Antoine Uytterhaeghe
Printvriendelijke versie

Nabucco: baldaŭ preta gasodukto serĉas liverantojn (n-ro 399 / sep-okt 2009)

 

 

Nabucco: baldaŭ preta gasodukto serĉas liverantojn

 

Eŭropo ĝoje festenas subskribante la Nabucco-akordon dank’al kiu ĝi fariĝos sendependa de la rusia gaso. Sed ĉu tio vere estas taŭga alternativo ? Se oni ja volas preteriri Rusion tiam nur Irano estos konvena gaso-liveranto.

*

Same kiel en la opero Nabucco de Verdi, kie fanfaro kaj trumpetoj triumfe laŭtas por soleni la sinliberigon de la Hebreoj disde la Babilona subpremo, ankaŭ entuziasmo abundis ĉe la eŭropanoj dum la subskriba ceremonio de la Nabucco-projekto. Nomo tre taŭga por la gasodukto kies celo estas rompi la ĝisnunan dependecon de Rusio rilate al tergaso. Al la ceremonio ĉeestis la prezidanto de la Eŭropa Komisio, Borroso, reprezentantoj de la eŭropaj ŝtatoj rekte ligitaj al la projekto kaj delegacio el la usona politika kaj ekonomia mondo.

Nabucco tamen tre pene naskiĝis. Jenaj landoj partoprenas al la projekto: Germanio kun RWE, Aŭstrio kun MOL, Rumanio kunTransgas, Hungario, Bulgario kun BEH kaj Turkio kun Batas, ĉiu kun 16,67 procentoj de la akcioj. La ĉefsidejo troviĝos en Vieno.

La fina celo estas ebligi en 2014 la alfluon per Nabucco al Eŭropo, de 31 miliardoj kubmetroj da gaso, tra Azerbajĝano. Grava disputo dum la senfina intertraktado estis la postulo de Ankara povi aĉeti favorpreze la gason kiu trapasos la turkian teritorion. La turkia ministro pri energio, Taner Yildiz, deklaris esti preta por aĉeti jare ne malpli ol 4,5 miliardojn kubmetrojn da gaso transportita per Nabucco. Tio klare montras la ŝlosilan pozicion de Turkio en tiu plurnacia projekto.

Kiu liveros la gason ?

Decidi pri la estonta gaso-liveranto estas nebula kaj eĉ tikla problemo. Se oni nepre volas preteriri Rusion, tiam nur Irano estas konsiderebla kiel ‘serioza’ liveranto. Sed nuntempe ties tumulta interna situacio ege malfaciligas tian gaso-vendon al eksterlando. La Nabucco-projekto videble ludas gravan rolon en la daŭra interesiĝo kiun Usono kaj Eŭropo montras pri Irano. Ĉi rilate oni lerte uzas la nuklean programon de Irano por pravigi eventualan militan intervenon kontraŭ Teherano. Kiel konate, Vaŝingtono kaj ties aliancanoj tre favoras reĝimo-ŝanĝon en Irano. Por tion atingi oni malavare donacas monon al diversaj grupoj de oponantoj en la lando, ne sole al sinceraj demokratoj sed ankaŭ al adeptoj de la detronigita ŝaho kaj al politikaj karieristoj en- kaj eksterlande. Nabucco estas prioritata temo por Vaŝingtono. Ĝi estas esenca parto de strategia planado por kontroli la eŭrop-azian regionon kaj por tie daŭre hegemonii. Tiu koncepto plu validas malgraŭ nova prezidento en Usono.

Kosto : ok miliardoj da eŭroj

La trajektorio de Nabucco komenciĝas en Erzurum (orienta Turkio), eniras Eŭropon en Bulgario, iras tra Rumanio kaj Hungario ĝis Baumgarten en Aŭstrio de kie ĝi eniros Germanion. Por ne plu esti dependa de gaso el Rusio kaj de nestabilaj ŝtatoj (kiel Ukrainio) oni elspezos ok miliardojn da eŭroj. Kompreneble, tiun fakturon fine pagos la gaso-konsumantoj.

La plej forta ekonomio en Eŭropo, nome Germanio, nuntempe akiras duonon de sia tergaso el Rusio, la resto venas el la ‘gasokampoj’ de la Norda Maro kies produktiveco daŭre malpliiĝas. En la estonto la landoj de Eŭropa Unio nepre devos ĉu aĉeti pli da gaso el Rusio, ĉu serĉi aliajn liverantojn.

Monopolo de Rusio kiel gaso-liveranto neniel estas komforta situacio. La sinsekvaj kvereloj inter Ukrainio kaj Rusio jam plurfoje montris kiel rapide la gaso-krano al Eŭropo povas esti fermita se la rusia Gazprom aŭ iu trairita lando tion decidas. Eĉ se Rusio dezirus pruvi ke ĝi estas politike fidinda liveranto garantianta ke la gaso-krano neniel estos fermita, tamen ĝia fakta monopolo permesos al Rusio ege profitdone ekspluati tiun situacion.

Riskoplenaj opcioj

Ĉu ekzistas taŭgaj alternativoj por gaso-liverado al Eŭropo sen trairo de rusia teritorio? Jes, sed nur malmultaj kaj neniu plene fidinda. Kiam Angela Merkel estis prezidantino de Eŭropa Unio ŝia Ostpolitik [politiko al oriento]favoris Turkmenion kaj Uzbekion kiel gaso-liverantojn por Eŭropo. Du landoj kun fireputacio rilate al respekto de homaj rajtoj. Turkmenio nuntempe estas konsiderata kandidato por gaso-liverado al la gasodukto Nabucco. Sed konduki tiun gason al Nabucco en Turkio sen trairi rusian teritorion estas nur ebla per gasodukto sub la Kaspia Maro. Oni ankaŭ povus transporti la gason per ŝipo sed tiam oni unue devas igi la gason likva, kio estas ege kosta procezo. Aliflanke, submara gasodukto estas jure kompleksa afero ĉar ĉiuj ŝtatoj ĉirkaŭ la Kaspia Maro nepre devas pri tio akordiĝi. Rusio sendube fortege agados por tion malebligi.(…)

Aliaj kandidatoj kiel Azerbajĝano kaj Irako ankaŭ ne estas plentaŭgaj alternativoj. Baku (ĉefurbo de Azerbajĝano) antaŭ nelonge negocis kun Moskvo pri aldona grandkvanta gaso-liverado (500 milionoj da kubmetroj). Laŭ iuj fontoj tiu kvanto verŝajne estos pliigita ĝis 1,5 miliardoj da kubmetroj jare. Por Moskvo kaj ties gaso-giganto Gazprom tiu negoco estas grava politika sukceso, eĉ se je altega prezo: 350 dolaroj por 1000 kubmetroj da gaso el la gaso-kampoj de Sjah Deniz. Laŭtakse Azerbajĝano kapablas liveri maksimume 4,5 miliardojn kubmetrojn da gaso jare.

Irako provizore ankaŭ ne estas konvena liveranto. La nuna gaso-vendo far la Irako-Kurda regiono al Aŭstrio kaj Hungario eĉ okazas sen aprobo de la centra iraka registaro. Cetere, Turkio ne permesas ke gaso el la kurda regiono de Irako trairu sian teritorion.

Kaj Irano ? Pika dilemo.

Se oni volas profitdone ekspluati Nabuccon sen ajna interveno de Rusio, tiam restas nur unu alternativo, nome Irano. Irano ja posedas la duan plej grandan gaso-rezervon en la mondo (…). Do, se Eŭropa Unio nepre volas alternativon por la gaso el Rusio, ĝi trovos tion nur en Irano.

La plej bona vojo por konduki la iranan gason al Nabucco iras tra la malgranda ŝtato Armenio. Jam en 2007 estis konstruita malgranda gasodukto por alporti iranan gason al Armenio. Tio klarigas kial la usona prezidento Obama, dum sia vizito al Ankara, admonis Turkion ke tiu trovu kompromison por la daŭra disputo kun Armenio. Tio ja estus tre bonvena en kazo de reĝimo-ŝanĝo en Teherano. La nunna irana registaro plej volonte liverus gason al Eŭropo, sed ĉi tiu ne deziras (iom premita far Usono…) intertrakti kun la aktuala reĝimo en Irano. Kiu per embargoj kaj ekonomiaj rimedoj intencas influi la iranan regadon, tiu ja ne povas fariĝi dependa de Irano koncerne gaso-liveradon.

Kiam Nabucco estis nur ek-ideo, oni planis Iranon kiel ĉefan gaso-liveranton. Sed post interveno de la usona administrejo sub prezidento Georges W.Bush la Nabucco-planado estis ŝanĝita kaj oni pli atente konsideris la gaso-rezervojn apud la Kaspia Maro. (…)

Restas tamen pripensinda principa demando : ĉu ne estus preferinde investi la ok miliardojn da eŭroj de tiu riskoplena Nabucco-projekto por serioze esplori kaj realigi alternativan energio-produktadon ?

 

Antoine Uytterhaeghe

El la revuo Vrede n-ro 399 (septembro-oktobro 2009)

 

 

 

steun ons

© 2020 vrede vzw - website by