Ludo De Brabander
Printvriendelijke versie

Ne okazos milito kontraŭ Iranon … ne tuj. (n-ro 405 / sep – okt 2010)

Ne okazos milito kontraŭ Iranon … ne tuj

Ĉu venos milito kontraŭ Iranon ? Ne… almenaŭ ne en proksima estonteco. Usono nuntempe okupiĝas per retiro de siaj bataltrupoj el Irako. Laŭdire la restanta usona armeo en Irako tie nur trejnados kaj instruos la irakajn trupojn. Se efektive ekzistus tutpretaj planoj por tuja atako kontraŭ Iranon, tiam la nuna retirado el Irako estus logike nekomprenebla. Plia argumento : Irano forte influadas la sekteman ŝijitan movadon en Irako kaj eventuala atako kontraŭ Iranon eksterdube estigos aldonajn perturbojn en Irako.

Irano limas ne sole al Irako sed ankaŭ al Afganio. Estas klare ke, se atakita aŭ milite minacita, Irano ne hezitos subteni la armitan reziston en ambaŭ najbaraj landoj. Irano havas ankaŭ aliajn atutojn. Atako far Usono riskas grave perturbi la intensan ŝarĝo-transporton en la Golfo de Hormuz. Dum la Irak-Irana milito (1980-88) montriĝis ke Irano kapablis tie preskaŭ lamigi la martrafikon, el kio sekvis forta plialtiĝo de la internacia oleo-prezo kaj akompana ekonomia regreso. Cetere, aldona konflikto en Mez-Oriento estus tre maloportuna por prezidento Obama kiu ja celas ‘progresi’ en tiu regiono por plifortigi sian pozicion okaze de la usonaj prezidento-elektoj en 2012.

Militema klano ade kreskas

Atako do ne tuj okazos, sed tio ne signifas ke ĝi neniam okazos. Militado ne ĉiam rezultas el racia rezonado kaj ĝiaj konsekvencoj plejofte estas treege malbone enkalkulitaj. La tragedio en Irako tion abunde ilustras. La malnova nov-konservativa klano en Usono jam delonge tendencas pormilite, kvankam provizore sen reala konvinko-povo.

John Bolton, siatempe usona ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj dum la Bush-periodo, deklaris antaŭ nelonge (pere de la ekstreme konservativa novaĵ-kanalo Fox News), ke urĝa atako al Busher nepre okazu. Kio estas Busher ? Ĝi estas iu atomcentralo en Irano, konstruita far Rusio. Meze de aŭgusto estis anoncite ke tiu Busher-centralo estis preta por akcepti la unuan ŝargon da nuklea brulaĵo. Boulton tiam alarmis la amaskomunikilojn ĉar, se la atomcentralo ekfunkcius, ĝia detruo fariĝus tre riska pro la estigota nuklea radiado. Boulton ‘forgesis’ rakonti ke la centralo estas destinita al energio-produktado, sub komuna kontrolo de Rusio kaj la Internacia Atomenergio-Agentejo, kaj ke la posta prilaboro de la nuklea restaĵo okazos en Rusio. Cetere, la usona registaro mem deklaris, ke tiu Busher-centralo ne estas vera problemo.

Repensante al Irako…

La maniero laŭ kiu la imago de Irano estas prezentita forte similas al la kampanjo siatempe lanĉita kontraŭ la Irako de Sadam Husein. En sia almilita parolado de 6 marto 2003 prezidento Bush priskribis la irakan reĝimon kiel ‘rekta minaco’ al Usono kaj krome firme asertis ke Sadam Husein disponis pri amasdetruaj armiloj. Trompaj asertoj, kiel ni poste eksciis. Sed dume la iraka loĝantaro ĝeme suferas jam sep jarojn pro senĉesa brutala perforto. Tiu milito kontraŭ Irakon neniel celis forigi amasdetruajn armilojn, sed ĝia funda intenco estis forigi kontraŭstaran reĝimon, sekurigi ĉiajn oleo-interesojn kaj – ne subtaksinde ! – elimini potencialan minacon por Israelo. Usonaj cionistoj kaj Israelo mem ja vigle gruppremis por la milito kontraŭ Irakon.

La sama militema retoriko nun aŭdiĝas koncerne Iranon kun simile akuzaj argumentoj. En marto 2010 la usona generalo Petraeus deklaris, ke la irana reĝimo estas la plej grava minaco por stabileco en Mez-Oriento kaj Centra-Azio. Irano fortege neas esti sekrete laboranta je nuklearmila programo kaj neniu nerefutebla pruvo tian programon konfirmas. Spite al tiu pruvo-manko grupo de 47 usonaj Republikanoj prezentis rezolucion en la parlamento por plena subteno al Israelo kaj por rajtigi tiun, se bezone, milite interveni por nuligi ĉian nuklearmilan minacon venonta el Irano. La rezolucio transprenas la apokaliptan tonon de la israela reĝimo kaj parolas pri ‘minaco je la ekzistado de Israelo’. Ankaŭ la cionisma premgrupo en Usono febre aktivas. Ekzemple, la influhava jud-israela-usona sociologo, Amitai Etzioni, drame deklaris ke Usono nepre konfrontu Iranon ĉar alie la tuta Mez-Oriento estus por ĝi perdita.

Premo per sankcioj

Kvankam baldaŭa milito nun estas neprobabla, tamen la irana ‘afero’ riskas politike eskaladi. Ene de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Usono plifortigas la premon sur la iranan reĝimon. La 6-an de junio 2010 la Sekureca Konsilio voĉdonis por kvara serio da sankcioj pro la irana nuklea programo. Tiuj aldonaj sankcioj inkludis financajn kontrolojn kaj plivastigon de la jam ekzistanta armil-embargo.

Eŭropa Unio (EU) kaj Usono, la plej severaj pledantoj por forte sankcii Iranon, tamen opiniis la UN-rezolucion nesufiĉa. Tiel, la ministroj pri eksterlandaj aferoj de EU voĉdonis, fine de julio, por unuflanka, ekstra sankciado kiel malhelpoj en la energio-sektoro, en eksterlanda komerco kaj en financaj servoj. Kelkajn semajnojn antaŭe Usono jam simile agadis kaj ankaŭ inkludis sankciadon de oleo- kaj asekuro-entreprenoj. Tia pli severa traktado ĝuas ĝeneralan apogon de la usona politika mondo. En la Senato neniu kontraŭvoĉdonis. En la Ĉambro de Reprezentantoj la rezulto estis 408 por, 8 kontraŭ.

Moskvo daŭre oponis UN-sankciojn. La rusoj ĉi-kaze preferas aranĝon laŭ vojo diplomata. Tial ili vigle reagis kontraŭ la unuflankaj faroj de Usono kaj EU. La rusia ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Andrei Nesterenko, nomis ĝin netolerebla agado, subfosa je la politika solvo de la konflikto kun Irano. Eĉ pli, por li ĝi estas ‘intenca ignorado de la precize koordinitaj punktoj en la rezolucio de la Sekureca Konsilio’.

Planoj por milito

La unuflanka sankciado ne estas sendependa de ebla milita agado. Simile kiel en Irako ja rapide ekestos jena demando : kion fari se la sankcioj ne havas efikon ? En Usono jam viglas debato pri tio. Kiam fine de 2006 prezidento Bush diskutis kun sia armea stabo pri ebla atako de la nukleaj instalaĵoj en Irano, la opinio estis unuanime: ne ataki! En 2008 la ministro pri Defendo, Bill Gates: ‘Plia milito en Mez-Oriento estos io kion ni neniel bezonas!’ Sed milita opcio spite daŭre okupis la mensojn. Nuntempe aŭdiĝas pli militemaj voĉoj por proklami ke ‘nuklea Irano ne estos tolerata’, kio fakte signifas ke ĝi ĉiamaniere estos bremsita, do ankaŭ milite. Nuklearmila Irano estas prezentita kiel strategia minaco por Usono kaj kiel risko por nuklea proliferado en la regiono. En februaro 2009 prezidento Obama faris paroladon al militistoj en Camp Lejeune . Li tiam insistis pri ‘ellaboro de strategio enhavanta ĉiajn aspektojn de la usona potenco por eviti ke Irano akiru nuklean armilaron’.

En Israelo regule aperas artikoloj pri la situacio el kiuj deduktiĝas intensa militista diskutado inter Usono kaj Israelo. La gazeto Jerusalem Post skribis ke Israelo sukcesis konvinki Vaŝingtonon pri la neceso de milita opcio, almenaŭ kiel rezerva minaco. La usona magazino Time siaflanke informas, ke la usona Centra Milita Komando preparas militan planon kaj invitis Israelon kunlabori, pro timo ke Israelo memstare faru ion nekontroleblan. Freŝdata enketo en Usono montras, ke 56 procentoj de la respondantoj aprobas israelan atakon kontraŭ Iranon. Tia publika debatado en si mem estas kvazaŭ mensa preparado por pravigi eventualan militan atakon iam estonte.

Dume Vaŝingtono konsideras la aferon ne urĝega ĉar, laŭ la usonaj informado-servoj, Irano bezonos almenaŭ ankoraŭ unu jaron antaŭ ol ĝi kapablos konstrui nukle-armilojn. Laŭ la New York Times la Blanka Domo estas konvinkita ke efektiva minaco el Irano ne okazos baldaŭ kaj ke tiu lando fine cedos pro la premaj sankcioj de Usono kaj EU. Tio tamen ne signifas, ke Israelo tute rezignis je sia ideo por milita atako. Se la israela registaro pensas ke Irano estas minaco por la pluekzistado de Israelo, tiam ankaŭ Vaŝingtono ne kapablos haltigi la israelan milito-maŝinegon. Eskalado tiam eble ne estos evitebla, eĉ uzado de nukle-armiloj. Ne fare de Irano, sed fare de Israelo ! Ĉi tiu ja estas la sola, efektiva nukle-potenco en tiu regiono. Sed pri tia evoluo ŝajne neniu havas zorgojn.

Ludo De Brabander

 

El la revuo Vreden-ro 405 (septembro-oktobro 2010)

 

 

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by