Ludo De Brabander
Printvriendelijke versie

Milito en Sirio ... por gaso (n-ro 421 / maj-jun 2013)

La konflikto en Sirio jam delonge ne plu temas pri nur la persono de prezidento Assad. Ankaŭ tute ne temas pri simple interna afero. En Sirio sin renkontas la interesoj de diversaj internaciaj kaj regionaj grandpotencoj. Ili tie militas pere de lokaj armitaj grupoj aŭ pere de la registara armeo. Unu el tiuj interesoj temas pri malfermo de gaso-rezervo kaj  transporto de gaso el la suda Parskampo  (Irana nomado) aŭ Nordkampo  (Katara nomado)  kiun Irano kaj Kataro dividas en la Persa Golfo. Kun la eŭropa merkato kiel loga perspektivo.

Eŭropa Unio nuntempe devas importi duonon de sia energio-bezono kaj por tio ĝi pli kaj pli dependas de gaso el Rusio. Laŭ kalkuloj de Eŭropa Unio en 2007 la parto kiun Rusio liveris al ĝi en gaso-importado  atingis 38,7%. Depost kiam Rusio en 2009 kelkan tempon fermis la gasokranon al Ukrainio, tra kiu ankaŭ la gaso por Eŭropo devas pasi, EU iĝis konscia pri sia vundebla pozicio kaj nepre volas  diversigi sian gaso-importadon. Pli da liverantoj kaj da fontoj ankaŭ por pli favoraj prezoj.   La samon deziras Turkio, la dua plej grava bezonanto  de gaso el Rusio. Tio klarigas kial oni tiom intense observas la monde plej gtandan gasokampon  kiu troviĝas en la Persa Golfo. Ĝin dividas du rivaloj: Irano kaj Kataro. Ambaŭ landoj serĉas tervojon por transporti la gason el tiu kampo. Kaj ambaŭ deziras trajekton trans siria teritorio kaj laŭ la Mediteraneo al Eŭropo.

‘Islama’ gasodukto

En la somero de 2011 Irano, Sirio kaj Irako konkludis principan akordon por konstruo de 5000 km longan gasodukton, nomita ‘Islama tergasodukto- projekto’ kostanta 10 miliardojn da dolaroj. En januaro 2013 tiuj intertraktadoj alportis akordon pri teknikaj, komercaj kaj financaj principoj same kiel pri aparta disbranĉigo por Sud-Libano,  regiono kie forte staras Hezbollah. Laŭ la irana registaro tage ĝis 110 milionoj m³ kapablos traflui tiun tergasodukton.

Ĉi rilate la rolo de Irako estas rimarkinda. Ĝi ja pli kaj pli nestas sin en la tielnomatan ‘ŝijitan akson’ de tiu regiono, konsistanta el Irano, Sirio, Libana Hezbollah kaj Irako. Irako tiel estus ne nur transira lando sed samtempe gaso-konsumanto, same kiel Sirio. En Irako nun regas ĉefministro Niuri al-Maliki.  Li ankaŭ ĉefas super la ŝijita Dawa-partio, kiu historie pluhavas bonajn rilatojn kun Irano. Plimulto de la loĝantaro en Irako estas ŝijita, same kiel en Irano. Kaj same kiel tiu de Irano, ankaŭ la registaro de Irako rillatas malamike kun Saud-Arabio kaj Kataro.

La Saudia Dinastio nomis, post lia posteniĝo, al-Maliki-n ‘spiono de Irano’.  Dum intervjuo en libana sendostacio al-Maliki kulpigis Saud-Arabion kaj Kataron komploti kontraŭ sia registaro  kaj subteni armitajn grupojn en sia lando.  La  kreskanta influo de Irano en Irakon estas vere zorgiga por Vaŝingtono.

Embargo kontraŭ Irano

La eksterlanda politiko de Europa Unio kaj de Usono celas plene izoli Iranon pro ties supozita nuklearmila programo, sed ankaŭ pro profunda malŝato de la obstina Mollah-reĝimo. Ekzistas do unu gravega obstaklo kontraŭ la gasodukta projekto de Irano: la financa kaj ekonomia embargo de Usono kaj Eŭropo kontraŭ la lando. El tio rezultas momenta, materia senpovo de Irano por esplori kaj ekspluati sian gasokampon. Por tion atingi ĝi bezonus proksimume 50 miliardojn da dolaroj.  En Okcidento oni cetere volas nepre eviti ke Irano, kun ĝia abomeninda reĝimo, fariĝu unu el la plej gravaj liverantoj en la eŭropa gasomerkato kaj tial favoris Kataron kiel liveranton. Tio estus ankaŭ interesa por Turkio, ĉar aktuale ĝi estas ekskludita el la ‘islama gasodukta projekto’.

Katara tergaso

Kataro estas eta lando sed tia ĝi troviĝas super la tria plej granda gaso-rezervo  en la mondo, post Rusio kaj Irano. Jam ekde 2008 ĝi serĉas alternativan tervojon por transporti fluidigitan tergason (LNG) el la Nordkampo. Ĝis nun ĝi transportas tiun LNG per tankoŝipoj laŭ la Persa Golfo, tra la Strato de Hormuz, sed la minaco de konflikto inter, unuflanke Israelo kaj Usono, kaj aliflanke Irano, forte endanĝerigas tiun trajekton. Jam plurfoje Irano minacis fermi tiun  Straton de Hormuz se estiĝus milita konflikto. Kataro preferus gasodukton tra Saud-Arabio, Jordanio kaj Sirio al la eŭropa merkato. Tio ankaŭ ebligus konekton kun la Nabucco-trajekto, la planita transportvojo de gaso el la regiono de la Kaspia Maro tra Turkio al Eŭropo. Turkio, siaflanke, volas plifortigi sian pozicion de noda punkto por gasoduktoj, sed ankaŭ serĉas gason  malpli kostan por propra konsumo. La trajekto pri kiu Kataro  forte revas tamen restas vana espero, tiom longe kiom la nuna reĝimo gardas sian potencon en Damasko. Kataro tre klare strebas al reĝimo-ŝanĝo en Sirio kaj sin montras kiel unu el la plej gravaj armilo-liverantoj por la ribelaj grupoj en Sirio, precipe por la armitaj brigadoj ligitaj al la  Moslimfratoj. Cetere, ĝi plene povas kalkuli je apogo ne sole de Turkio kaj Jordanio, sed ankaŭ de Eŭropa Unio kaj Usono. Por Usono la eventuala kolapso de la siria reĝimo havus tre favoran sekvon: Irano eĉ pli izoliĝus.

Batalo por la gaso-merkato en Eŭropo

Eŭropo volas iĝi pli sendependa de la tergaso el Rusio. Tergaso el Kataro tial estas tre bonvena. La apogo kiun landoj kiel Francio kaj Britio donas (aŭ klopodas doni) al la opozicio  aŭ al la Libera Siria Armeo (i.a. per nuligo de la nuna armila embargo) estas tiel klarigebla. Alia klarigo estas sopiro al kataraj investoj en industriaj sferoj de Eŭropo. Apud la nunaj investoj en komunikado, sporto kaj publikaj entreprenoj Kataro nun ankaŭ planas investojn de 13 miliardoj da dolaroj en Eŭropo.  Depost kiam la emiro Hamad Bin Khalifa al-Thani forpuŝis sian patron el la katara trono en 1995, li gvidas ekonomian politikon kiu celas malpliigi la nunan dependecon de krudmaterialoj. Tiucele li monde reinvestas siajn enspezojn en diversajn aliajn sektorojn. Ĉefe inter Francio kaj Kataro ekzistas speciala rilato. En 2007 la unuan fojon emiro estis akceptita en la francia prezidenta palaco, tiam loĝata fare de Nicolas Sarkozy. Sub la nuna prezidento François Hollande tiuj bonaj rilatoj afable pludaŭras. La Katara Investo-Aŭtoritato posedas akciojn en tre diversaj francaj multnaciaj entreprenoj. Eĉ la futbal-teamo Paris Saint Germain  estis aĉetita far Kataro.     

Siatempe Francio kaj Kataro ludis gravan rolon ĉe la forpelado de la libia gvidanto Khadafi. Ankaŭ en Sirio ambaŭ ŝtatoj apartenas al la eta grupo da landoj kiuj plej fervoras por forigi prezidenton Al-Assad. Kaj ambaŭ ankaŭ apogas la samajn opoziciajn grupojn, ĉefe la Nacian Sirian Koalicion.

Kataro ne limigas siajn eŭropajn investojn nur al Francio. En Britio la lando posedas ne malpli ol 20% de la Londona Borso (London Stock Exchange) kaj ĝi eĉ estas la plej grava akciulo de la britia  financa servodonanto Barclays.  La emirejo ankaŭ amase investis en la lastaj Olimpaj Ludoj kaj estas posedanto (95%) de la plej alta konstruaĵo en Londono ‘The Shard’ (310 metrojn alta). Aliflanke, en Germanio la katara mono troviĝas en kernaj entreprenoj kiel Volkswagen, Porsche, la konstrugiganto Hochtief kaj Siemens. Kvankam Germanio kritike sintenas rilate al la opozicio en Sirio kaj timas pri potenco-transpreno fare de radikalaj islamistoj, tamen estas germanaj trupoj kiuj manipulas la Patriot-raketojn kiujn oni instalis en Turkio por kontraŭi ‘la minacon’ el Sirio. Kontraŭe al Britio kaj Francio, momente Germanio ne volas parte nuligi la armilan embargon kio ja permesus libere armi la opozicion. Sed tiu sinteno flaras dube kiam estis anoncita liverado, far Germanio, de 62 bataltankoj kaj 24 batal-houbizoj al Kataro.

Kion faras Rusio? Kaj la aliaj?

Rusio, kiu posedas propran marbazon en la siria marloko Tartus, malfide observadas la ambiciojn de Irano kaj Kataro rilate la tergason kiun ili intencas liveri al Eŭropo. La propra, superrega pozicio de Rusio kiel gaso-liveranto al Eŭropo ja riskas grave endanĝeriĝi. Rusio provizore ne timu la tergason de Irano pro ties konflikto kun Okcidento kaj Israelo.  Sed se la siria reĝimo malaperas kaj ĝin anstataŭas registaro de Moslimfratoj, tiam la plano de Kataro por gasodukto tuj aperos realigebla.

Se la siria prezidento Bashir al-Assad efektive estos forpelita, tio estus duobla gajno por Usono. Rusio ja perdus gravegan apogpunkton kaj Usono povus pli firme kontroli la tutan regionon.  Se por-usona registaro anstataŭus la nunan, tio tuj signifus rompon de la ‘ŝijita alianco’, kio grave malfortigus Iranon kaj la libanan Hezbollah-on, do la malamikojn de Usono kaj Israelo.

Kataro kaj Usono vartas komunajn avantaĝojn. La usona Central Command troviĝas en la katara ĉefurbo Doha, apud usona flugarmea bazo. Tio ebligas ilin firme kontroli la Persan Golfon. Tamen, por Kataro ekzistas dilemo. La ĉeesto de Usono ja zorgas por ekstra milita apogo se Irano atakus Kataron, sed tiu sama usona ĉeesto ankaŭ estas tikla provoko por tia atako.

Kaprompa, delikata kaj danĝera ... kompatinda Mezoriento.

El la revuo Vrede n-ro 421 (majo-junio 2013)       

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by