Artikel
Jan Hellebaut
Printvriendelijke versie
Paco estas elekto

Paco estas elekto

Kvankam paco kaj milito ŝajne estas normalaj fenomenoj kaj multaj homoj estas konvikitaj ke ili simple trafas nin, ili estas tamen rezultode tuta serio de elektoj.

Estas homoj kiuj pripensas, preparas, lanĉâs, batalas kaj finas militon. Estas homoj kiuj elektas la konstruadon de armilfabrikoj, la instruon de soldatoj, la ekbataladon, la vendadon de armiloj kaj la uzadon de armiloj en konfliktoj. Tiele en 2012, tutmonde oni uzis 1.265 miljardoj da eŭroj por armeaj elspezoj. Tio estas 3,46 miljardoj ĉiutage! Tiu tagbuĝeto egalas proksimume al la jarbuĝeto de la Unuiĝintaj Nacioj por la laborjaro 2012-2013 kaj estas pli-malpli la sama sumo kiun la UN elspezas al “peacekeeping” (pacgardado).

Paco inter ŝtatoj, popoloj, grupoj kaj vivkonceptaj komunumoj postulas ankaŭ penadon, planadon kaj financajn rimedojn, tamen malpli ol pormilitado.

Ĉio estas ĉiam kaj ĉie ĝerme ĉeestanta sed io povas sin manifesti nur kiam la taŭgaj, ĝustaj cirkonstancoj disponeblas. Evidenta ekzemplo: tropika floro povas kreski kaj flori en la arbarego de Kongo, ĉar estas varme kaj humide tie kaj ĉar la strukturo de la grundo estas taŭga. La cirkonstancoj sur la Norda Poluso tamen ne permesas ke la sama floro kreskas kaj floras tie, ĉar estas tro malvarme kaj ĉar la semo ne trovas taŭgan grundon en la dika bankizo. Se mankas unu decida faktoro, ekzemple varmo, tiam la floro ne povas kreski.

Tiel fartasankaŭ la paco. Paco nur povas ekflori tie kie la taŭgaj cirkonstancoj estas kreitaj kaj la taŭga grundo estas disponebla. Paco floras kie potenco kaj riĉeco estas dividitaj je akceptebla mezuro, decidrajto pri si mem eblas, malmulte ĝis neniuj armiloj cirkulas, kie ĉiuj disponas pri bonaj sanservoj, instrueblecoj, juridikcio, laborebleco, sport- kaj kulturaranĝoj, kie oni respektas la identecon de ĉiu individuo, kie grupspirito kaj vivkoncepto regas kaj kie amo, indulgo, akcepto de alieco kaj afableco prosperas.

Paco floras, ne per kontraŭbatalado de la malbono per malbono, sed per plifortigado de la bono. Se oni klopodas detrui la malbonon uzante perforton, oni riskas mem iĝi la malbonon.

Tiu ĉi lasta oni vidas okazi en la kunteksto de la batalo kontraŭ la terorismo (la tiel nomata “War on Terror”). La ĉefa afero estas bridi la drakon kaj limigi ĝin anstataŭ mortigi ĝin.

Militingrediencoj

Tie kie misuzo de potenco, maljustaĵo, senperspektiveco, diskriminacio, ekspluatado, ekstrema malriĉeco, kaj supremado regadas kaj krome kie cirkulas multaj armiloj, tie la ingrediencoj ĉeestas por pli da perforto kaj por milito. Ni konsideru la ekzemplon de la Mez-Oriento, kie ekstrema perforto en multaj lokoj ekflamas. Ĉi tie internaj kaj eksteraj faktoroj estas la kaŭzoj de la nestabila situacio. Kelkaj internaj faktoroj estas la maljusta divido de la potenco (diktaturoj, superregado de certa popolgrupo, tre granda abismo inter malriĉeco kaj riĉeco, malobservo de homaj rajtoj, endoktrinigo, senrajteco, netoleremo, analfabeteco... Eksteraj faktoroj estas i. a. la jam multjarcentaj enmiksiĝojde la koloniaj kaj eksterlandaj potencoj (la trafe-maltrafe dividado de landoj, subteno de ditakturoj, instalado de marionetregistaroj, armado de elitoj, eksterlandaj intervenoj kiel en Irako), armilkomerco, konscia instigado unu kontraŭ la alia de popoloj (la malnova principo de dividu kaj regu).

Neniu bonpensanta homo, parenco, instruisto aŭ edukisto ekhavus la ideon armi kverelantajn infanojn aŭ plenkreskulojn. Tamen estas tio kio okazas grandskale tutmonde, kaj por multege da mono, kiam ie ekkonfliktas. La armilindustrio ege prosperas. Oni armadas kverelantajn homidojn anstataŭ peradi, helpi ilin interkompreniĝi, instrui al ili interrilati kun respekto kaj serĉi solvojn por fini la konflikton.

Kiam ni nun revenas al nia deirpunkto ‘paco estas elekto’, tiam estas klare ke la armado de la batalantaj partioj nur enverŝas oleon en la fajron kaj kaŭzas pli da perforto. Senarmigo estas plibona elekto. Oni devas abunde fervori pri perado kaj diplomatio. Tiuokaze oni tiam ne plu sendu militistojn, sed kunlaborantojn kiuj kunigas la enkonflik-envolvitajn partiojn.

Kunigante la koncernajn partiojn, interne kaj ekstere, kaj serĉante politikan solvon oni povas detekti la kaŭzojn de la konflikto kaj alpaŝi la problemon, tiele ke ĉiuj partioj sentas sin respektitaj. Nur tiam daŭra paco eblas. Ĉiuokaze, armado estas malbona elekto ĉar ĝi estas unu de la militengrediencoj kiu favoras la perforton. Armado ne nur intensigas la riskon de milito, sed forprenas la rimedojn por krei daŭran pacon. Por tio la armado de landoj kaj partioj en paco estas ankaŭ malkonsilenda. Krome estas neetika. Nenio garantias ke la partioj, kiuj nun pace kunvivas, morgaŭ ankoraŭ faros tiele. La argumento ke armilproduktado nepre devas ekzisti pro la laborebleco, krom la fakto ke ĝi estas malmorala, estas mensogo ĉar kun la mono kiun oni elspezas al ĝi oni povas krei multoblon da postenoj en la civila industrio. Kun la ŝparita mono la bazo por la paco povas disvolviĝi kaj maturiĝi. Ankaŭ la argumento ke ni devas armiĝi por nia propra sekureco estas finfine nur sinistra ŝerco. Ju pli da armiloj des pli malsekura nia mondo iĝas. Perforto provokas plejofte kontraŭperforton. Por akiri pacon oni devas do senarmigi, haltigi la armilproduktadon, malkonstrui armilojn kaj armilsistemojn kaj investi la liberigitan monon en la feliĉo de la homaro.

Kiam ni nun revenas al nia deirpunkto ‘paco estas elekto’, tiam estas klare ke la armado de la batalantaj partioj nur enverŝas oleon en la fajron kaj kaŭzas pli da perforto. Senarmigo estas plibona elekto. Oni devas abunde fervori pri perado kaj diplomatio. Tiuokaze oni tiam ne plu sendu militistojn, sed kunlaborantojn kiuj kunigas la enkonflikt-envolvitajn partiojn.

Kunigante la koncernajn partiojn, interne kaj ekstere, kaj serĉante politikan solvon oni povas detekti la kaŭzojn de la konflikto kaj alpaŝi la problemon, tiele ke ĉiuj partioj sentas sin respektitaj. Nur tiam daŭra paco eblas. Ĉiuokaze, armado estas malbona elekto ĉar ĝi estas unu de la militengrediencoj kiu favoras la perforton. Armado ne nur intensigas la riskon de milito, sed forprenas la rimedojn por krei daŭran pacon. Por tio la armado de landoj kaj partioj en paco estas ankaŭ malkonsilenda. Krome estas neetika. Nenio garantias ke la partioj, kiuj nun pace kunvivas, morgaŭ ankoraŭ faros tiele. La argumento ke armilproduktado nepre devas ekzisti pro la laborebleco, krom la fakto ke ĝi estas malmorala, estas mensogo ĉar kun la mono kiun oni elspezas al ĝi oni povas krei multoblon da postenoj en la civila industrio. Kun la ŝparita mono la bazo por la paco povas disvolviĝi kaj maturiĝi. Ankaŭ la argumento ke ni devas armiĝi por nia propra sekureco estas finfine nur sinistra ŝerco. Ju pli da armiloj des pli malsekura nia mondo iĝas. Perforto provokas plejofte kontraŭperforton. Por akiri pacon oni devas do senarmigi, haltigi la armilproduktadon, malkonstrui armilojn kaj armilsistemojn kaj investi la liberigitan monon en la feliĉo de la homaro.

La justa elekto

Paco estas lernebla. Ĉiu kono ĉeestas por solvi senperforte la konfliktojn. Ni povas decidi uzi alimaniere la monon, la tempon, la energion, la materialojn kaj la cerbojn, kiuj nun servas por la industrio de la morto. Anŝtataŭinstrui al la homoj kiel oni povas mortigi la aliajn, ni povas instrui kiel ami sin mem kaj la aliajn, kiel solvi senperforte konfliktojn kaj esti senperforte defenkapabla. Temas nur pri elektoj. Oni elektas vivprosperigon aŭ morton, kunigon aŭ disigon, feliĉon aŭ malfeliĉon, alkroĉiĝon al malamikecbildo aŭ ellason de ĝi, konkurencon aŭ kooperativon,… Pensi malamikece estas maloportuna, multkosta kaj nur kondukas al disigo kaj konflikto. La mondkomunumo de homoj estas unu familio. Anŝtataŭ interbatali kaj eĉ intermortigi, la sekvenda vojo estas plifortigi unu la aliajn, doni reciproke maksimume da ŝancojn, apogi unu la aliajn.

Alia grava kaŭzo de perforto estas la timo pri manko. El tiu timo estiĝas la avideco al ĉiam pli. Estas sufiĉe por ĉiuj, sed ne por la avideco de kelkaj. Avidece kaj senpripense aspiri sian propran intereson estas la bazo de multe da sufero. Evoluo al kolektiva konscio, for de egoismo (inkluzive de la propra familio, popolo, raso, religia komununo, ktp), necesas. Forŝovigo de “Kio estas bona por mi?” al “Kio estas bona por mi kaj por la aliaj kaj la ekologia sistemo?”. Necesas limigi la egoismajn refleksojn de ni-mem kaj de la aliaj. Ni faru tion kun mildeco kaj decideco. Ne nur pensi al propra supervivo (kaj de la niaj), sed de ĉiuj kaj ĉio sur nia tero.

Homoj diras kelkfoje ke, kiel simplaj civitanoj, ili povas fari nenion, sed tio ne ĝustas. Jen kelkaj ekzemploj de kion vi povas fari. Nia mono povas alporti pacon kaj prosperon aŭ mizeron kaj doloron. Vi povas konfidi vian monon al etika banko pro kio ne unu cendo iros al la armilindustrio aŭ al enterprenoj kiuj malobservas homajn rajtojn aŭ kiuj produktas nuklean energion. Pli da informoj vi trovas sur www.fairfin.be.

Vi povas apogi politikistojn kiuj stimulas pacon, kunigon kaj respekton anŝtataŭ malhelpi ilin. Alskribi kaj alparoli ilin rilate al pacproblemoj estas ankaŭ ebleco por vi. Vi povas aktive membriĝi de pac-, homaj rajtoj-, honesta komerc- aŭ medioorganizo. Vi povas prilabori vian internan pacon per meditado, plibonigi vian komunikadon per legado de ekzemple la libron “Senperforta komunikado” de M. Rosenberg kaj per kurso pri senperforteco aŭ kunliga komunikado.

Ĉio estas interligita kun ĉio. Ĉio estas afero de elekto. Milito aŭ paco: kion vi elektas?

 

El la Revuo Vrede n-ro 432 (marto-aprilo)

 

Jan Hellebaut estas volontulo ĉe la “Aktie Vredesbelastng(= agado pri pacimpoŝto) (VRAK), www.vredesbelasting.be

 

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by