Artikel
Robert Hunziker
Printvriendelijke versie
Tutmonda sekeco

Foto: National Oceanic and Atmospheric Administration

Tutmonda sekeco

Sekeco estas kiel morto pro miloj da tranĉoj . Ĝi detruas la pejzaĝon malrapide tamen konstante kaj longa tempo pasas ĝis ni perceptas ke ekestas kriza situacio.

Sekeco estas kiel morto pro miloj da tranĉoj . Ĝi detruas la pejzaĝon malrapide tamen konstante kaj longa tempo pasas ĝis ni perceptas ke ekestas kriza situacio. Ekscesa sekeco estas nur unu simptomo de la klimatoŝanĝiĝo kiu ricevis malican trajton. Sekaj cirkonstancoj aperas tutmonde pli rapide kaj estas pli intensaj ol antaŭe. Dum fosiliaj hejtaĵoj kiel oleo, gasoj kaj karboj daŭre eligas karbodioksinon (CO2) en la atmosferon, la perspektivo de eskaladanta sekeco estas klara kaj minaca. Laŭ sciencaj studoj pri sekeco induktita pro la klimatoŝanĝiĝo, historiaj datumoj pri pluv- kaj fluokvanto, kaj sekeco ekde 1950 montras plialtiĝantan sekecon en multaj regionoj. Tio sugestas ke dum la venontaj 30 ĝis 90 jaroj pli da seriozaj kaj larĝe disvastiĝontaj sekecoj okazos kiel rezulto de malpliiĝinta pluvkvanto kaj/aŭ plialtiĝanta vaporigo. Kiam ni konsideras la sekecojn en la hodiaŭa mondo, ni devas nin demandi ĉu ni povas elteni ankoraŭ pli gravajn larĝe disvastigitajn sekecperiodojn. La lastaj 150 jaroj estis ĝenerala temperaturaltiĝo de 0.5 ĝis 2 gradoj Celcius kaj la klimatoŝanĝiĝmodeloj prognozas rimarkindan’ plialtiĝon de la temperaturo dum la 21e jarcento. Oni atendas ke tio, pro plialtiga vaporigo, havos dramajn konsekvencojn por la ĝeneralaj sekeckondiĉoj kaj kondukos al plialtiĝo de la demando pri akvo. Periodoj de sekeco kompreneble ne estas nova fenomeno. Ili estas propraj al la natura proceso. Sed, hodiaŭaj sekecoj ne plu nur dependas de la normala naturproceso. Sciencaj studoj indikas ke la tutmonda varmigo, efektivigita sub homa influo, konsistigas la esencon de la problemo. Kaj sekecoj iĝas serioza tutmonda problemo.

Kalifornio

La tutmonda varmigo grave trafas Kalifornion. La sekeco estas inter alie la rezulto de ĉiam konstante blokanta firsto kiu malhelpas al la pluvo atingi Kalifornion. Reserĉteamo, ligita al la Stanford-universitato, gvidata de Noah Diffenbaugh, publikigis en septembro 2014 larĝan studon pri la interrilato de la varmigo de la tero kaj la sekeco en Kalifornio. Laŭ dro. Bala Rajaratnam, kiu kunlaboris al la pristudo, Noah Diffenbaugh kun granda statistika certeco elmontris ke la risko ke grandskalaj atmosferaj kondiĉoj (pri sekeco) okazos, nun estas ege pli granda ol dum la reganta klimato antaŭ ni komencis eligi varmejgasojn. Alivorte , la studo indikas la varmigon de la tero kiel la plej grava kaŭzo de la ekstrema sekeco en Kalifornio. Sufiĉe ironie, la ŝtato Kalifornio estas la kvara plej granda gaso- kaj oleoproduktanto de Usono. Pro la produktado de CEO2-eligantaj varmejgasoj Usono kontribuas abunde al sia propra sekecokrizo.

ĉinio

La arbara administrado de ĉinia ŝtato opinias ke hodiaŭ pli ol 27% de la lando suferas pro la dezertiĝo. Tiu problemo trafas pli ol 2,5 milionoj da km2, kun influo sur la vivo de pli ol 400 milionoj da homoj. Sciencistoj pretendas ke la varmigo de la tero estas konsiderinde ŝanĝiganta la ĉinian klimaton. Ĉiniaj agrikulturistoj kaj akvointensaj industrioj luktas kun longdaŭra akvokrizo kiu jam sekigis pli ol la duono de la 50 000 riveroj. 25 000 sekiĝintaj riveroj, estas preskaŭ neimageble, tamen estas la realeco. Pli ol cent urboj estas konfrontitaj kun tio kion la registaro konsideras kiel “ serioza manko” de akvo. La bruligo de fosiliaj hejtaĵoj influis drame la ĉinian klimaton, koste de la akvorezervoj por la agrikulturo kaj la industrio. Intertempe la dezertiĝo konkeras daŭre la kamparon kaj ĝi minacas tie la gravajn agrikulturregionojn. Kie Ĉinio trovos post kelka tempo sufiĉe da nutraĵo por nutri loĝantaron kiu estas same granda kiel tiu de Eŭropo, Nord- kaj Sudameriko kune?

Hindio

La influo de la varmigo de la tero estas ankaŭ sentebla in Hindio. Sekeco minacas la nutraĵprovizon de milionoj da homoj. Imagu: lando kiu 25% dezertiĝis kaj kie loĝas pli ol 1 miliardo da homoj. Tio estas Hindio. Pligraviĝantaj sekecoj plirapidigas kaj intensigas la dezertiĝon. La vegetaĵaro sekiĝas kaj nenio anstataŭas ĝin. En kelkaj sekecsentivaj partoj de Hindio la musonaj pluvegoj forte malkreskis sekve de la tutmonda varmigo de la planedo. Tio kondukas al manko de akvo kiu, laŭ sia vico, rezultas en fiaskantaj rikoltoj. Estis la Hindia ministro pri medio, Prakash Javadekar, kiu laste konfirmis ke hodiaŭ 25% de la lando povas esti konsiderata kiel dezerto. La totala nombro de sekaj tagoj en la lando pligrandiĝis kaj la sekaj periodoj daŭras plilonge.

Tajvano

En Tajvano la sekecaj cirkonstancoj, sekve de la varmigo de la tero, devigis la nordajn regionojn bloki dum du tagoj semajne la akvoliveradon. La akvoprovizoj estas porciumitaj laŭ tiu sistemo por nedifinita daŭro. La pluvofalo sur la insulo staris je la plej malalta nivelo ekde 1947. La grandega Shihmen-rezervujo, la plej grava en la lando, povas nur funkcii je 24,5% de sia kapacito. La prognozo estas ke la sekecperiodo plue daŭrados. Eblas eĉ ke ĉi tiu jaro ne plu estos musonaj pluvegoj. Kiel en Ĉinio la klimato en Tajvano draste ŝanĝiĝas. La nombro de pluvtagoj konsiderinde malplialtiĝis la lastaj 100, 50 kaj 30 jaroj. Kaj la rapideco de la malplialtiĝo akcelas po jardeko. La lastaj 30 jaroj okazis sekecperiodoj pli ripetaj ol dum iu ajn alia mezurita periodo. Krome, la musonaj pluvegoj, konstanta parto de la tajvana veterosistemo, konsiderinde malfortiĝis dum la lastaj jaroj. La praktiko de la akvoporciumo divastiĝas en la lando kaj dum certaj tagoj pli ol 3 milionoj da Tajvananoj restas sen akvo.

Malinvesti

“ La ŝablono de intensa pluvado kaj neĝblovadoj alternitaj de periodoj de ekstrema sekeco estas normaliĝanta en nia ĉiutaga vetero, dum la varmokaptantaj gasoj daŭre supreniras atmosferen”, opinias la Unio de Maltrankviliĝintaj Scienculoj. Dum la klimatsistemo ŝanĝiĝas, laŭmezure pli da CO2 liberiĝas, ni daŭre damaĝas per la malpurigo de la atmosfero. Pro tio ke la uzo de fosiliaj hejtaĵoj finfine kondukas al sekecoj kaj ilin ankaŭ pligravigas, estas logike ke solvo por tiu problemo konsistas el la eliminado de fosiliaj hejtaĵoj. Tamen entreprenoj kaj plilarĝe politikistoj lantas. Por premi, kiel konsumanto, movado estas fondita kiu kuraĝigas ĉiujn retiri sian monon el ĉio kio rilatas al produktado de fosiliaj hejtaĵoj. La juna movado por promocio de malinvestado en fosiliaj hejtaĵôj kaj investado en puraj alternativoj multe progresis. Ĝi naskiĝis en Usono en 2011 ĉe manpleno da universitatoj kie studentoj alvokis forpuŝi donacojn, rilatitaj al karboj kaj aliaj fosiliaj hejtaĵoj (en Usono estas tre kutime ke entreprenoj, fondaĵoj kaj individuoj donacas al instruinstitucioj). Hodiaŭ la malinvestadomovado estas subtenata de heterogena grupo de studentoj kaj filantropiaj, grassroots- kaj mediaj organizoj tra la tuta mondo. La interkonsentoj malinvesti konis la lastaj kvar jaroj fortan disvastigon. Antaŭ nelonge la “Gardian Media Group”, unu el plej influaj novaĵorganizoj, aliĝis al la malinvestadomovado “Keep it in the Ground” de la mediomovado 350.org. Peticioj sub la slogano “Malinvesti Norvegion” celas ke la norvegaj ŝtatfondusoj tute retiriĝu el la fosiliaj hejtaĵoj. Ili kolektas subskribojn el la tuta mondo por subteni la movadon. Por aliĝi per via propra voĉo vidu la retpaĝon www. divestNorway.org/add-your-voice.

Grandega sekeco

Laŭ raporto kiu aperis en februaro 2015, i. a. verkita de scienculoj ligitaj al la NASA, estas “pli ol 80% da ŝanco je 35-jara aŭ pli longdaŭra grandega sekeco en la sudokcidento de Ameriko kaj la “Great Plains” (la centra ebenaĵoj de la lando) ĝis 2100. La aŭstralia “Big Dry” postulis 4.5 milionojn da dolaroj de federacia registarbuĝeto por la sekeco-solvado de 1995 ĝis 2012. Hispanio havis la plej gravan sekecon ekde 150 jaroj kiam oni komencis fari statistikojn. Ĝi perdis 54% de siaj agrikulturaj rikoltaĵoj en 2014. La hodiaŭa sekeco en Brazilo estas la plej grava en 80 jaroj. San-Paŭlo estas devigata prociumi akvon por 22 milionoj da homoj. La nivelo de la akvoprovizoj en la Turkia urbo Istanbulo (kie loĝas 14 milionoj da homoj) estas sur 22% de sia kapacito. La listo daŭre plilongiĝas. Ĉie sur nia planedo la sekeco progresas konstante. Precipe la homoj kiuj jam suferas pro la sekvoj konscias pri tiu problemo. La malinvestmovadoj estas gravaj por puŝpremi la inertajn registarojn kaj kuraĝigi ilin ekagi kaj plene investi en renovigebla energio. Urĝas fari ion!

El la Revuo Vrede n-ro 433 (majo-junio)

steun ons

© 2018 vrede vzw - website by