sunaista partio (la Estontecomovado) kaŭzis kompletan senelirejon deklarante ke ĝi rifuzas konsenti pri novaj parlamentelektadoj tiel longe ke la prezidento ne estas elektita. Normale la prezidentelektado devis okazi en la printempo de 2013, sed post unua plilongigo de 17 monatoj, la parlamento voĉdonis en novembro 2014 leĝon kiu plilongigis sian propran mandaton ankoraŭ je 31 monatoj ĝis junio 2017. Diversaj parlamentanoj donis kiel plej grava argumento la plimalboniĝintan sekurecon por prokrasti la elektadon, sed granda malkonkordo regis ankaŭ pri la reformo de la elektoleĝo. La popolo akuzis la parlamentanojn meti siajn propran intereson super la ĝenerala intereso, sed ilia pozicio restas nediskutebla. Freŝdata raporto de la Internatial Crisis Groupe resumas jene: “ Parlamentanoj sin faras nemalhaveblaj por la elektantoj pro la malperfekteco de la ŝtato: ilia ĉeesto en la ŝtatinstitucioj certigas iugradan redividon pro ilia patronaj interrilatoj (kiuj povas havi politikajn, sociajn, ekonomiajn, jurajn kaj sekurecajn dimensiojn). Ĝi povas havi iugradan stabilecon (ĉar ili havas komunan intereson en la konservado de la potencostrukturoj de kio ili komune profitas). Alivorte: membroj de politika klaso konservas tamen la malfortecon de la ŝtato, sed prizorgas ankaŭ ke ĝi pli malpli restas stabila .

RIFUĜINTOJKRIZO

La fragileco de tiu libana politika kaj ekonomia pejzaĝo estas submetita al pli kaj pli da premo ĉar pli ol 1,1 miljonoj da rifuĝintoj postulas helpon. Kvankam oni parolas pri granda solidareco ĉe la libana popolo por la siriaj rifuĝintoj, ili estas pli kaj pli ofte viktimoj de atakoj kaj diskriminacioj. La rifuĝintoj kaŭzas aldonan premon sur la labormerkato kaj la socialaj provizoj. Laŭ la Monda Banko Libano suferas grandan ekonomiajn perdojn (malleviĝo de 2,9% de la BBP) kaj 10% de la laborpostenoj perdiĝis. Nur por kontentigi la bezonon pri instruado por la junaj siriaj rifuĝintoj la lando bezonas aldone pli malpli 400 miljonojn da dolaroj. En aprilo 2015 la libana registaro submetis la eniron en la teritorion al fortaj limigaj kondiĉoj. El tio sekvas ke multaj inter ili ne plu sin registras kaj ke ili devas transvivi en malfacilaj kondiĉoj. 75% de la siriaj infanoj de rifuĝintoj ne iras al la lernejo. Libano sin tenas al ‘no-camp’-politiko pro kio la rifuĝintoj vivas dissemitaj en 1700 diversaj lokoj. La urboj kaj komunumoj respondecas pri la bazprovizoj, tamen ili plejofte ne disponas pri la rimedoj.

El la Revuo Vrede nro 435 (septembro-oktobro 2015)

 

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by