Pieter Teirlinck
Printvriendelijke versie

Senhonta rilato kun nuklearmiloj (n-ro 424 / nov-dec 2013)

Depost la krizaj jaroj ’80  de la Malvarma Milito Usono anticipe stokis dekojn da nuklearmiloj en diversajn NATO-landojn. Ankaŭ en Belgio plu troviĝas tiaj atom-ludiloj, nome en la armea bazo Kleine Brogel. Ĉiu normala homo en Belgio tion scias. Nur la belgiaj aŭtoritatoj ĝin ‘ignoras’. Ili hipokrite nek konfirmas nek malkonfirmas la ‘onidirojn’. Sankta sekreto...

Pasintan septembron nia ĉefministro  de Belgio, Elio di Rupo, ĉeestis la Malfermon de la 68-Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Li tie faris emociplenan paroladon pri la teruro kiu akompanis la amasan uzadon de kemiaj armiloj en Belgio dum la unua mondmilito. Li ankaŭ akre kondamnis la freŝdatan uzadon de tiaj armiloj en Sirio.

Dum tiuj ĉiujaraj Malfermoj  ne sole intervenas multaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj sed ankaŭ estas deponitaj diversaj rezolucioj por voĉdona aprobo. Ĉijare ankaŭ rezolucio kiu alvokas por komenci intertraktadon  por konduki  al internacia traktato kiu malpermesu nuklearmilojn,  simile al la jam ekzistantaj internaciaj traktatoj pri kemiaj kaj biologiaj armiloj. Tiujn traktatojn ankaŭ Belgio siatempe rekonis kaj ratifis. Traktatoj al kiuj nia ĉefministro  volonte aludis dum sia parolado en Novjorko.

Sed al kio Di Rupo ne referencis, estas la ĝena fakto, ke ĝis nun Belgio krude rifuzas aprobi la rezolucion kiu alvokas al efektiva kreo de nuklearmila traktato kiu malpermesas ĉiun ellaboron, produktadon, testadon, stokadon kaj uzadon de nuklearmiloj  aŭ eĉ nur per ili minaci. Tia traktato ankaŭ devigu la detruon, sub internacia kontrolo, de ĉiuj ekzistantaj nuklearmiloj. Rifuzema sinteno en kiu Belgio obstine persistas ekde kiam tiu rezolucio estis la unuan fojon prezentita en la jaro 2007. La ĵuspasintan 5-an de novembro tiu rezolucio denove estis prezentita al voĉdonado ... kaj denove Belgio voĉdonis kontraŭ. Per tio Belgio troviĝas en dubfama kolekto de 24 landoj, inter kiuj ĉefe NATO-membroj, Ruslando kaj Israelo. Tamen, plejparto de la landoj en la mondo aprobas enkondukon de intertraktadojn  por atingi traktaton rilate al nuklearmiloj, ankaŭ kun aprobo de landoj posedantaj nuklearmilojn kiel Ĉinio, Hindia Unio kaj Pakistano.

Kio fakte animas Belgion por jaron post jaro voĉdoni kontraŭ tia propono? Internacia traktato por malpermesi la plej detrukapablan armilon en la mondo, kiel oni povas ion tian kontraŭi? Kial nia registaro defendas pozicion kiu rekte kontraŭas sian propran registaran akordon kiu klare diras ke ‘la registaro insiste apogos internaciajn iniciativojn por plia senarmigo – inklude nuklearmilojn – kaj por malpermeso de armilsistemoj kun ajna atingopovo kaj/aŭ kiuj faras eksterproporcie multajn civilajn viktimojn’. Kial Belgio pekas kontraŭ la Ne-prolifera Traktato (Artikolo VI) kiu stipulas ke ‘ĉiu membro bonfide sin devigas apogi ... traktaton por ĝenerala kaj plena senarmigo’ ? Kial Belgio ne agnoskas la voĉon de la belgia popolo kiu per manifestacioj, publikaj opinio-enketoj kaj parlamentaj rezolucioj insiste proklamas neniel voli kiun ajn nuklearmion?

Ni jam sciis, ke Belgio ne ludas rolon antaŭen-puŝan en la internacia procezo por nuklea senarmigo, sed ni nun ekkonstatas ke ĝi eĉ la aferon bremsas. Ne nur koncerne ĝeneralan malpermeson de nuklearmiloj, sed ankaŭ koncerne la forigon de la en Belgio stokitaj nuklearmiloj. Kaj tio neniel estas favora al ni. Se nia registaro ne urĝe klarigas al la Obama-registaro ke la usonaj nuklebomboj malaperu el Kleine Brogel, tiam ni denove dum kelkaj jardekoj devos zorgaĉi pri nuklebomboj. La 20 usonaj nuklebomboj kiuj nun troviĝas en Belgio (modelo B61-3 kaj -4) ja estos anstataŭitaj en 2014  per la pli modernaj B61-12, kiuj estas pli celtrafaj. La moderniga plano kostos al la usona imposto-paganto pli ol 10 miliardon da dolaroj. Sed ankaŭ en Belgio la senkulpa impostito devos alfronti plurajn miliardojn por povi ame varti la modernan donacon. Novaj batal-aviadiloj ja estos bezonataj (nome  la tipo Joint Strike Fighter F35)  por anstataŭi la malnoviĝintajn F16 kiuj ne kapablas transporti la novajn B61-12  nuklebombojn.

Ankaŭ por la malfacilega, internacia senarmiga procezo tiu planita modernigo de la usonaj nuklebomboj en Eŭropo estas tre malfavora afero. Novaj nuklebomboj por NATO fakte estos nova obstaklo por pluaj senarmigaj intertraktoj  kun Ruslando.

Por nia demokratio sennuklearmila mondo estus konsiderinda paŝo antaŭen, io grandioza. Sed en nia lando eĉ ne eblas scii en la parlamento kiu fakte respondecas pri la akcepto de la  nukle-moderniga plano de Usono. Cetere, freŝdataj parlamentaj demandoj por scii kiu efektive finance respondecas se ĉi tie foje okazas nuklearmila akcidento – tiaj demandoj estis neglekte-fiere responditaj fare de nia Ministro pri Defendo  per neniondira ‘Belgio ne povas konfirmi nek malkonfirmi ĉu jes aŭ ne troviĝas  nuklearmiloj sur sia teritorio, ĉar temas pri informo konfidenca’. Kiom longe ni ankoraŭ devos engluti tiajn azenaĵojn?  Nuklearmiloj, for el Belgio! For!  


El la revuo Vrede n-ro 424 (novembro – decembro 2013)

steun ons

© 2021 vrede vzw - website by