Artikel
Freddy De Pauw
Printvriendelijke versie
Putin mezuras la damaĝon kaj trovas ke ĝi estas pli malgrava ol li atendis

Foto: Russian Presidential Press and Information Office

Putin mezuras la damaĝon kaj trovas ke ĝi estas pli malgrava ol li atendis

Vladimir Putin, prezidento de la Rusia Federacio, radiis okaze de la Sankt-Petersburga Forumo, rusia versio de ĉiujara Monda Ekonomia Forumo en Davos. La eŭropa komercistaro estis de la 18a ĝis la 20a de junio bone reprezentita. La ĵus pludaŭrigitaj ekonomiaj sankcioj kontraŭ Ruslando ŝajnis foraj.

Intertempe, en Bruselo kaj Moskvo, estas konsideritaj la ciferoj rilate al la ekonomia damaĝo kiun la sankciantaj Eŭ-landoj kaj Ruslando respektive suferas pro tiu malvarma milito. La konkludo estas ke provizore estas nur perdintoj en konflikto en kiu Putin ne ludas sen atutoj. Atuto unu: la kreskanta malkonkordo inter la landoj de la alia kampo. La Aŭstria Instituto pri Ekonomia Esplorado (Wifo) kalkulis por la “Leading Eŭropean Newspaper Alliance” (Lena), ke la sankcioj vere suferigas la rusan ekonomion, sed ke la eŭropaj sankciantoj mem perdas ĉirkaŭ 100 miljardojn da dolaroj pro tio. Krome ili kostas al la EU ĉirkaŭ du miljonoj da laborpostenoj.

Delegacioj

Tiuj ciferoj klarigas la ĉeeston de multnombraj eminentaj komercistoj el la EU en Sankt-Petersburgo, krom (precipe eksaj) politikaj gvidantoj kiel la francaj eks-ĉefministroj Fillon kaj de Villepin, la germana eks-kansiliero Gerhard Schröder kaj la itala prezidinto de la Eŭropa Komisiono Romano Prodi, kiu gvidis grandnombran delegacion de italaj entreprenistoj. En 2014 Vaŝingtono insiste rekomendis la komercistaron ne partopreni al la Forumo. Ĉi-jare estis nur averto de la usona ambasadoro en Kievo, Geoffrey Pyat, kiu minace aŭdigis ke partopreni estas malbona por la reputacio de la ĉe Vaŝingtono engaĝitaj landoj. La multnombraj ĉeestantaj entreprenistoj ignoris tiun averton. Ili ankaŭ vidas kiel interne en la EU ekzistas gravaj malkonsentoj pri la pludaŭrigo aŭ plipezigo de la sankcioj, ĉar ili tiel forte trafas sin mem kaj krome iline funkcias kiel premrimedo. Cetere multaj sankcioj estas nur teoriaj, kiel ekzemple la konfisko de posedaĵoj de rusaj registaranoj kaj komercistoj kiuj troviĝas sur la nigra listo. Putin vizitis, post la freŝdata G7- konferenco kie Ruslando estis ekskludita, kun multe da provoka atento, la Ekspozicion de Milano kaj estis afable bonvenigita de la itala ĉefministro Matteo Renzi. Interne de la EŬ Italioestas,post Germanio, la lando kiu estas la plej grave damaĝita pro la eŭropaj sankcioj kontraŭ Ruslando.

Subita azia renverso

Antaŭ kelkaj monatoj la rusa prezidento observis, verŝajne kun malica ĝojo pri la vaŝingtona indigno, kiel la plejmulto da okcident-eŭropaj landoj sin urĝis aliĝi al ĉinies “Asian Infrastucture Investment Bank”. Insulto por Usono. Kiel kontraŭpezo por la perdo kiun ĝi suferis en Eŭropo, Moskvo jam antaŭe elektis Azion, inter alie per granda gasokontrakto kun Ĉinio. Do multe da ĉinaj komercistoj partoprenis al la ekonomia forumo en Sankt-Petersburgo. La subita fokuso de Ruslando al Azio sin apogas ideologie sur la tiel nomata “Eŭraziatismo”, fenomeno kiu por Moskvo tute ne estas nova, eĉ Gorbatŝov jam fanfarone parolis pri tio. Estas ankaŭ populara en certaj ekstreme dekstraj medioj de Centra- kaj Okcidenta-Eŭropo, kiuj konsideras ĝin kiel baraĵo kontraŭ la eŭropa dekadenco. La Eŭroaziatismo devas doni pli larĝan ideoligian apogantaron al “putinismo” kiu ne estas pli ol aktualigo de la malnova rusa ŝovinismo, kiu servas al subteno de la rusaj pretendoj kiel granda mondpotenco. Alivorte la “putinismo” reverkas la historion en ŝovinisma senco kaj metas la nunan prezidenton sur piedestalo. Stalin kaj diversaj rusaj caroj estis sisteme metitaj sur piedestalo kiel gvidantoj kiuj defendas la rusan grandecon. Tielmaniere tiuj aŭtoritataj kaj plejofte tiranaj regantoj postmorte servas Putin.

Rusemuloj

La forumo de Sankt-Petersburgo ilustras ke Moskvo ne estas sen aliancanoj en Eŭropo. Oni retrovas sufiĉe multe da rusemuloj en diversaj politikaj tendencoj, sed precipe en la dekstra kampo. Ĉe “les Républicains”, la franca partio de prezidinto Nicolas Sarkozy, ili klopodas superi unu la alian en la laŭdado de Putin. Krome, rilate al tio ili estas ĉiuj venkitaj de la ekstremdekstra “Front National” de Marine Le Pen. Kiam ŝi vizitas Moskvon, la rusa parlamento akceptas ŝin kore afable. Ruslando tute ne estas elektema kiam temas pri varbado de subtenantoj. “Ruslando Unu”, la partio de Putin, interfratiniĝis kun i. a. la “Front National” kaj la itala dekstra regiona “Lega Nord”, ambaŭ ankaŭ fratinpartioj de la “Vlaams Belang”, partio kiu cetere havas kelkajn Putinfervorulojn. Ankaŭ en sia propra lando Putin ne estas elektema en la serĉado de aliancanoj. Li protektas la prezidenton kaj milicioĉefo de la rusa aŭtonoma respubliko Ĉeĉenio, Ramzan Kadyrov, eĉ se li instalas terorreĝimon bazita sur lia propra versio de la ŝario. Oportunisto Putin ne havas, same kiel la plejparto de la okcidentaj gvidantoj, problemojn kun la islamfundamentistoj. Sufiĉas ke ili apartenas al lia flanko.

Socia paco

Atuto du: malgraŭ la krizo la Putina reĝimo konservas la kompletan kontrolon pri la rusa socio. La nuna prezidento dankis sian grandan popularecon al la stabileco kaj kreskanta prospero post la ofica periode de sia antaŭulo Boris Jeltsin, periodo de grandaj rabadoj. Tamen Putin ne ĉesigis tion. Li stabiligis la situacion kaj plivastigis la ŝtatrabadon por sia propra ĉirkaŭaĵo, tiu de la sekurecaj servoj. La riĉaj oligarkoj ricevis la konsilon okupiĝi pri siaj propraj aferoj, fore de la politiko. Krome, Putin heredis tre limgitan civilan socion. La stalinismo estis ege detruinta ĝin. Kiam la Soveta-Unio kaj la soveta sistemo implodis, tio ne estis la rezulto de larĝa popolmovado sed la agado de la gvidanta burokrataro mem, kiu opiniis ke la kolektiva posedsistemo estis tro rigida por iliaj propraj kapitalistaj ambicioj. En 1991 ne ekzistis “socia mezo” preta por krei demokratan socion. Putin ne bezonis atenti pri tio. La hodiaŭaj civilaj strukturoj estas piramidoj direktitaj de la supro. Tamen la Kremlino vivas en konstanta timo rilate socia malkvieto. La reprezalia aparato estas tamen ĉiam preta por haltigi eblan disidentecon, sed estas kompreneble preferinde preventi tion. Pro tio Putin klopodas garantii iun certan prosperon. Inter la okcidentaj gvidantoj estas certe kelkaj kiuj esperis ke la sankcioj kontraŭ Ruslando kondukus al ekonomia kaj socia krizo, kiu grave sapeus la aŭtoritaton de Putin. Precipe ĉar, por kompletigi la katastrofon (por Moskvo), la petrolprezoj tre rapide malaltiĝis, kio neeviteble trafus la rusan ŝtatan kason. Kaj tio ŝajnas sin manifesti. La rusa ministerio pri financoj kalkulis ke la okcidentaj sankcioj jam kaŭzis 40 miliardojn da malprofito, krom la malprofito de 100 miliardoj da dolaroj pro la malaltiĝo de la petroloprezoj. La registaraj kapitalrezervoj estas do forte atakitaj kaj tio ne povas tro longe daŭri. Fine de la pasinta jaro aspektis momente ke la situacio iĝis kritika. La rusa monero, la rublo, disfalis, sed leviĝis post kelkaj semajnoj. Multaj okcidentaj gvidantoj esperis ke la revolucioj de Tbiliso (Georgio) kaj Kievo (Ukrainio) transiĝus al Moskvo, sed tio ne okazis.

Opozicio?

La forteco de Putin ankaŭ rilatas al la malforteco de la opozicio. La parlamenta “opozicio”, kaj tiu de la Komunista Partio kaj tiu de la ekstrema dekstro, estas nur formalisma. La opozicio el la socio aliflanke estas marĝena. Ĝi limiĝas al parto de la nova burĝaro kaj la intelektularo de la ĉefurbo. Same kiel dum la antaŭa Soveto-Unio kun la disidentoj, la plej multo de la opoziciantoj, escepte kelkaj maldekstraj grupoj, ne interesiĝas pri pli larĝaj sociaj situacioj. Anstataŭe ili enfokusiĝas sur individuaj rajtoj, kiujn ili vidas atakitaj de la aŭtoritata reĝimo. Fakte ili volas por sia grupo (aŭ por si mem) akiri pli vastan lokon (pozicion) en la sistemo, sed ili ne estas kontraŭ la fundamentoj de tiu sistemo, kiu estas ĝisfunde kapitalista. Pluraj de tiuj opoziciantoj ne havas problemojn kun la reakcia patriotismo de la “putinismo”. Iu kiel Aleksej Navalny eĉ ksenofobe pluiras. La malforteco de ĉiuj formoj de opozicio en Ruslando helpas Putin izoli la socian malpacon. Ekzistas malmulte aŭ preskaŭ ne relajso por ŝveli socian malkontenton. La neentuziasma reago de la popolo post la murdo de la opozicianto Boris Nemtsov (februaro 2015) ilustras la limigitan kadron de la opozicio. Krome, multaj rusoj vidas en tiuj riĉaj opoziciantoj la advokatojn kaj arkitektojn de la rabemaj privatigoj de la 1990-aj jaroj.

Konkludo

Putin sidas sufiĉe firme sur sia selo. Precipe ek de kiam la Krimeo, en marto 2014, denove iĝis rusa teritorio, li povas demandi al la popolo portempajn oferojn, ĉar tiuj devas servi por redoni al Ruslando la legitiman grandiozan pozicion en la mondo. Ruslando kiu ne plu permesas humiliĝi kiel sub la presidento antaŭ Putin, insistas pri siaj rajtoj. Ukraino estas konsiderata kiel okcidenta konspiro kontraŭ Ruslando kaj oni ankaŭ konsideras la sankciojn kiel klopodo por provoki rusan “Maidan”. Kiel protektanto de la rusa grandeco, Putin akiras spacon por maski la sociajn kontrastojn. Ĉar intertempe la sociaj malegalecoj en la Rusa Federacio kreskas kiel en la resto de la kapitalista mondo.

Freddy De Pauw verkas ankaŭ por www.uitpers.be

El la Revuo Vrede n-ro 434 (julio aŭgusto 2015)

 

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by